Titolo | Amparolo Novelaro | |
Aŭtoro | István Nemere | |
Kategorio | Prozo originala / rakontoj | |
Prezo | 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Skövde, 1997 | |
Eldoninto | Al-fab-et-o | |
Klarigoj | Dek kvin noveloj pri dek kvin renkontoj. | |
Formato | 80 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Recenzo de Don HARLOW Dolĉamaraj renkontiĝoj de Sten Johansson | Aldonu |
Atenton, "Amparolo" ne estas havebla!
Fonto: Literatura Foiro 176/decembro 1998
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)
Ĉar la literaturo estas certmaniere kiel la pentroarto, iuj pentristoj estas speciale bonaj pentrante pejzaĝojn, aliaj pentrante homojn, ankoraŭ aliaj distingiĝas pri floroj. Pro la legado de ĉi tiu kaj de aliaj verkoj de Istvan Nemere, ŝajnas al mi ke ĉi tiu verkisto majstras aparte en la kreado de etosoj. Kaj la etosoj gajnas densecon se en ili agas dialektiko kie unu el la elementoj estas la naturo. En tiu kazo, Istvan Nemere, preskaŭ mirakle, eĉ ne bezonas argumenton, kaj el tre simplaj elementoj sukcesas verki impresigajn historiojn. Alifkanke, la renkontiĝoj inter homoj restas ofte iom sendifinaj, misteraj, permesante ke la leganto partoprenu kaj kompletigu la historion. Rakontoj kiel "Kapreoloj en la nokto" aŭ "Orokula hundo" estas vere aŭtonomaj, ne bezonas aliajn elementojn krom ke leganto ekzistu. Eĉ la aŭtoro mem klare evitas ĉiaspecajn komentojn. Pro tio ili estas la plej perfektaj teknike rakontoj de ĉi tiu libro, kie eĉ unusola vorto plie aŭ malplie nur povus detrui la perfektan ekvilibron de la tuto. Strange, en tiuj rakontoj preskaŭ nenio okazas. La rakontoj ŝajnas iom statikaj, tamen multo okazas en ili. Kaj la rakontoj ĝenerale finiĝas surprize kaj ne pro eventoj, kiel kutime, sed pro simpla ŝanĝo en la kvalito de la etoso. En "Kapreoloj en la nokto", ekzemple, post renkontiĝo de viro kaj virino en neĝokovrita arbaro, la rakonto finiĝas per kvazaŭ erota rigardo (ne tiom tia pro la ĉeesto de ŝia malsana infano) kaj referenco al okaza informo ke kiam neĝas, foje venas el la arbaro la kapreoloj. Post priskribo de la flamoj en la kameno ene de la domo, oni diras: "Ekstere falis sur la domon la denso de la nokto. Mallaŭtiĝis la mondo, nun jam eĉ vento ne estis. Ankaŭ la arbaro silentis. Grupo de kapreoloj staris inter la arboj. La bestoj kun kapoj levitaj flaretis la aeron, kaj trankvile ekiris tra la neĝa kampo." Fakte tio ne finas la rakonton, sed kreas nostalgion kiu ŝvebas dum longa tempo post la legado.
Aliflanke, kiam la dialektiko estas ĉefe homa, la rakontoj de Nemere tendencas al romantikeco, al sentimentaleco kaj al la kreado de nerealaj situacioj, kun tre karakteraj personoj: fremduloj, vagabondoj, misplaĉitaj homoj. La homoj en ĉi tiu novelaro estas tre solaj, ili estas divorcitaj, forpuŝitaj, iamaniere disigitaj kaj nur la speciala etosa talento de Nemere fine unuigas ilin.
Kompreneble, la tekniko de la aŭtoro estas tre danĝera pro la facileco kiu povus faligi lin en vulgarecon de la ŝablono. En kelkaj rakontoj la ŝablono evitiĝis nur dank' al la granda profesiismo de Nemere. Miaopinie la sola rakonto kiu ne povis eskapi la topikon estas "La stranga fremdulo", kie Kristo ĉiunokte descendas de la kruco en preĝejo kaj iras al kazino por ludi kaj gajni monon por la malriĉuloj.
Tamen, entute Nemere estas unu el tiuj verkistoj kiuj ĉiam legindas, kiu majstre scias rakonti historiojn. En la nuno, kiam oni ĉefe ĵonglas per la lingvo aua vakuas enhave, tio estas la plej granda laŭdo, kiun oni povas fari al iu ajn verkisto.
Via opinio pri Amparolo