Titolo | Verda simio | |
Aŭtoro |
Roman Dobrzyński |
Kategorio | Legolibroj |
Prezo | 10.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Varsovio, 2021 |
Eldoninto | PEA |
Klarigoj | Mallongaj tekstoj, prozaj kaj poeziaj, verkitaj en la lastaj 60 jaroj, kun la celo amuzi. |
ISBN/ISSN | 9788390834092 |
Formato | 154 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Valentin Melnikov
Legu kaj ridu!
Fonto: revuo Esperanto, dec 2021, p.251
Aldonita de Valentin Melnikov (2022-03-25)
Roman Dobrzyński estas konata kiel aŭtoro de kelkaj libroj pri la familio de Zamenhof – bedaŭrinde, krom la fama Zamenhof-strato, tradukita al pluraj lingvoj, ili restis nerimarkitaj de recenzistoj-kritikistoj. Plie, li kreas dokumentajn filmojn pri Esperanto. Sed krom tio li verkas etajn humuraĵojn, prilingvajn kaj primovadajn.
Ĵus aperis La Verda Simio – kolekto de humuraj rakontoj kaj epigramoj. El la prefaco ni ekscias, ke tiun titolon havis varsovia Esperanta kabaredo, fondita en 1958. Nu jes, tuj neeviteble aperas paralelo kun la Verda Kato de Raymond Schwartz – kaj ne senbaze.
La dorskovrila teksto, verkita kvazaŭ de verda simio (videbla surfote) asertas: “homo (...) pretendas montri sin la plej evoluinta primato. Vane! Per tia truko la homo ne sukcesos falsi la fakton, ke li estas plu simio, nur malpli valora. Li provas kamufli sian devenon, nomante sin en la morta latina lingvo homo sapiens. Ne sufiĉas nomi sin saĝa, por esti tia.”
La unua rakonto en la libro, “Maldikigi vortaregojn!”, ricevis premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2019 kaj do aperis en Belarta rikolto 2019. Ĝi traktas la temon jam esploritan de R. Schwartz, kaj eĉ uzas similan formon – parodian prelegon antaŭ akademiaj moŝtuloj.
La sekvaj rakontoj de R. Dobrzyński, el la unua libro-parto “Simiado”, estas plejparte monologoj aŭ skeĉoj iam prezentitaj en la kabaredo (1958–1964). Ili spirite proksimas al verkoj de liaj karmemoraj samlandanoj – Czesław Kozłowski, Jakobo Ŝapiro, Izrael Lejzerowicz. Li karikaturas strangaĵojn en la Esperanto-movado, ties problemojn ofte memkreitajn, konduton de iuj “samideanoj”. Vere malmulto ŝanĝiĝis dum la lastaj cent jaroj. La priskribataj situacioj estas preskaŭ ĉiam absurdaj kaj do ridindaj. Iam dekomence nekompreneblas, kial la aŭtoro elpensis tion – kaj nur lastfraze klariĝas la kaŭstika, sed trafa alegorio (“Kial kvarpiede?”).
Certe ne ĉiuj eroj estas egale brilaj. Ie-tie por kompreni la spriton oni devas koni la vivon en socialismaj ŝtatoj (ne nepre en Pollando, ja la vivkondiĉoj kaj kutimaĵoj estis ĉie pli-malpli samaj). Tamen, “Leteron al samideano” komprenos ĉiuj – simple nun ĝi venus el alia mondoparto... Ie-tie la ŝercoj povas ŝajni tro krudaj – tamen, la gustoj diversas...
Iuj situacioj estas “vagantaj”, jam priskribitaj de aliaj aŭtoroj – ekz., mi tutcerte iam legis humuraĵon pri arda disputo inter esperantistoj, ĉu nomi novan straton “Zamenhof” aŭ “Esperanto”, kaj fine la strato ricevis nomon sen rilato al nia lingvo; sed mi tute ne memoras la aŭtoron kaj titolon. Kaj “Verda rano” estas nur rerakontita “Tre moderna fabelo” de F. Szilágyi.
La dua parto estas “Gramoj da epigramoj”. 2-4-liniaj miniaturoj plaĉos al tiuj, kiuj ŝatas similaĵojn de Poul Thorsen. Akraj, trafaj, iam maldecetaj, mokantaj eventojn el la Esperanto-movado kaj en la vivo ĝenerale. Sekvas similtemaj tradukaĵoj, 4-liniaj miniaturoj (aŭ eble fragmentoj) de polaj aŭtoroj el diversaj epokoj kaj skoloj, de la renesanco ĝis nun. Ankaŭ tiuj eroj, kiel mi komprenis, iam sonis en la kabaredo.
La tria parto, “Vivo estas kabaredo”, konsistas el priskriboj de realaj okazintaĵoj, foje tre ridindaj. Ja averaĝa esperantisto havas pli interesan kaj buntan vivon ol averaĝa neesperantisto – pro vojaĝoj tra la mondo, kontaktoj kun alilandanoj. Dum jardekoj la aŭtoro certe spertis multon. Kaj eĉ se li aldonis iomete da fantazio por plia humurigo – ni pardonu al li...
La aŭtoro konfesas, ke la libro aperis dank’ al la kronvirusa pandemio: devige izolita hejme, li “rememoris pri bretoj kaj tirkestoj, kiuj okupas milojn da flaviĝintaj paperfolioj. Mia arkivo verŝajne neniam estus fosita, se ne eksplodus la pandemio”.
Do rezultis bona legolibro por progresantoj, alloganta al la Esperanto-komunumo kaj kulturo, iom pensiga kaj multe gajiga.
Via opinio pri Verda simio