Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ek sor!
Titolo Ek sor!
7 sonetkronoj
 
Aŭtoro Evgenij Georgiev 
KategorioPoezio originala
Prezo 11.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l, 2024 
EldonintoEldonejo Libera 
KlarigojPli ol 100 sonetoj, kiuj portas la leganton tra diversaj tempoj kaj kulturoj.
ISBN/ISSN9781445786049 
Formato 134 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Sep sonetkronoj

Fonto: reuo Esperanto februaro 2025, p. 41
Aldonita de Valentin Melnikov (2025-01-21)

Ĉi tiu libro estas vere unika. Ciklojn de sonetoj en Esperanto verkis K.Kalocsay, M.Boulton, G.Mattos – sed ĉio ĉi ne estas sonetkronoj en strikta klasika senco. Vera sonetkrono konsistas el dense ligitaj 14 klasikformaj sonetoj, la lasta linio de la 1-a soneto iĝas la unua linio de la 2-a, kaj same plu, la lasta linio de la 14-a estas la unua de la 1-a. Tiuj transirantaj linioj formas ĉefsoneton, kiu esprimas la bazan ideon de la krono. (Legu pri tio en via nacia lingvo: en Esperanto ne ekzistas eĉ stabilaj terminoj; Parnasa Gvidlibro pritraktas sonetojn, sed ne sonetkronojn.) En nia lingvo ĝis nun aperis nur Sonetkrono por la esperantistaro de Svetislav S. Petroviĉ (1957) – delonge netrovebla, kaj se juĝi laŭ recenzoj – kun tro banala temo kaj tro monotona kaj unuspeca rimado. Mi aŭdis pri sonetkrono La Luzida Etno de João José Santos (2018), sed ne trovis eĉ fragmenton.

Eĉ en naciaj lingvoj, eĉ en la ora tempo de la klasika poezio (antaŭ 100-150 jaroj) sonetkrono estis raraĵo. Do jen, nun vi havas eĉ sep sonetkronojn en Esperanto! 5 el la 7 estis distingitaj (tri 2-aj premioj kaj du honoraj mencioj) en Belartaj Konkursoj de UEA kaj do publikigitaj en Belarta rikolto 2019-2023. Tio ebligas esperi, ke klasika poezio plu havas sufiĉe da ŝatantoj – malgraŭ obstinaj trudaj asertoj, ke “parnasismo” (insulta vorto, kiam uzata de “avangarduloj”) definitive forpasis, kaj moderna poezio nepre devas malhavi ritmon kaj rimojn, kaj esti nur maksimume bizare tordita vortamaso, komprenebla nur por nemultaj (memproklamitaj) “elituloj”. Nu, kiu ne scipovas krei belon aŭ eĉ adekvate taksi ĝin – tiu nur provas ĝin ignori kaj senvalorigi. Situacio konata de jarmiloj: vulpo antaŭ vinberoj...

Certe, alta klasika formo postulas altan, solenan enhavon. Pri tio ĉio estas en ordo. “Terra Incognita” pritraktas diversajn lokojn, ĉefe montojn (sed ne nur) – famajn kaj ligitajn kun iu tragedio aŭ mistero. Pri iuj lokoj ordinara leganto eble eĉ ne scias – nu, serĉu en enciklopedioj ks., kleriĝu... “Ek sor!” rakontas pri nia Sunsistemo, ĉiu soneto estas dediĉita al certa astro – krom ĉiuj planedoj (inkluzive Plutonon) omaĝon ricevis Suno, Luno, Cereso (la plej granda asteroido), ankaŭ Io kaj Titano (satelitoj de Jupitero kaj Saturno respektive). Certe ne nur la astroj mem, sed ankaŭ la dioj, laŭ kiuj ili estas nomitaj. “Herakliado” priskribas la naskiĝon, 12 heroaĵojn kaj forpason de Heraklo. “La sonĝo” malfacile karakterizeblas – ĉiu leganto trovu en tiu sonetkrono ion propran. Meditoj de poeto... En “Cimbalaro” temas pri sortoj de diversaj popoloj ekde antikva tempo, ĉiu soneto – pri konkreta popolo. Ĉiu soneto en “Murditaj floroj” portas nomon de iu floro: jen famkonata kiel rozo, jen ekzota kiel “Fritillaria persica”. Kial la floroj estas murditaj? Legu... Kaj la lasta ciklo – “Musica Mundana”, t.e. tutmonda muziko, ĉu ne? 14 sonetoj pri 14 muzikiloj el diversaj kulturoj, ekde la pratempa sitaro ĝis la modernaj elektronikaj.

Evidente, por ĉion kompreni kaj adekvate percepti la sonetaron, oni devas havi bonan kleron, multajn sciojn, grandan vortprovizon. Eble eĉ speciala humoro, animagordo bezonatas por lego. Piednotoj bone helpas (estas oportune, ke ili troviĝas paĝosube, sed ne librofine), tamen dezirindus, ke da ili estu kelkoble pli. Eĉ spertuloj apenaŭ scias, kio estas sejno, truso, prompto, kamaboko, latrono, burasko; iuj vortoj ŝajne estas uzitaj ne en sia kutima senco, kiel julo (p.9). Certe, raraj vortoj necesas por esprimi multon en malmultaj verslinioj. Nu, ĉiaokaze oni legos nerapide, nepre ne pli ol unu sonetkronon en tago, por ne fuŝi la impreson, la “postguston”. Do oni povas rigardi vortaron, relegi pensigan pecon. Tamen povas okazi, ke eĉ tiel ne venos kompreno. Nu, reprovu...

Kelkloke iom strangas la vortordo – tio pardoneblas, ĉar malfacilas obei striktajn kondiĉojn. Ie tamen la vortordo estas tro nenatura: “Tri Mojroj arde en de ĝi malfronto” (p.8). Pluraj esprimoj estas freŝaj kaj trafaj: “Nek ajn rumor’” (p.11), “fariĝis etmalpli intensa” (p.12). Multloke aperas belaj aliteracioj.

Oportuna enpaĝigo: ĉiu soneto sur aparta paĝo, sub ĝi komentoj se necese. Bela litertipo por titoloj de sonetkronoj. Librofina glosaro ne estas – eble prave: ĝi tro grandigus la amplekson, kaj nun en interreto oportune uzeblas diversaj grandaj vortaroj de Esperanto. La kovrilo (preparita de la aŭtoro mem) kunigas elementojn, temojn de diversaj sonetoj – videblas astroj, floroj, statuoj, muzikiloj... kiuj tamen aspektas kiel harmonia kuno.

 

Via opinio pri Ek sor!