Titolo | Vitralo | |
Aŭtoro | John I. Francis | |
Kategorio | Prozo originala / rakontoj | |
Prezo | Nehavebla | |
Eldonloko, jaro | La Laguna, 1960 | |
Eldoninto | J. Régulo | |
Klarigoj | La noveloj, lirike realismaj, kelkaj ĉerpitaj el amema observo de la vivo, kelkaj el propra fantazio, simbolece, estas unu el la plej maturaj artverkoj de nia literaturo. | |
Formato | 135 paĝoj, 19 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Elstara duopo de Sten Johansson | Aldonu |
Atenton, "Vitralo" ne estas havebla!
Fonto: La nica literatura revuo, n-ro 6/1 paĝoj 17-19
Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr61/vitralo.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)
(Enkomputiligis Don HARLOW)
Kara amiko Régulo!
Plurmotive mi ŝuldas al vi dankan gratulon pro la ĵus ricevitaj kvar unuaj Beletraj Kajeroj de Stafeto, kiuj nun permesas novan dialogon kun Baldur Ragnarsson, Reto Rossetti, Elia Urbanová kaj John Francis. Ĉu vi scias, ke pri la kvara (1) recenzon de mi nia "Nica" petis?
Trinajla Kristo! Kiel elturniĝi? Nu, spite la forpason de 250 jaroj, "An essay on criticism" (Eseo pri la kritikado), de Pope restas ankoraŭ tiel aktuala, ke ĉiu debutanto en la recenzado devus legi kaj mediti almenaŭ ĝiajn esencajn partojn en la brile rejuniga traduko de William Auld. Memorante la lecionon de tiu mirinda poemo pri literatura konscienco, mi tuj honeste konfesu al vi, ke laŭmerita taksado pri VITRALO de John Francis superas mian kapablon.
Temas ja pri ne-ordinara libro, kiun D-ro Szilágyi sukcesis prezenti tiel feliĉe en la antaŭparolo, ke provante novan karakterizon, mi riskus nevole paŭsi la modelon. Cetere, amiko, ĉu ne iom ĝene, ke la aŭtoro mem eminente satiras kontraŭ kelkaj vertoskrapaj, senhelpaj recenzistoj? Kaj ĉu la tutan verkon ne inspiras la plej penetra, aŭtentika kritiko?
Nia novelisto multe observis la homojn per larĝe apertitaj okuloj, sane ekvilibrita kaj riĉe dotita percepta povo. Meze de la mond-absurdo li malkovras por ni la denaskan kruelon de infanoj, la endemie sekretan timon de maturuloj aŭ la veindajn tikojn de mizera maljunulino. Kion li vidas, li notas kun la sobra precizemo de klinikisto, aŭ, elektante konvenan lum-angulon, kaptas per la arta preteco de lerta fotisto. Spirito sendependa, profunde sincera, kun granda intelekta honesteco, li liveras tre nete formulitan kaj validan ateston pri la nuntempa socio.
Se en siaj poemoj Francis favoras la vorton "futuro", se en pluraj el siaj rakontoj li serĉas la fonon de antikva epoko por poezie drapiri la nudan realismon de akra observo, liaj impresoj tamen koncernas la kurantan, aktualan vivon, kaj li paŝas firme en la ĉiutaga prezenco, el kiu li neniam eskapas. Li amas la homojn kaj sentas sin tragike ligita al ili. Per la fabela formo, li sugestas edifajn komparojn kun la hodiaŭa reala mondo. Trajto komuna al ĉiuj liaj noveloj estas ia kuraĝa denunco pri la ĉie reganta perforto, eĉ pri ties plej subtilaj kaj insidaj manifestiĝoj. La militon li ne rigardas la sola forigenda formo de violento.
La noveco de Francis radikas ne tiom en lia mondpercepto, kiom en la maniero ĝin esprimi. La distancon inter la "Sep Rakontoj" de Ivan Ŝirjaev kaj la "Vitralo" markas ĉefe la teknikaj ebloj, kiujn oni povas apenaŭ kompari, kaj la merito de la moderna verkisto estas, ke li kreis al si lingvon vere adekvatan por temperamento delikata, memrega, sed esence vira.
