Titolo | Cent ĝojkantoj | |
Aŭtoro | Marjorie Boulton | |
Kategorio | Poezio originala | |
Prezo | 3.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Saarbrücken, 1977 (repr) | |
Eldoninto | Artur E. Iltis | |
Klarigoj | Frua originala kolekto de la elstara poetino. | |
Formato | 48 paĝoj, 18 cm | |
Recenzoj | Recenzo de Gaston Waringhien Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Cent ĝojkantoj" ne estas havebla!
Fonto: Norda Prismo, 58/2, p. 120
Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/cent.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)
Elsorĉi rivelojn el latentoj, miraklojn el banaloj, el atendoj subitojn: jen kiel feliĉumas fraŭlino Boulton en tiu ŝia plej nova kaj vere aminda verko. Kaj ne plu estas banaloj, sed dompantero, kolorkometo kaj lano kristala!
W. Auld en sia antaŭparolo al la debuta libro de M. Boulton, Kontralte, opinias plej sukcesaj ŝiajn plej etformajn kaj koncizajn poemetojn. Per Cent ĝojkantoj tion pli emfaze pruvas la poetino. Tie svarmas ennuksaj belegoj, buntaj bildoj, kristalaj komparoj. La temoj de la cent pecoj estas plejparte trivialaj aferoj el la ĉiutaga vivo: manĝajoj, okazaĵoj; el la naturo: birdoj, bestoj, floroj; la patrino. Sed la poetino plej ofte sukcesas prilumigi siajn temojn per ĉarma ilumino, prezenti nekonatajn flankojn de familiaraj aferoj. Feliĉaj metaforoj en taglumon tiras kaŝitajn karakterojn: la frago similas vundon, kies ruĝo krias; mola makulo sur katokapo memorigas pri profesora bireto:
Plej mola, eble, inter ĉiuj feloj estas la am-bireta karesopec' magneta sur mia kato, inter la oreloj. |
(Karesopeco, p.7) |
Unike senteman komprenon pri la naturo kaj ties vivantaj apartenaĵoj rivelas tiu ĉi libreto. Leĝera humoro, kiu ankaŭ mokete povas pingli, plejofte spicas akompane:
Lanpilko kun fortegaj kruroj sur la razen' en saltaj kuroj aperas, malaperos, kelkcola kuniklido juna, varma, lanuga, sablobruna, tre freŝe li surteras. Li reaperas; morsas poste al familio- ek! blankvoste; ek! for! per salt' impeta! kaj saltas mia kor' samtempe; li vivas tiel vivprintempe kai estas tiel eta! |
(Kuniklido, p.6) |
Sur la dekliva vojo evolua hom' pagis altan koston: jen, kiel ĉi katid' en ĉaso ĝua priĝojas sian voston! |
(Vosto, p.7) |
Ne malpli sentigas sin la bonhumoro kaj originala trafeco de ideoj en la "primanĝaĵoj" poemoj (... 'Mi sentas, ke troviĝas guoj/eĉ en la gusto de la truoj'. Svisa fromaĝo); same en la personaj pecoj (ekz. Telefono, Tajpado, Intelektaj venkoj, ktp.). Sed la personaj poemoj ankaŭ ofte malkaŝas pli profundajn sentojn, delikate memorigajn pri multaj poemoj en Kontralte: mola beleco de nilona festorobo entuziasmigas la virinon,
"sed mi plej ĝojas jam, ĉar man' amata eble ektuŝos ĝin dum tiu festo, sentos maldikan molon de la vesto ..." |
La belaj du poemoj pri la patrino fine de la libro ankaŭ varme spiras profundajn sentojn de amo kaj sindono: "Ho Panjo! devis vi min formi/kaj sangi por min liberigi ..."
La plej koncizaj, poemetoj estas perfektaj bildoj, kurantaj briloj sur ekrano:
Subita kaj oblikva kuro; lacerto! bronza broĉo praantikva ekvivas sur malnova muro. |
(Lacerto, p.6) |
Libelo!
Kolorkometo tero, fulmo de belo! Emajlo, filigrano, vagas dum en perfekto efemera ĝi ŝvebas aŭ zigzagas. |
(Libelo, p.9) |
Marjorie Boulton estas sendube la plej produktiva poeto iam verkinta aŭ verkanta originale en Esperanto. Ŝia unua poemaro Kontralte tute ne donas impreson pri la abunda elverŝo de ŝia verkado; ekz. mi scias, ke ŝi i. a. jam verkis du eposojn per terza rimo preskaŭ tiel longajn, unuope, kiel la grandioza epopeo de W. Auld, La Infana Raso! Ke ŝi tradukis en la anglan lingvon la tutan Ahasvero de Amo de Kalocsay, ankaŭ ne estu preter mencio! Ŝia mirinda talento estas ĉiam aktiva vulkano; ke nia tre ŝatata Marjorie publikige prezentis al ni presforme tiujn ĉi lastajn erupcierojn, ni devas danki per avida aĉeto kaj lego, -- neniu tion bedaŭros!
Via opinio pri Cent ĝojkantoj