Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Fera birdo, La
Titolo Fera birdo, La
 
Aŭtoro Julian Modest 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 8.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l., 2021 
EldonintoEldonejo Libera 
KlarigojFreŝa novelaro de unu el la plej talentaj nuntempaj Esperantaj aŭtoroj.
ISBN/ISSN9781365286377 
Formato 99 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Tritikaj haroj, mirtelaj okuloj...

Fonto: "Monato", jul 2022
Reta ligilo al la originalo: http://retbutiko.be/eo/ero/febi&cart_id=3603162.3403587#Valentin%20Melnikov
Aldonita de Valentin Melnikov (2026-02-21)

En recenzo pri Mirakla fabelo de Julian Modest (MONATO 2021/12, p. 29) mi jam menciis enorman verkemon de Julian Modest. Li ĉiujare aperigas minimume 4-5 novajn librojn. Tamen, kiel oni scias, kvanto kaj kvalito (de ĉio ajn) kutime estas ligitaj invers-proporcie...

Plej multe li verkas novelarojn – do jen la nova, “La fera birdo”. 30 rakontoj sur 90 pagoj.

La stilo
Se vi regule legas beletron en Esperanto, do vi certe jam legis iujn novelojn de Julian Modest kaj povas proksimume imagi, pri kio kaj kiel li rakontas. Jes, vi konjektis. Tiaspecaĵojn kutime verkas virinoj por virinoj – la protagonistoj estas admirinde noblaj anime, altmoralaj kaj bonintencaj, ĉiurilate senriproĉaj; iuj flankaj roluloj povas esti abomenaj kanajloj, la tuto devas ĝustaloke elpremi larmojn el sentimentalaj legant(in)oj... Julian Modest estas, probable, la sola viro verkanta tiamaniere, almenaŭ inter nuntempuloj. La aŭtora stilo restas ĉiam sama. Kiel kutime, pri ĉiu persono estas senbezone detale priskribita iu eksteraĵo: okuloj, haroj kaj vestaĵoj, kun komparo de koloroj al io neordinara. Iam fama ĉokoladkolora kostumo, evidente, triviĝis – sed anstataŭe aperas ĉerizkolora kravato; “liaj okuloj havis orecan koloron, similan al aŭtunaj folioj”; “Sonja havis bluajn okulojn kiel du grandaj safiroj kaj longan, orecan hararon, similan al matura tritiko”, “okuloj, kiuj havis ĉokoladkoloron”, “nigraj okuloj kiel fulgo”, “Ŝi havis (...) lipojn kiel rozan burĝonon” [tiel], “tritikkolora hararo”, “grandaj okuloj de la knabo, similaj al steletoj”, “okuloj kiel olivoj”, “bluajn okulojn, similajn al vitraj globetoj”, “nigraj kiel mirteloj okuloj”, “tatarformaj okuloj kaj hararo simila al erinacaj pikiloj”. Ktp, ktp... Lian verkmanieron facilas rekoni, facilas parodii.

La impreso
La tuta libro aspektas ne sufiĉe redaktita/provlegita – kio ja ne mirindas ĉe tia produktad-rapido. Ofte miksiĝas as- kaj is-tempo, malĝustas transitiveco, aperas “ŝtalo” anst. “stalo”, ks. Jen, temas pri pano – “Oni devas atente knedi ĝin por esti bongusta”. Tamen ĝenerale la lingvaĵo estas glata kaj klara.

Kelkaj noveloj estas pli-malpli sukcesaj, almenaŭ pro neŝabloneco, surprizeco, subiteco de okazaĵoj. Tiaj estas “La enigma ŝipano”, “Bonŝanco”. Sed plejmulto estas enuigaj naivaĵoj, plumpaj edifaĵoj. Estu bonkora, kondutu dece, helpu al proksimuloj... Ofte jam meze de rakonto klaras, kiel ĉio finiĝos. Ie-tie priskribitas tute neeblaj okazaĵoj, aliloke okazaĵoj ordinaraj kaj negravaj, kaj la aŭtora ideo eĉ ne rimarkeblas. Tamen ĝuste tiaj senpretendaj rakontoj impresas pli agrable, ĉar pli nature. Sukcesis ankaŭ la rakontoj pri ĉasistoj kaj natur-zorgantoj: “Majesta Cervo”, “La lupgvidanto”. Priskribi rilatojn inter homoj (t.e. inter viro kaj virino) la aŭtoro kvazaŭ evitas, tuŝas nur pretere...

En la enhavlisto la noveloj estas nur numeritaj, sed sen indiko de paĝoj – almenaŭ tiel estas en la bit-versio.

Konklude
La bazan principon pri rilatoj inter kvanto kaj kvalito mi jam menciis dekomence. Mi certe ne pretendas, ke mia takso estas absolute objektiva: vi povas legi la titolan novelon en la retejo http://verkoj.com, antaŭ ol decidi, ĉu aĉeti la libron.

 

Via opinio pri Fera birdo, La