Titolo | Bunsun kaj Aiko Rememore al mia unua amo | |
Aŭtoro |
Cho Sung Ho |
Kategorio | Prozo originala /
rakontoj |
Prezo | 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Seoul, 2020 |
Eldoninto | KEA |
Klarigoj | Trista rakonto bazita sur la spertoj de la aŭtoro. Flua stilo. |
ISBN/ISSN | 9788987281568 |
Formato | 96 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bunsun kaj Aiko de CHUN Kyungsook Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Amo, eterna neceso de Carlo Minnaja Bunsun kaj Aiko de Paulo Sergio Viana | Aldonu |
Recenzo de Valentin Melnikov
Refoje pri amo...
Fonto: Beletra Almanako 44
Reta ligilo al la originalo: http://literaturo.esperanto.net/ba/bunsunaikorec.html
Aldonita de Valentin Melnikov (2023-04-12)
La libro havas la subtitolon “Rememore al Mia Unua Amo” kaj la sub-subtitolon “Rakonto el la vivo de la aŭtoro”. Do temas pri tute vera historio. Ĝi enhavas la partojn “Renkontiĝo”, “Leteroj”, “Sopiro”, “Disiĝo” kaj “Epilogo”. Ĉiu parto konsistas el pluraj ĉapitretoj, ie eĉ nur duonpaĝaj.
La lingvaĵo, stilo estas simpla, facile legebla. La teksto enhavas vortojn kaj esprimojn nekutimajn por eŭropanoj, sed tute bonajn. Hodiaŭ ĉehejmos gasto; okulbulboj; haristo (ja koreaj komencantoj ne konas la vorton frizisto, ĉu ne?). Strange impresas bonvenigi, kie pli konvenas nur saluti (ĉu gasto povas bonvenigi mastrojn?). Fordoni kun la senco “rezigni” (temas pri decido ks.) sonas nekutime, sed tolereble.
Li konstante vivas en Koreio; ŝi – etna koreino, vivanta en Japanio, venas en organizita grupo “por lerni sian propran landon kaj kutimiĝi al koreaj moroj kaj manieroj”. La protagonistoj aĝas iom pli ol 20 – sed kondutas kvazaŭ 15-jaruloj. Ambaŭ jam finis universitatajn studojn, havas bonajn profesiojn, seriozajn planojn por la vivo... Klaras la reciproka forta simpatio (eĉ se ankoraŭ ne certas, ke estas vera amo – oni ne trouzu la vorton senbezone), jam sonis reciprokaj amkonfesoj – kortuŝe sinceraj kaj mallertaj... kial do plu suferi dise? La vivo ne tiom longas – ve, la rakontanto poste spertos tion...
Post du renkontiĝoj Sung (la rakontanto) kaj Bunsun (lia amikino; Aiko estas ŝia japana nomo) dum jaroj skribas leterojn unu al la alia. La kolekto de iliaj leteroj estas la plej ampleksa parto de la libro, pli ol duono. La leteroj estas teneraj, sed la frazoj sonas iom plumpe kaj vante – kun priskribo de vetero kaj ĝeneralaj filozofiaĵoj – eŭropanoj tiamaniere skribis 150 jarojn pli frue... Jen li ĝojas nur pro tio ke ŝi subskribis sian leteron per nura voknomo sen familinomo... sed la interrilatoj plu stagnas sen evoluo. Ŝi plurfoje petas lin iĝi “distingita homo”. Post jaroj li estos profesoro – sed ĉu tiom gravas?
Li eldiras edziĝproponon – mallerte, kvankam tutsincere. Ŝi evitas klaran respondon. Pasas jaroj, sed nova renkontiĝo ne okazas malgraŭ pluraj promesoj kaj esperoj. Ŝia patro kontraŭas edziniĝon kun Sung, ĉar tiam ŝi transloĝiĝos al Koreio, forlasinte la gepatrojn. Do ili ŝatus edzinigi ŝin al iu koreo loĝanta en Japanio – kion ŝi, certe, ne volas... Estante nur 24-jara ŝi jam bedaŭras: “Mi fariĝis iom pli aĝa kaj malbela”.
Fine, Bunsun/Aiko informas, ke ŝiaj gepatroj malpermesas ŝian edziniĝon al Sung, nur ĉar ili “kredas, ke mi certe fariĝos malfeliĉa, se mi iros edziniĝi al Koreio. Ili nur diras, ke mi fariĝos malfeliĉa, sen ajna intenco ekscii pri vi nek pri via familio.”
Li forveturas por studi en Usono, post pliaj jaroj ekscias pri ŝia edziniĝo – kaj divorco post nur unu jaro. Ŝi vartas filinon kaj – planas edziniĝi refoje, ĉar “estos malfacile vivi sola kiel virino”... Li revas, ke li povus “forigi la vundojn el ŝia koro”, sed... “fine ne povis fari la duan proponon al ŝi. La stulta tempo pasis denove.” 26 jarojn post la unua renkontiĝo kaj 18 jarojn post la lasta interŝanĝo de leteroj li venas en Japanion por ŝin serĉi – kaj ekscias, ke ŝi mortigis sin. Finas la libron korŝira epilogo, kie la aŭtoro konfesas: “La kialo, ke mi verkis la rakonton, elprenante la doloron el plej profunde en mia koro, estas, ke mi volus peti vin doni al ŝi la amon, kiun mi ne povis fini.”
Ni (eŭropanoj kaj ne nur) fakte nenion scias pri koreaj tradicioj kaj moroj. Esperanto unike ebligas konatiĝi kun la tiea kulturo, trasenti la vivon eĉ kvazaŭ deinterne, ne per okuloj de turisto-fremdlandano. Vere mirigas kaj malĝojigas, ke ankaŭ nuntempe plenaĝaj gefiloj (almenaŭ, filinoj) devas plene obei la gepatrojn, eĉ perdante eble unikan ŝancon por sia feliĉo. Ĉu ofte el malnovaj moroj sekvas veraj tragedioj?...
Se al vi bonŝancis renkonti vian Amon – gardu kaj defendu ĝin, ne cedu. Kaj agu! Ne sufiĉas nur vivi kaj vivi – aktivi necesas! – kiel admonis nia granda tragika poeto. Certe se tio estas vera amo – kio en junaĝo eble ne evidentas. (Nun oni ofte nomas “amo” fakte nuran seksdeziron – la vorto senvaloriĝas...) Sed Vera Amo estas valoro egale kara al la Vivo mem... Amo, movanto de la sun’ kaj steloj...
Via opinio pri Bunsun kaj Aiko