Tamen, kara amiko, el tio ne tro haste konkludu, ke la bildoj de Picasso nepre superas tiujn de la grot-artistoj en Altamira, ĉar la moderna pentristo disponas pli evoluintajn rimedojn kaj infanajn modelojn!
La grada konkero de la esprim-povo konforme al la socia evoluo prezentas komunan, kolektivan problemon, kiun la vort-artisto devas solvi por sia popolo.
Ni, esperantistoj, ĝenerale konsentas, ke bonaj libroj influas la evoluon kaj riĉiĝon de nia lingvo, eĉ parolata. Sed ni ofte diskutas, ĉu la traduka literaturo ludas ĉirilate pli gravan rolon, ol la originala. Mi kredas, ke ampleksa kaj altnivela tradukado certe ebligis al Francis akiri la kvalitojn, kiujn li tiel mastre disvolvas en originala prozo. Kaj vi povas kompreni kun kia admira fervoro Ferenc Szilágyi, kiu jam en 1931 nin ravis per modernaj fabeloj, salutis la raran talenton de juna kolego.
Diru, amiko Régulo, ĉu vi ne frandis apartan plezuron kompostante tiun ĉi libron pro la rimarkinda kvalito de ĝia stilo? Ĝi estas artverko, kiun oni devas admiri de tre proksime por ĝui ĉiun detalon. Kio frapas en tiu ĉi vitralo, tio estas la neta firmeco de la desegno, pli ol la riĉo kaj vario de la koloroj. La konstanta elekto de la ĝusta vorto, la mirinda ekonomio, la perfekta ekvilibro donas al la frazoj ian densan kaj konkretan konsiston, kiun oni volus tuŝi per la fingroj. Mankas meretrice ornamitaj esprimoj, okulkroĉaj vortoj strase muntitaj aŭ memorlogaj formuloj. Tamen la rakontoj konstante streĉas la atenton, kaj oni emus tuj traduki ilin al nacia lingvo por pli longe ĝui la harmonion de la stilo.
"La vidvino Pirsen" kaj "Ĝermoj en rikolto" estas senmankaj portretoj, kiujn ĉiu studos kun la plej granda profito. Ne ekzistas en nia originala prozo multaj pecoj, kiuj ilin egalas aŭ superas, almenaŭ de teknika vidpunkto. Kiu travadis aprece la tutan novelaron ja ne plu rigardas nian beletron per tute samaj okuloj kiel antaŭe.
Dum sia serioz-miena satirado, la aŭtoro ofte komplice palpebrumas al la leganto per diafanaj metatezoj: Tarino (tirano), Zefreno (frenezo), Gimdalo (migdalo), ktp, aŭ, per akumulo de lertaj turnoj, sugestas kun efika potenco la groteskan implikiĝon de "La batalo ĉe Go". Mi notis kelkajn tiklajn uzojn de la posesivo kaj de la refleksivo, sed plezure salutis la "gratuluntojn", same kiel iam la "forlasintus" de Kalocsay. Vi kredis, amiko, ke la lasta karavelo de "La Orkonkerantoj" (de Heredia) definitive eksportis pluen al Cipango. Oni tie verŝajne rifuzis ĝin, ĉar ĝi sporade reaperas ĉe niaj plej bonaj aŭtoroj kiel la monstro de la Loch Ness.
Konklude, mi ne scias ĉu la recenzisto devus sin bani en sangon aŭ sin trempi en merdon, sed mi firme certas, ke la pli altnivela kritiko, kiun meritas VITRALO, estas ankoraŭ skribota. Kaj se la esperantista publiko montriĝos nur duone tiom scivola, kiom mi ĝin kredas, vi povos baldaŭ pretigi duan eldonon de tiu nepre koninda verko. Konfidence, mi flustros al vi en la orelon, kie sin kaŝas la sep etaj preseraroj, kiuj kontrabande restis en la teksto!
Via opinio pri Vitralo