Titolo | Trans maro kaj morto Krimromano | |
Aŭtoro | Sten Johansson | |
Kategorio | Prozo originala / rakontoj | |
Prezo | 7.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Skövde, 1999 | |
Eldoninto | Al-fab-et-o | |
Klarigoj | Krimoj en sveda medio, sed kun internaciaj ligoj. | |
ISBN/ISSN | 9197346748 | |
Formato | 80 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Ni esperu pri la tria… de Antonio de Ruiter Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Trans maro kaj morto" ne estas havebla!
Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/trans_maro_kaj_morto.php
Aldonita de AG (2004-10-11)
La dua el la kvar “sezonaj krimromanetoj” reprezentas al ni la samajn du policajn detektivojn, Roger Svedberg kaj Tom Jankéus. Ĉifoje, la afero komenciĝas je la pereo de eta knabino, filino de du rifuĝintoj el Irano kiuj, kun samsortanoj, rifuĝas en preĝejo de la komunumo Resmo sur la insulo Oelando. Kuracisto alvokita por kuraci la knabineton, sed alveninta tro malfrue, poste trovas la kadavron de pafmurdita pastro en arbaro apud la preĝejo; tiu kuŝas en floko da sango — kiu evidentiĝas alies. Svedberg kaj Jankéus, per la kutima ĉirkaŭtretado kaj pridemandado, devas eltrovi la kialojn de la krimo, kaj la nomon de la kriminto.
Ĝenerale, mi trovis la intrigon pli interesa ol tiu en la unua libro (Falĉita kiel fojno), parte ĉar Johansson ankaŭ kaptas la okazon por iomete opinii pri gravaj internaciaj aferoj, kiujn ni ofte tro emas preterrigardi — ĉifoje, la privatigado de la sansistemo (la knabineto mortis pro tio, ke malsanulejo rifuzis akcepti kaj kuraci ŝin sen antaŭpago de kelkmil kronoj), kaj la bedaŭrinde sorto de rifuĝintoj kiuj provas la proverban gastamon de la okcidentaj landoj (tiun temon Johansson tuŝas ankaŭ en Vojaĝo kun Katrina). En la intrigon Johansson ankaŭ plektas baraktadon de la luterana eklezio inter la konservativaj fortoj de maljunaj pastroj kaj la pli liberala konduto de pli junaj pastroj — kaj, ĉi tie, pastrino, kion la konservativuloj opinias atenco kontraŭ la religio. Cetere, la du ĉefrolantoj komencas fariĝi pli klare difinitaj; aparte Jankéus komencas uzi propran, iom afekcian, lingvaĵon (li plej ofte uzas la vortordon verbo-subjekto, kaj lia plejŝatata esprimo estas: “Jen la maltroigo (1) de hodiaŭ!”)
Ĉifoje, Johansson donas al ni du paĝojn da glosoj. Foje temas pri modernaĵoj kiujn ne konis la kreintoj de la lingvo (buso anstataŭ aŭtobuso, pico), foje — kiel en la pli frua libro — asimilitaj loknomoj, sed eble tro ofte temas pri t.n. “neologismoj” (pli bone: maloftaĵoj, ĉar multaj estas cent jarojn antikvaj). Kelkaj ŝajnas bone motivitaj por aĵoj nekonataj en la tempo de Zamenhof (ĉu li iam manĝis muslion?) aŭ kiel sinonimoj por vortoj eble tro ofte uzataj en la ĉiutaga parolado (merdo por fekaĵo), sed ofte temas pri vortoj, kiuj simple anstataŭas unusolajn kunmetitajn, kvankam ĝenerale ne aparte longajn, vortojn: ĉu ni vere bezonas despera apud malespera, febla apud malforta, kiki apud piedbati, morbo apud malsano, moroza apud malgajhumora, suicido apud sinmortigo, aŭ tarda apud malfrua? Apercepti ŝajnas al mi erudaĵo. Aliflanke, mi estas tute preta akcepti la specialajn terminojn envulti kaj vuduo …
Kio memorigas min: Johansson prezentis novan rolanton, kiu tamen, post eble du paĝoj, malaperis el la romaneto. Mi vere esperas, ke ni revidos tiun islandan sorĉistinon en iu estonta romano …
Via opinio pri Trans maro kaj morto