Titolo | Socia rolo de kromamantoj en konservado de monogamia geedzeco | |
Aŭtoro | Agenita Ameno | |
Kategorio | Scienco kaj tekniko / sociologio | |
Prezo | 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | s.l., 2001 | |
Eldoninto | Gilbert R. Ledon | |
Tradukisto, lingvo | P.S. Viana / El la portugala | |
Formato | 81 paĝoj, 23 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: Revuo Esperanto, jan. 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)
Sociologia literaturo en Esperanto ĉu en originalajoj ĉu en traduko estas relative malofta fenomeno kaj tiel ĉiu nova provo tiudirekte estas laŭdinda.
Fakte la libro de Agenita Ameno apartenas pli al grupo de sociaj pamfletoj ol al sociologiaj studoj.
La aŭtorino estas fakulino pri sociaj sciencoj en Brazilo. La antaŭparolo deklaras, ke la titolo diras tion, kion ĉiu homo scias, sed hezitas diri – publike.
Tamen en la libro ne temas pri la defendo de rajto al kromamantinoj, sed pri analizo de la nuna situacio de seksaj roloj kaj proponoj kiel ŝanĝi ilin.
Se diri mallonge la rezulto de sociologia esploro estas, ke ne estas bone vivi sola, sed geedzeco apenaŭ estas pli bona solvo kaj pro tio estas bezonata kromamantoj. En la libro temas unuavice pri la brazila socio kaj la rezultoj eble ne validas en aliaj socioj.
La aŭtorino esploras ankaŭ la ekzistokialon de la monogamia geedzeco kaj opinias, ke la kialo estas kapitalisma socia ordo. Laŭ mi la kialo estas multe pli simpla: la egala kvanto da viroj kaj virinoj en la homa socio. Fakte estas kontraŭdiro inter tio, ke (brazilaj) viroj ne ŝatus ke iliaj edzinoj havu kromamantojn kaj ke la kromamant(in)oj estus necesaj por la konservado de geedzeco. Se la ebleco de kromamantinoj estas rezervita nur por viroj (kvankam teorie la libro rajtigas tion ankaŭ al virinoj), ĉiu kromamantino fakte malaltigas la kvanton de monogamiaj geedzecoj. Krome apenaŭ eblas paroli pri monogamia geedzeco, se unu viro havas kaj edzinon kaj kromamantinon. La diferenco estas, ke unu el la rilatoj estas oficialigita kaj la alia ne.
En la libro temas ne nur pri sociologio, sed ankaŭ pri psikologio, antropologio kaj biologio, kaj foje mi sentis, ke tiaj ekskursoj al aliaj fakoj ne bone funkcias. Foje estas ankaŭ malfacile distingi inter la priskribo de la nuna (kritikinda) realo en Brazilo kaj tio, kion la libro proponas; la aŭtorino i.a. kontraŭas la edukadon de knaboj kaj knabinoj en malsama maniero, objektecon de virinoj kaj socie difinitajn seksajn rolojn, kaj proponas, ke necesus ŝanĝi la rolon de virinoj kaj edzinoj en la socio kaj tiam kromamantinoj ne plu bezonatus.
Via opinio pri Socia rolo de kromamantoj en konservado de monogamia geedzeco