Titolo | Memori kaj forgesi Noveloj el la Norda Montaro | |
Aŭtoro | Trevor Steele | |
Kategorio | Prozo originala / rakontoj | |
Prezo | 9.00 €, triona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Vieno, 1992 | |
Eldoninto | Pro Esperanto | |
Klarigoj | Rakontoj de populara aŭtoro. | |
ISBN/ISSN | 3851820045 | |
Formato | 143 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Alproksimiĝo al temaro de Sten Johansson Memori kaj relegi de Jorge Camacho Recenzo de Harald Scharfegger Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: Esperanto, 1993
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/memorforgesrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)
Tiuj ĉi kvin noveloj havas, kiel oni verŝajne atendus de la aŭtoro de Sed nur fragmento, firman geografian bazon (nome en Norda Aŭstralio), kiu havigas al ili aparte aŭtentikan etoson en nia mondo esperantista, kie, precipe en la literaturo, oni emas varti geografian neŭtralecon aŭ anonimecon. Trevor Steele sukcese kaj intence sentigas al ni la apartajn etoson kaj problemojn de tiu regiono, almenaŭ tia kia ĝi estis antaŭ kvardeko da jaroj (do dum la infaneco de la aŭtoro). Du el la noveloj koncernas problemojn de sociaj kontaktoj inter blankuloj kaj aborigenoj, kaj ties miksrasaj idoj. Tri noveloj prezentas, diversmaniere, certan pioniran krudecon konstateblan ankaŭ en aliaj landlimaj mondpartoj. Ĉiuj kvin noveloj estas majstre verkitaj en klara lingvaĵo kaj meritas esti vaste legataj.
Ankaŭ forme la noveloj diferencas inter si. La novelo "Memori kaj forgesi" havas la plej "rutinan" formon de simpla rakontado, kaj tre bele pritraktas moralan problemon de blankula dekjarulo fronte al amikeco kun samaĝa aborigeno. "Aminduma vespero" registras, sur kvin paĝoj, tri horojn kaj duonon da banaleco kaj manko de komunikado en familio kuna kun eventuala fianĉo de la filino. Ĝi tion sentigas per nekutima sed trafa rimedo; ĝi registras la tempopason:
19h52(…) Kevin prenas pli da teo kaj biskvitoj, ektrinkas, kaj metas la maldekstran kruron sur la dekstran.
19h55Sinjorino Blank demandas ĉu Kevin ŝatas la l'boron ĉe la rip'rejo. Kevin respondas ke ne tro m'lbone.
Mi jam diris ke la lingvaĵo de la noveloj estas klara, kaj tia ĝi estas, eĉ dum Steele kuraĝe kaj sukcese frontas sian deziron prezenti kaj konturi ankaŭ lingve la medion kaj ties loĝantojn. La supra citaĵo ilustras la lakonan senkulturan prononcadon de iuj aŭstralianoj kaj tion faras tre konvinke sed kompreneble.
Alian problemon li frontas en la bonega "Heroo de nia epoko", en kiu li detale konigas al ni la infanecon kaj postan evoluon de milionula entreprenisto en kapitalisma socio. Tiel lerte li faras tion ke la leganto ne povas ĝis preskaŭ la lasta momento certi ĉu la sinteno de la aŭtoro al la traktata vulgara krudulo estas efektive admira aŭ satira. Niajn dubojn fine forviŝas brila deklaro, kiu krucumas ne nur tiun kapitaliston sed ankaŭ la tutan krudecon de la senbrida kapitalismo:
"Dio aŭ io donu, ke mia amiko, vera legendo de nia epoko, daŭrigu sian gloran karieron. Mi ripetu, li kaj nia ekonomia sistemo perfekte akordas."
Portretante tiun vulgarulon, Steele bezonis krei la monotonan filingvaĵon kiu estas natura al tia tipo kaj kiun en iuj rondoj oni aŭdas ĉiutage. Estus facile diri ke Esperanto ankoraŭ ne kapablas transdoni konvinke tian vulgaraĵon – sed Steele pruvas ke diri tion estas poltroneco rilate la jam ekzistantan vortprovizon; li vere sprite uzas la eblojn merdi kaj furzi lingve, kaj tion farante li kreas-elpensas nur du freŝajn slangaĵojn: mono iĝas por li konkoj, kaj pundo iĝas kvido. Ĉio alia estas "nova" nur laŭkuntekste, ne neologisme. Tion farante, Steele levas – aŭ mallevas, se vi preferas – nian disponeblan leksikon sur novan nivelon.
El la du aliaj noveloj unu estas leterforma kaj bildigas la vivon en nordkampara urbeto, kaj la dua supozigas sin (kaj probable estas) reala epizodo koncerne misiiston kaj ties klopodojn konverti aborigenojn.
Entute la libro estas elstara en nia literaturo, kaj konfirmas la reputacion kiun la aŭtoro ricevis pro sia brila romano. Certe ni lin subtenu, kaj ankaŭ atendu senpacience liajn pliajn verkojn.
Via opinio pri Memori kaj forgesi