Titolo | Bunsun kaj Aiko Rememore al mia unua amo | |
Aŭtoro |
Cho Sung Ho |
Kategorio | Prozo originala /
rakontoj |
Prezo | 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Seoul, 2020 |
Eldoninto | KEA |
Klarigoj | Trista rakonto bazita sur la spertoj de la aŭtoro. Flua stilo. |
ISBN/ISSN | 9788987281568 |
Formato | 96 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bunsun kaj Aiko de CHUN Kyungsook Refoje pri amo... de Valentin Melnikov Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Bunsun kaj Aiko de Paulo Sergio Viana | Aldonu |
Recenzo de Carlo Minnaja
Amo, eterna neceso
Fonto: Literatura Foiro, N-ro 318, Aŭgusto 2022
Aldonita de Cho Sung Ho (2023-10-21)
Amo eterna... dum ĝi daŭras. Da rakontoj pri amo, spicitaj per diversaj intervenantaj obstakloj ĉiu literaturo havas eĉ tutan bibliotekon, do kion novan prezentas tiu ĉi tre mallonga romaneto? Tutunue la subtitolo Rememore al Mia Unua Amo estas konfirmita en la frontispica paĝo: la aŭtoro elmetas parton de sia propra biografio. Nu, la komencon, en la jaro 1974, oni ja povas malkaŝi: Bunsun estas korea knabino vivanta en Japanio kaj vizitanta tie la trian gradon (klason) de altlernejo (supera mezlernejo). ŝi venas kun grupo de koreaj kunlernantoj sendataj ĉiusomere al Koreio por ke ili ekkonu sian devenlandon, laŭ lingvo kaj moroj (kvankam nenie tio estas precizigita, evidente temas pri suda Koreio). La organizo de tia vojaĝo antaŭvidas restadon ĉe familioj, kaj do okazas, ke ŝi trafas al ekkono de Sung, junulo en la dua grado de la universitato pri medicino. La unua malfacilaĵo en la rilatoj estas, krom en la timideco de la knabino kiu troviĝas en nova medio, kvankam ŝi jam estis en la vizitata urbo, ankaŭ en la lingvo, ĉar ŝi nur balbutas en la korea kaj interkompreniĝo okazas ankaŭ pere de la japana. Sung preskaŭ tuj enamiĝas, ŝi estas pli reteniĝema, dubema pri si mem; ili pasigas kelkan tempon kune kaj tre diskrete komencas amikiĝi. Post la reveno de Bunsun al Japanio Sung unua skribis al ŝi leteron (ne ekzistis retpoŝto) elmetante klare siajn sentojn; tre timeme, timide, Bunsun respondas tiel, ke la junulo komprenas, ke lia amo estas reciprokata. Komenciĝas interkorespondado verdire ne tre intensa, kiu estas la esenco de la verko: inter letero kaj respondo pasas multaj tagoj. Ilia amo fakte naskiĝas kaj kreskas tra la leteroj, komence iom naivaj, kiel ĉiuj leteroj de junaj enamiĝantoj, kaj poste pli kaj pli maturaj; la ebleco denove intervidiĝi fariĝas komplika. La edziniĝo komencas esti, kun la paso de la tempo, prioritata celo de Bunsun (kiu intertempe ekŝatas subskribi per sia japana nomo Aiko): ŝi sentas sin ne plu tiom alloga antaŭ la spegulo, la gepatroj vidas malfavore edziniĝon en Koreio, ĉar ili timas, ke poste ŝi ne plu revenos al ili en Japanio (jam unu ŝia frato estas en Koreio); ja la rilato kun la gepatroj en tute tradicia familio estas klasika ingredienco de ĉiuj rakontoj pri amo inter gejunuloj aspirantaj al geedziĝo.
Mi ne malkaŝas pli multe, ĉar la sekvo ja ne estas banala; la enveno de pluraj obstakloj (postdiplomiĝa laboro alikontinenta, ŝanĝo de ideo pri estonta profesio, malfacileco akiri pasporton ktp.) igas la historion leginda kaj, leteron post letero, sopiron post sopiro, vere streĉa. La vivo evoluas ja diversmaniere, sed ĉiam restas kiel protagonisto, malgraŭ la paso de preskaŭ tridek jaroj (la fina epizodo datas je septembro 2003) la amo, pri kiu la aŭtoro lastapaĝe petas, ke ankaŭ vi, leganto, kunpartoprenu ĝin kun li; tenu apude poŝtukon, la okuloj riskas malsekiĝi.
Via opinio pri Bunsun kaj Aiko