Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El miaj sonoraj soloj
Titolo El miaj sonoraj soloj
Poemoj 1992-1995
 
Aŭtoro Miguel Fernández 
KategorioPoezio originala
Prezo 9.90 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1996 
EldonintoIEM 
KlarigojLa unua memstara volumo de atentinda nova poeto.
ISBN/ISSN3851820398 
Formato 100 paĝoj, 23 cm 
RecenzojFernandez, poeto de l' ni, poezianta pri l' kuno de Hektor Alos i Font
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Poezio adresita al ĉiu el ni de Venelin Mitev
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Aldo de'Giorgi

Apoteoza verko rejuniga

Fonto: Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/sonorsolrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Mi ne povas forgesi kiam, en 1993, en nia beletra areno eksplodis la t.n. "Ibera Skolo" (Camacho, Neves, Fernández, Dek, Montagut, Valén), kiu tiujare akaparis preskaŭ ĉiujn premiojn en la Belartaj Konkursoj. Ĵuriano en ties poezia branĉo, mi memoras miajn miron kaj entuziasmon ĉe la malkovro de tiuj novaj, ekscitaj kaj tradicirompaj poeziaj voĉoj. Aparte min emociis iu poemo, "Iama am' aŭ sonĝo ĉiunokta". Nur poste mi eksciis ke ĝin aŭtoris iu Miguel Fernández, kiu jam vaste aktivis beletre, i.a. per tradukoj de prestiĝaj verkoj, kiel dramoj de García Lorca. Tial, tiun jaron en la Valencia UK, mi volis ekkoni la admiratan poeton. Kaj en Valencio la emocio renoviĝis, klimaksis, pro la premiero de La profil' de viaj spuroj, lirika/muzika spektaklo, kie Fernández deklamis sian poemaron (kun la ĉarma Ana Manero) kun akompano de orkestro, impona koruso kaj du gesolistoj. Ĉe la fino de la spektaklo la tuta salonego spontane ekstaris por ovacie aplaŭdegi. Kaj la sukceso renoviĝis kiam Fernández, majstre kaj pasie, prelegis pri García Lorca, pliriĉigante sian prezenton per vibra kantado. [Pri lia monografio Sur la spuroj de Federico García Lorca vd. p. 176. –Red.]

Sed post tiu eventa jaro mi iom post iom seniluziiĝis pri la kroma evoluo de nia poezio, ĝis... finfine, antaŭ nelonge, mi ricevis la kolekton de Fernández. Ha, mi jubilis: mi rejuniĝis, repaciĝis kun mi mem: eble mi ankoraŭ kapablas distingi, juĝi, emociiĝi!

Fakte, laŭ mia modesta pritakso, per ĉi tiu apoteoza verko Fernández ne nur konfirmas sian elpruvitan artismon, sed eĉ elanas avancen, diboĉe transcendas la iom miĥalskieskan kaj nervieman inspiron de la antaŭa produktado; li nun voluptas hiperbole plurĝenre, diversteme, korifeante ne nur pri amo (kie li nepre majstras, al li mi povas apudigi nur Marjorie Boulton), sed ankaŭ pri sociaj temoj (kie lia ne ĉiam facila poezio iĝas pli interparoleca, komprenebla) kaj pri sincere kortuŝaj omaĝoj (al Régulo Pérez, García Lorca, Nervi, de Diego, Neves k.a.).

Kaptus min la tento pluki el liaj poemoj, ĉar ne malofte unuopaj versoj aŭ tropoj estas ĉe li fajnaj poemoj en si mem, sed mi jam sufiĉe panegiris, esperante tikli la deziron de la poezi-ŝatantoj aĉeti la libron, por mem malkovri kaj ĝui la entenatan trezoron.

 

Via opinio pri El miaj sonoraj soloj