Titolo | Infero | |
Aŭtoro |
Dante Alighieri |
Kategorio | Poezio tradukita |
Prezo | 32.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | La Chaux-de-Fonds, 1979 (2a eld) |
Eldoninto | LF-koop |
Klarigoj | Versa traduko de la unua parto de "La dia komedio". |
Tradukisto, lingvo | K. Kalocsay / El la itala |
Formato | 282 paĝoj, 33 cm |
Karakterizoj | Ilus. Bind |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Ada Csiszár
LA INFERIRO DE KALOCSAY
Fonto: Budapeŝta Informilo 1981:2, p. 6-7
Aldonita de Ada Csiszár (2004-03-29)
En 1933, kiam Kalocsay decidis traduki la INFERON, la plano konsternis la E-literaturistan mondon. La entrepreno ŝajnis freneza aventuro, ĉar ankaŭ la originala verko de Dante ne estas facila legaĵo. La leganto devas fari studojn por kompreni la Komedion, oni devas ekkoni la historion de la tiama Florenco, la socian vivon de tiuj tempoj. En la verko abundas malpli konataj eventoj, aludoj, kiuj facile konfuzas la leganton.
La traduko de INFERO postulas intensan studon ankaŭ de la tradukanto, precipe, se tiu ne estas italo. La interpreto de la originala versformo, en tercinoj, ŝajnis neplenumebla. Sed ĝuste la baroj incitis la tradukemon de Kalocsay. Vane estis avertoj de la amikaro, kaj ankaŭ la maliculoj vane citis la timigan pordegan surskribon: LASCIATE OGNI SPERANZA, VOI CH' ENTRATE!, t.e. Ĉiun esperon lasu ĉe la enpaŝo!
Dum la laboro eĉ Kalocsay mem dubis pri la sukceso. En la Antaŭparolo li priskribas la malfacilaĵojn kaj la fortostreĉon, kiujn postulis la traduko: "Mi konfesas ke la inkuba sento pri ĝia neebleco ofte, kaj ĉiam denove, kaj ĝis la lasta kanto mi dubis, ke mi povas ĝin fini." Pri la turmenta traduk-laboro konfesas ankaŭ aliaj vortoj de Kalocsay. En 1937 intervjuanto demandis lin, kiun el siaj verkoj li amas pleje. Kalocsay senhezite respondis: "Gepatroj kutime amas pleje tiun el siaj infanoj, kiu kostas al ili plej multe da peno kaj zorgo. Mi plej amas la Dante-tradukon."
Kaj nun pri la INFERO. Pri la Dia Komedio de Dante la literatoroj verkis jam tutan bibliotekon kaj eĉ ĝia skiza prezento postulis tre ampleksan lokon. Nia eblo permesas prezenti nur fragmenton el la tuto. Sed kiun? Kalocsay probable konsideris plej sukcesa (eble plej interesa?) la interpreton de la V-a Kanto, ĉar li plurfoje recitis ĝin antaŭ publiko.
En la V-a kanto la du transmondaj migrantoj Dante kaj Vergilius renkontas sin kun kulpuloj de la amo. Tie, en la dua rondo de Infero komenciĝas la puniga potenco.
Terure kaj dentgrince Minos staras
ĉe la enir' kaj kulpojn ekzamenas
kaj per vost-volvo regas, juĝon faras.
Ĉar se animo misnaskita venas
kaj ĉiujn kulpojn antaŭ li recitas,
li, kiu l' kulpojn konas kaj komprenas,
pri l' lok' infera pese primeditas,
kaj faras vosto-ringojn, tiel multe,
kioman infer-gradon ĝi meritas.
Kaj la spiritoj senĉese venas antaŭ la juĝiston kaj post la verdikto ili subfalas al la indikita grado.
Eksonis nun doloraj voĉoj krie.
Ni venis lokon, kie orkesto tuta
de veoj, ĝemoj batis min furie,
Jen estis lok' de ĉiuj lumoj muta.
