Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Alma
Titolo Alma
La mondo antaŭ la hejma sojlo
 
Aŭtoro Mojiceja Bonte 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 13.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCelje / Ljubljano, 2021 
EldonintoOsrednja knjižnica Celje / E-Societo Ljubljana 
KlarigojKortuŝa rakonto pri mirinda virino - Alma Vilibalda Maximiliana Karlin - verkisto, mondvojaĝanto, poligloto.
KontribuantojIlustris Polona Kosec 
Tradukisto, lingvoM.N. Rožej / En Esperanton
ISBN/ISSN9789616557108 
Formato 28 paĝoj, 29 cm 
Karakterizoj Bind. Kolorilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Maurizio 'Rico' Giacometto

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo

Fonto: uea.facila
Reta ligilo al la originalo: https://uea.facila.org/artikoloj/libroservo/alma-la-mondo-anta%C5%AD-la-hejma-sojlo-r337/
Aldonita de Maurizio Giacometto (\"Rico\") (2025-02-04)

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo Mojiceja Bonte, tradukis Marija Nikolaja Rožej, desegnaĵoj de Polona Kosec, Osrednja knjižnica Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljano, Slovenujo, 2021. 28 paĝoj, 29 cm. ISBN 978-961-6557-10-8. Prezo 13.50 €.

Alma Ida Karlin (1889 - 1950) estis aŭstra-hungara kaj jugoslava verkistino, poeto, tradukisto kaj mondvojaĝanto. Eblas legi pli pri ŝi en nia artikolo La mirinda Alma Karlin.

Intereso pri Alma, precipe en ŝia hejmlando Slovenujo, multe kreskis lastatempe. Tial aperis pri ŝi multaj nove eldonitaj verkoj, gazetaj kaj retejaj artikoloj, kaj ankaŭ tiu ĉi belega libro.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas ĉarma, bunta kaj alloga bildrakonto. Ĝi priskribas la infanajn jarojn de Alma, kaj ankaŭ montras ŝiajn senfinan scivolemon kaj senbridan lernemon pri la plej diversaj fakoj, ekzemple pri lingvoj, historio, desegnado, muziko kaj natursciencoj.

Lingvoj kaj vojaĝado estis kernaj en ŝia vivo. La poezieca teksto kaj belaj ilustraĵoj trafe montras tion. Oni legas kiel Alma lernis plurajn lingvojn samtempe kaj revis pri vojaĝado. Ŝi deziris ekkoni “novajn landojn, interesajn homojn kaj iliajn morojn”.

Elstaraj desegnaĵoj de Polona Kosec akompanas la tekston. Eĉ en la internaj kovriloj oni povas admiri belajn bildojn, kiuj prezentas la mirindan vivon de Alma kaj ŝian tutmondan vojaĝon.

La libro estas bildrakonto, do unuavide ĝi aspektas kiel infanlibro. Tamen, ĝi estas multe pli ol tio: ĝi estas omaĝo al eksterordinara homo, kiu havis nekredeblajn entuziasmon kaj intereson pri nia mondo.

Lingve la libro estas taŭga por komencantoj kaj progresantoj. La teksto ne estas tro longa aŭ defia; tamen ĝi donas bonajn okazojn por eventuale lerni novajn vortojn aŭ por pli bone enkapigi tiujn antaŭe renkontitajn.

Sed mi esperas, ke la libro allogos ankaŭ pli spertajn parolantojn, ĉar tion certe meritas la nekutima, interesa kaj aventur-plena vivo de Alma Karlin.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas aĉetebla kontraŭ 13,50€ ĉe la libroservo de UEA.

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

Via opinio pri Alma