Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kompreni
Titolo Kompreni
 
Aŭtoro Gonçalo Neves 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 5.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerkeley, 1993 
EldonintoBero 
KlarigojNaŭ rakontoj en stilo malimita.
ISBN/ISSN1882251075 
Formato 56 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Snajpere sur la parnaso de Poul Thorsen
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Antonio VALÉN

Kompreni

Fonto: Fonto, n-ro 162, junio 1994
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/komprenrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Jen la unua publika elpaŝo de Gonçalo Neves sur la proza areno de nia beletro. Li ĝis nun publikigis (kune kun la tri hispanoj Liven Dek, Miguel Fernández kaj Georgo Kamaĉo) la poemaron Ibere libere (1993), kontribuis en pluraj esperantaj gazetoj kaj gvidis almenaŭ du lingvajn rubrikojn en la portugala asocia revuo Nia bulteno.

Plene pravas K. Piĉ en sia enkonduko al la rakontaro: "Neves, videble, havas sian propran personan stilon pli malpli ne kompareblan kun alies stilo". Tamen, ne pri unusola stilo temas, sed ja almenaŭ du diversajn manierojn masoni rakontojn oni povas detekti ĉe la juna portugala aŭtoro. En tri el la naŭ rakontoj, kiuj konsistigas Kompreni, rimarkindas, ke la enhavo malpli gravas ol la teknikismo, t.e., la aŭtora plezuro rafinite verki ĉiun alineon. Temas pri la unua (Vivaĉo) kaj la du lastaj rakontoj (Jasono, Inico). Komprenu ĝuste: ja bonas la enhavo, sed pli gravas la lingvaĵo. Ĉe ili, surprizo trafas la leganton: surprizas la teknika matureco en premiera proza verko, la solida kapablo elkonstrui kaj alrakonti historion, la imago-laborigaj aludoj, la priskriba elvokivo, la senmanka manipulado de la esperanta frazo... Juĝu mem per la jena fragmento el Vivaĉo:

"La grizeta ĉielo jam invitis la sunon kuŝen. Kaj tien ĝi vadas, fadas tra suplaj flokoj, post plia rolo hela. Ĝi nun radias oblikve, semas fulgon sur la metropolon, kie ekvelkas la bolo de ordinara labor-tempo. Ĉesis jam la flamo de ĉiutaga strebo salajra. Startis tamen, nepre sekve, freneza kuro formika. Multegoj hastas, forlase kontorojn, kaj devas ankoraŭ trahaki pasejon en trafikozaj stratoj, antaŭ ol trafi la dolĉon hejman, kie minacas gurdo mastruma, muĝoj najbaraj, infanoj kriĉaj, petolaj; edzinaj plendoj pri ŝvela vivkosto; edzaj ŝultrumo, indiferento, englito sofen, atendado - ĝis plenumo de l virina devo kuireja -, help-rifuzo - preteksto de laciga deĵoro vira -; edzinaj grumbloj, edzaj riproĉoj; disputoj, kvereloj, malpaciĝoj, kiujn mildigos la konsolo de envulta televidilo." (p. 5)

Ĉi rakonto sukcese karikaturigas la grandurban vivon per subtilaj rimedoj. La aŭtoro forte troigas, tamen verŝajnece, ĉar li evitas ekscesojn, kiuj disrompus la rakonton pro metiistaj facilaj artifikoj. Enestas ofte bestigo, robotigo foja, kaj kurtaj frazoj por bildigi angore plenajn stratojn ozajn je aŭtoj kaj homoj.

Ĉi lasta trajto "kurtismo"- karakterizas ankaŭ la du finajn rakontojn Jasono kaj Inico. La unua aksas teme strangan intrigon, preskaŭ nuran anekdoton, pri maristoj kaj insulaninoj. Formo gravas: plurloke aperas metrikaj piedoj en Jasono, ekzemple:

"Ni miregis pro ĉi moro kaj la strango de l reĝimo. Pli ni miris kiam venis la taĉmento amazona, postulema pri alkuplo kiel pago por la akvo. Mi elpaŝis kapitane kaj enketis voĉ-impone:

