Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vorto kaj la vento, La
Titolo Vorto kaj la vento, La
Rakonta koliero
 
Aŭtoro Miguel Fernández 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 19.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2016 
EldonintoMondial 
KlarigojOriginalaj rakontoj verkitaj inter 1992 kaj 2015 kun tre varia temaro.
ISBN/ISSN9781595693150 
Formato 249 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Ŝtormaj vortoj

Fonto: Beletra Almanako 44
Reta ligilo al la originalo: http://literaturo.esperanto.net/ba/vortventrecvm.html
Aldonita de Valentin Melnikov (2023-04-12)

En 1993 aperis la kvaropa poemaro Ibere libere, per kiu en nian literaturon eniris la Ibera Skolo. En 1997 la samaj kvar aŭtoroj – inter ili Miguel Fernández – prezentis la novelaron Ekstremoj. Nun 7 el la 8 noveloj de Miguel Fernández el Ekstremoj reaperas en lia nova libro La vorto kaj la vento. Tiuj noveloj estas iom specifaj: ja por Ekstremoj ĉiu el la kvar aŭtoroj devis verki po unu rakonto laŭ fiksitaj temoj, vere ekstremaj, por iuj eĉ tabuaj: malfidelo, unua amorsperto, seksa memkontentiĝo, aidoso, amo trans morto, sinmortigo, toleremo kaj venĝo. Tia kondiĉo determinas la karakteron de la noveloj: tute neeblaj okazaĵoj (nur “Arabesko” estas ŝoke vereca – krom la finalo), surpriziĝo (kutime tre malagrabla), ekstreme fortaj emocioj...

La aliaj noveloj de la nuna kolekto estas kolektitaj en du faskoj, kies titoloj parolas por si mem: “Tri liberecamaj ĉeneroj” kaj “Variacioj pri ama temo”. Tiuj rakontoj estas iom pli realismaj – sed same saturitaj de fortaj emocioj. La amrakontoj ankaŭ en tiu fasko estas fabeleskaj, kvankam la sentoj kredeblas. Kelkloke, miaguste, ne indis enmeti mistikon – nu, tamen, ankaŭ por tio troviĝos ŝatantoj... Admirinda, rava, fajrasenta priskribo de tango, de amorado... Poezieco eĉ en prozo – ja oni konas la sparkan temperamenton de la aŭtoro.

Aparte staras la “fina kolierero”: longa novelo, aŭ beletrigita eseo, “Mejkinove”, kun la subtitolo “la unua amo de Marcos Ana” – pri elstara hispana poeto (1920-2016; tamen en la momento de la finverko li ankoraŭ vivis). La fama reĝisoro Pedro Almodóvar planis krei filmon pri la vivo de la poeto, sed tio ne efektiviĝis. Do Miguel Fernández imagas, kiel tio povus okazi. Marcos pasigis pli ol 20 jarojn en malliberejo sub la diktaturo de Franco, eliris 41-jara kaj ankoraŭ neniam tuŝinta virinon. Tamen, eĉ ĉiesulino povas eksenti veran, sinceran amon, kvankam nedaŭran kaj ne ekskluzivan... Ne indas kaj eĉ ne eblas rerakonti – legu tiun multrilate unikan novelon-filmscenaron...

La novelaro havas la subtitolon “rakonta koliero”. Ne nur sonetoj povas formi kronon: ankaŭ ĉi tie la lasta frazo de unu rakonto iĝas la unua frazo de la sekva. Tiuj frazoj estas emfazitaj litertipe. Kvankam la noveloj ne estas interligitaj enhave, dank’ al tia vorta kunligo la tuta kolekto impresas unuece, oni emas, finleginte unu pecon, tuj transiri al la sekva.

Suplemente aperas pluraj tradukoj de Miguel Fernández el la hispana poezio, ĉefe de revoluciaj kaj batalaj kantoj – kelkaj el tiuj ilustras la novelojn. Ankaŭ pri poemtradukado li talentas kaj spertas: preskaŭ 200 liaj poem- kaj kantotradukoj aperis en la kolekto Poezio: armilo ŝargita per futuro (2013).

Finas la libron la 45-paĝa “La Troja Milito, kiun mi rakontis al mia nepino”, simpla kaj facile legebla resumo de longegaj antikvaj epopeoj, kiujn nun apenaŭ oni legas, manke de tempo kaj pacienco. Do jen – “versio por gejunuloj inter 10- kaj 100-jaraj”, utila por klerigo. Tamen konsideru, ke antikvaj dioj kaj aliaj mitologiaj herooj estis terure kruelaj, venĝemaj kaj murdemaj, iliaj agoj povas vere ŝoki nunan leganton. Aliaj eventoj vere strangas – ja kial Uliso, tiom sopiranta reveni al amataj edzino kaj filo, vagadis dum dudek jaroj, intertempe kunvivante kun diversaj inoj kaj farante al ili infanojn?... Nu, neniajn riproĉojn al Miguel Fernández, ĉiujn demandojn al antikvaj aŭtoroj – kiuj ja ne respondos...

La lingvaĵo estas riĉa kaj sukplena. Jen kelkaj hazardaj esprimoj (eblus citi dekoble pli): “teda kiel muŝo sur kojono de azeno”, “animo refaldita kiel balgo akordiona”, “malaŭtunis”, “jarcentis la sekundoj”, “forspongebla” (temas pri sento), “ŝi eklampiris en lia vivo”...

Ruslingve ekzistas kliŝa esprimo: “ĵeti vortojn sur venton”, kiu signifas: doni vanajn neplenumeblajn promesojn. Miguel Fernández neniam vane ĵetas vortojn sur venton. Legu kaj konvinkiĝu.

 

Via opinio pri Vorto kaj la vento, La