Ĝi muĝis, kiel mar' dum furioza
batal' kun vento malamike bruta.
Infera vent', eterne senripoza,
spiritojn multajn tie ŝire trenis,
flugige, bate, en turnado kroza.
...
Eksciis nun mi, ke per ĉi turmento
damniĝas, kiuj pekis per la karno,
submetis saĝon al libida sento.
Jen venas taĉmento da kondamnitoj. Ili formas longan linion kiel gruoj. Tiujn molkrie veantajn ombrojn la amo puŝis en turmentan morton. Kaj antaŭ la okuloj de Dante fortiriĝas mondfamaj damoj, kavaliroj: Semiramis, la voluptema asira reĝino; Dido, reĝino de Kartago, kiu bruligis sin mem sur ŝtiparo; Kleopatra, la memmortiganta egipta reĝino; Helena, la kaŭzo de la Troja milito; Aĥilo, kiun venkis kruele la amo; Pariso, fuĝinto de Helena, kies vivon estingis la sago de Philoktetes; Tristan, kiun mortigis la edzo de Izolda; jen Francesca, kiu enamiĝis al sia bofrato, kaj la edzo mortigis ilin.
La V-a Kanto finiĝas per la korŝiraj plendoj de Francesca, kion ankaŭ Dante jam apenaŭ povas elteni.
Dum ŝi parolis, la kunul' kun ploro
lamentis tiel, ke mi tute palis,
kaj sentis kvazaŭ morton ĉirkaŭ l' koro;
kaj kvazaŭ morta korp', mi terenfalis.
La traduko de INFERO liveras abunde neologismojn, ekz. la vorto "stinka" (malbonodora) en tiu tradukaĵo estis uzita unuafoje. Kalocsay ofte eksplikis, ke novaj vortoj estas necesaj en la poezio, kie oni povas des pli facile rimi kaj fidele interpreti, ju pli oni povas elekti el vortoj diverslongaj kaj diversfinaj. La delikatnuancaj italaj esprimoj en la Dante-verko precipe pretendis neologismojn, pro kio multaj riproĉis al Kalocsay. L. Halka foje demandis lin:
Ĉu vere vi ne estus povinta traduki la Inferon sen neologismoj?
Ne respondis Kalocsay tion mi diras kun trankvila konscienco. Cetere, nur la kvinono da ili estas nova au Parnas-Gvidlibra, la ceteraj troviĝas en konataj vortaroj.
Por resumi la tradukon de Kalocsay, ŝajnas per oportuna citi kompetentulon, la italan profesoron B. Migliorini, kiu tiutempe recenzante la volumon (Lingvo Libro 1934:n-ro 1.) skribis inter alie:
"Antaŭ dek jaroj, en la antaŭparolo de Esperanta gramatiko por italoj, montrinte la gravecon de Esperanto kiel traduklingvo, mi tamen deklaris, ke oni devas atendi malpli efikajn rezultojn en la verkoj, kie la intereso pri la formo superas tiun pri enhavo (do en la pure literaturaj verkoj), kaj mi skribis, ke
. En la lasta eldono de nia gramatiko, mi forstrekis tiun ĉi frazon, ĉar dume aperis la unuaj kantoj de la traduko de d-ro Kalocsay."
La valoron de la represita INFERO pliigas la Postparolo de G. Waringhien. Apartan mencion meritas la vestaĵo de la libro. La nigra-flamruĝa kovrilo kvazaŭ hipnotizas nin descendi en la inferan mondon.
Fine unu rimarko: Nur sporade troviĝas E-libroj, kiuj donas al la legado tiom multajn helpojn kiel ĉi tiu tradukaĵo. Kalocsay per abundaj resumoj kaj klarigoj klopodis kiel eble plej redukti la malfacilaĵojn, kaj kiel konscienca ĉiĉerono akompanas, eĉ gvidas nin por ne vojerari en ĉi tiu damnita regiono.
Via opinio pri Infero