Atenton, "Sekretaj sonetoj" ne estas havebla!
Recenzo de Ada Csiszar
SONETOJ SUB SEP SIGELOJ
Fonto: A.Cs.: OMAĜE... 2-a vol.
Aldonita de Ada Csiszar (2004-04-29)
Peter Peneter dediĉis la verkon al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj instigo.
Ĉar temas pri seksaĵo, la aŭtoro kalkulante pri pruduloj, enkonduke avertas la legantojn por eviti eventualan nervoŝokon:
Leganto, se vi estas pruda
Kaj naŭzas vin la amo nuda,
Se indignas vin la bolo
De la temperamento suda,
Se ĝenas vian delikaton
La grimaceto am-aluda,
Pripensu bone antaŭ la lego:
Tute ne estas mi altruda,
Forĵetu min, retiru vin
Al via dika ŝel' testuda.
Krom tiuj versoj la leganto ricevas dufoje admonon. Sekvas Abundaj motoj t.e. citaĵoj de diversaj aŭtoroj pri la amo.
Jen la la 52 sonetoj:
La protagonisto estas la poeto mem. En hejma balo li renkontiĝas kun blondulino. Reciproka enamiĝo. Sekvos rendevuoj, kisoj, kisegoj, ĉiam pli kaj pli alproksimiĝo de la korpoj ĝis atingo de la kulmino en la seksa ĝuo sendepende de hazarda loko:
La dolĉan fortikaĵon per siego
Mi prenis kampe, inter timian',
Sur fojno, nuda tero kaj en neĝo,
Malantaŭ pordo kaj post ekran',
En lito kaj sur sofo kaj sur seĝo
Kaj sur tapiŝo sub fortepian'.
En la XXIVa soneto la poeto proponas geedzecon:
Amata! Venu al la pastro:
Ni iĝu jam laŭleĝa par'!
Tro longa estis la prokrasto,
Amata! Venu al altar'.
La sekvaj sonetoj rakontas la geedzan vivon kun ĉiuj intimaĵoj, pri la gravediĝo de la edzino kaj prikantas amon post la forpaso de arda korpdeziro.
La historion kompletigas Komplezaj Klarigoj pri la senco de neoficialigitaj vortoj, inter ili vulgaraj. La unuan eldonon ilustras 14 desegnaĵoj primitivaj.
* * *
Ne troviĝis libro en Esperantujo, kion ĉirkaŭis tiom da sekretoj, kiel tiujn Sonetojn. La tiaman situacion trafe difinis D .H. (HdE 1961:11, (14), p. 4): "Antaŭ proksimume 33 jaroj, libreto cirkulis retiriĝeme, honte, kvazaŭ mezepoka leprulo, ĉiam timanta senkompatan ŝtonumon far preterpasantoj ..."
Vere, la libro diskrete prisilentis sian devenon: mankas naskiĝjaro, naskiĝloko, nomo de la eldonanto, eldonnombro, prezo kaj la generanton kamuflas pseŭdonimo: Peter Peneter.
La nuntempa generacio certe miras: kiel oni vindis la "bebon" en densa nebulo? Por kompreni la aferon oni devas observi la tiutempajn moralojn. La sekso estis tabu-temo. La literatura pritrakto de tiuj "malĉastaj" temoj kiel pornografiaĵoj estis "delikto oficiale persekutenda".
Károly Fajszi (1911-2004) faris sonbendigitan intervjuon kun la eksedzino de Vilmos Bleier, kiu parolis ankaŭ pri la eldonagado de Literatura Mondo: "... Foje venis al ni Kalocsay kaj montris al Vilmos la manuskripton de Sekretaj Sonetoj. Ili priparolis ĝian eldonon, kvankam ili sciis, ke la verkado kaj eldono de tiaspecaj literaturoj estis tre aŭdaca kaj riska entrepreno. Kompreneble la nomon de la aŭtoro kaj tiun de la eldonisto ne eblis indiki."
Vere, se iu malfermis la libron — sen scio de Esperanto — povis el la ilustraĵoj konstati pri kio temas. Tiutempe la gazetoj ne riskis recenzi la libron kaj oni vendis ĝin kaŝite dum la 24a UK en 1932 en Parizo.
La Sonetoj vekis scivolemon: kiu estas la aŭtoro de tiu ĉi unika libro? Oni diras, ke ne ekzistas krimo sen denunca spuro. Literatoroj esploris, kiu el la Esperanto-poetoj kapablas verki laŭ ritmo kaj rimo tian virtuozan sonetaron.
La spuroj kondukis al Budapeŝto, al Literatura Mondo, al K. Kalocsay. La suspekton apogis, ke en la sama jaro aperis la PARNASA GVIDLIBRO (ene ankaŭ penetera vortaro) kaj en la traduko de Kalocsay LA TAGLIBRO kaj la ROMAJ ELEGIOJ de Goethe, kies stila simileco estas frapa. Ĝiajn ilustraĵojn desegnis same STEBA t.e. Stefano Barta (1892-1976).
