Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ramona van Dalsem kantas 23 elektitajn kantojn
Titolo Ramona van Dalsem kantas 23 elektitajn kantojn 
KategorioKD-oj
Prezo 9.90 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKopenhago, 2001 
Eldonintowww.kehlet.com 
KlarigojKompilaĵo de ĉiuj haveblaj kantoj (entute 23) de "la Esperanta Najtingalo".
Karakterizoj 69 min 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Máire McKay

Esperanta najtingalo kantas

Fonto: Revuo Esperanto, okt. 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Por gelernantoj de Esperanto, ĉi tiu disko de muziko, kiun la Esperanta Najtingalo kantas, estas havenda. La vortoj estas tre klaraj kaj libreto venas kune kun la disko, do oni povas sekvi la tekstojn dum Ramona kantas. Ŝia voĉo estas freŝa kaj la vortoj de la kantoj (ŝi komponis kaj la muzikon kaj la tekstojn) signifoplenaj. Kelkaj estas amkantoj; aliaj bedaŭras la malbonan agadon de la homoj; ekzemple, n-ro. 7: La mondo ne estas florĝardeno, kaj ne iras la homaro en konstrua kunbatal’, detruiĝas propracele Zamenhofa ideal'. La etoso tamen estas optimista, ekz. nro 9: Morgaŭ, ĉio pasas for! Ĉio iros bone, ho, multe pli bone ol nun. Kelkaj kantoj povas instrui ion, ekzemple n-ro 20 estas alloga kanto pri paco.

Melodie, la kantoj estas simplaj, sed iom odoras laŭ la pasinteco; hodiaŭaj junuloj eble ne estus allogataj al illi. Ĉiuj estas en maĵora tonalo (kiu, laŭ mi, faras ilin iom tedaj), krom n-ro 14: Aŭtuna (minora) kaj n-ro 6: La Korŝtelistino, kiu alternas inter maĵora kaj minora, iom folklore. N-ro 13 estas interesa eĥa kanto. La akompano plejparte estas plaĉa kaj taŭga.

Fine – bona memora disko de iu, kiu certe donis multe da plezuro al samideanoj dum sia vivo.

 

Via opinio pri Ramona van Dalsem kantas 23 elektitajn kantojn