- Ĉu ne nutras vin laŭdeve ĉiapudaj viroj lokaj?" (p. 35-36) Same aperas poeziecaj konstruoj, kia "Ili frazis nialingve, da respondo donis iom" (p. 35). Ĉu por sugesti pri aliaj verkoj nialiteraturaj? Povus esti. Tamen, ni revenu a1 kurtismo. Parolas Neves:

"La kurtismon mi ne fondis sed ekprovis en la komenco de mia poeta kariero. Poemoj tipe kurtismaj aŭ kun kurtismaj spuroj troveblas en la kvaropa poemaro Ibere libere (...). La ĉefaj trajtoj de tiu tendenco difineblas jene, se citi la hispanan poeton Miguel Fernández: Versoj kurtaj sed koncepte densaj, senaj je sarkindaĵo - eĉ je verboj! - sed raketaj je sugestioj'.

Nu, en la proza tereno la kerno ĉi-stila senteblas same. Forestas balastoj, eĉ kunligaj vortoj kaj ripetaj gramatikiloj. La frazoj ĝenerale fluas haste kaj stakate. Subordigitaj propozicioj ne abundas. Sugestiemo ĉiam superoftas priskribemon." (paĝo 51).

Same Inico kurtismas - kaj belegas: sur iom pli ol unu paĝo sinsekvo de sugestoj kaj elvokoj priskribas la adoleskan eniron en la seksan misteron. Ĉefe ĉi-rakonte, la kurtismo de Neves pensigas pri la stilo de K. Piĉ. Ĉu subkonscie? La aŭtoro konfesas sian ŝuldon al W. Auld dise tra la finaj klarigoj pri la estiĝo kaj historio de ĉiu rakonto - klarigoj cetere tre bonvenaj por alkompreni la libron - sed eĉ ne unufoje menciiĝas eventualaj (rektaj) influoj de nia ĉeĥa klasikulo.

La ceteraj rakontoj ĉi-volumaj estas enhave kaj stile pli tradiciaj, kaj ĉiam lingve tre-tre zorgaj: ŝerca kreado de la homo laŭ mitologiaj kleoj (La afero), propaganda-movada satiro (Fakisto), scienc-fikciaĵo en kiu rolas ia esperanto (Ekskurso), kaj du alegorioj pri la Golfa Milito, jen pere de "gorila" socio (Gorilaĵo), jen dank' al modernigo de la Fedraj korvo kaj vulpo (Moderna fablo). Elstaras lingv(aĵ)e Inter gonoraloj, iela pastiĉo de la kvara ĉapitro de La infana raso, tamen ekstreme vortlude:

"- Kaj ne forgasu la rakotojn... - Ĉu vi insiestas pri tio?...

- Sandube! Ne forgasu la polemokon pri tiuj rakotoj. Ostis tre malfaĉile konfinki la popajlon kaj la porlamenton ke la rakotoj fikte neĉesas por defando de nia taŭritorio."

Mi tamen dubas, ĉu ĉiuj legantoj komprenos ĉiujn aludojn...

Dum la legado de Kompreni, evidentas, ke Neves trovas la flekseblan esperanton ludilo elĉerpebla kaj elĉerpinda. La aŭtoro saĝe kaj abunde ekspluatas la afektojn de la libera vort-ordo, la principon de sufiĉo kaj - certe - la kombineblojn afiksajn, sed samtempe li senkomplekse uzadas nian leksiko-trezoron. Foje min trafis la penso, ke frazoj, kia "En busaj ublietoj sardelas vastaj gregoj" (p. 5) aspektas eksperimentemaj kaj novismaj en esperanto, dum en la portugala, ekzemple, ili ŝajnus trotorditaj kaj eble iom pedantaj. Tamen, ĝuste tia estas la proza stilo de Neves, sonora, detalisma kaj ame polurita, foje rande de preciozismo.

En ĉi verko kuniĝas ekspermientemo, lingvo-ludado, karikaturoj, pastiĉoj, varieco kaj bona humoro. Jen sinsekvo de trafaj rakontoj, kies enhavo fakte ne tiom gravas, kiom la maniero priskribi kaj sugesti, la zorgo, la eleganto, la metio do. La verko de Neves legiĝas unuside, ĉar la aŭtoro kapablis kunmeti plurspican kaj tamen unuecan delicon por frando de la leganto, kiu simple ĝuas legi bonaĵon - kaj scias tion.

 

Via opinio pri Kompreni