Ne nur literatoroj, sed ankaŭ iom pli erudiciaj legantoj konjektis, ke la aŭtoro de la Sonetoj estas Kalocsay. S-ino G.F.el Berlin (1933) skribis:
"Kara Doktoro Kalocsay, neniam ekkaptis min erotika verketo tiom, kiel ĉi tiu libro, kiun mi aĉetis dum la kongreso en Parizo. Longe mi ne povis diveni, kiu estas la aŭtoro de la ĉarmaj sonetoj, sed hodiaŭ mi legis vian poemvolumon STREĈITA KORDO, kiu faris antaŭ mi nedubinda vian personon, kiu kapablas por tia alta poeziaĵo kiel la Sonetoj ..."
Kiam aperis la SEKRETAJ SONETOJ la erotika poezio ankoraŭ ne enhejmigis en la Esperanta literaturo, ne montris tian naturalan pritrakton de la seksaĵo, kiun oni povas trovi en la greka-latina, franca aŭ itala literaturoj. La Sonetoj vekis indignon eĉ en verkistaj rondoj. Pri tio informas leterkopio de Kalocsay (mankas dato) adresita al K.R.C. Sturmer:
"... Pri Peter Peneter. Kiel mi scias, Totsche atakis vin ne pro via neplaĉo (pri gustoj...), sed pro via indignego, inda al kvakero, sed ne atendebla de vi, laŭ la skriboj de via amiko Kenelm. Cetere, vi mem skribis ie, ke prudemo kaj [ĉastemulemo] kuniras kun certa grado de anim-malsano. Estas eble, ke mi ne memoras bone, sed tio estas vera, eĉ se vi ne skribis..."
Poste K.R.C. Sturmer reviziis sian opinion, pri kio informas alia leterkopio de Kalocsay:
"Kara K.R.C.!
Via opinŝanĝo pri Peter Peneter kompreneble estas por li tre granda ĝojo, ĉar post via ekstreme kondamna sinteno li jam opiniis sin mem tute fia porko, kio ne estas, verŝajne, tro agrabla sento. Kaj nun li sentas la plej grandan dankon al tiu sinjoro de vortaro fama, kiu per konfeso de similaj spertoj, pruvas al li, ke ne estas honto prikanti plezurojn, kiujn de Adamo kaj Eva oni konas kiel eble plej absorbajn, plej intimajn kaj ekzaltajn donacojn de l' vivo. Kaj ne estas honto, ke oni portas homajn artojn en krudaj naturfunkcioj spite ekkriante: Nur la fuŝulo fikas kiel taŭro!..."
Malgraŭ, ke la SEKRETAJ SONETOJ vendiĝis kaŝite, la stoko baldaŭ elĉerpiĝis. Antaŭ la dua mondmilito cirkuladis tajpitaj kopioj, sed poste oni renkontis kserografiitajn pirataĵojn. En Esperanto (1965/178) jam oni legas anonceton pri ĝia fotorepreso. Amantoj de la erotika poezio povis akiri la sopiritan sonetaron en bela aspekto, kiam ĝi reaperis en la LIBRO de AMO (1969). La volumo — krom la SEKRETAJ SONETOJ —- enhavas pliajn erotikajn poemojn, inter ili la TRAVESTIITA MUZO-n de Georgo Peterido Peneter (t.e. G. Waringhien), kiu konfesas sin filo de Peter Peneter).
G. Waringhien skribis al Kalocsay (1957.06.03):
"Mi ĵus ricevis leteron de Régulo. En ĝi li levas la demandon, kiun mi devas debati kun vi; li intencas eldoni (sen nomo de firmo nek la simbolo) ampleksan erosan libron, en kiu li kunigus la Sekretajn Sonetojn, la Travestiitan Muzon kaj novan poemareton Senmaske de la sama aŭtoro: alidirite, ĉiujn verkojn de la familio Peneter. Li kompreneble ne volus fari tion sen konsento de Peter Peneter kaj, ĉar vi ŝajnas esti lia plej proksima kunulo, mi transmetas al vi la demandon."
Mankas respondletero de Kalocsay, sed ili certe venis al konsento, ĉar la 29-an de oktobro 1964 raportis Waringhien:
"Kara Amiko. La presado de Sekretaj Sonetoj finiĝis, jam komenciĝis tiu de la verketo de lia filo; ĉio estas sur tre bela papero, per tre novaj tipoj kaj ĝis nun (almenaŭ ŝajnas al mi) sen preseraroj. La tuta volumo estos vera juvelo, mi kredas."
Cetere la volumon vartis Arieh ben Guni (t.e. G. Waringhien), kiu en la Antaŭparolo prezentas sin kiel spicvendiston en Parizo.
* * *
Pri la mistera Peter Peneter:
R. Haupenthal interparolis kun Kalocsay (NP 1972:3, p. 131-140). Temis ankaŭ pri Peter Peneter kaj SEKRETAJ SONETOJ. Kalocsay neis, ke li kaj Peneter estas la sama persono kaj aldonis, ke li bone konis Penetern, kiu loĝis en Budapeŝto kaj mortis en 1953. Jen kontraŭdiro de Georgo Peterido Peneter, kiu en la prologo de sia erotika poemaro LA TRAVESTIITA MUZO (aperinta en 1950!!!) skribas: "Post la eterna bedaŭrinda malapero de mia patro Peter Peneter en la ombrojn de la dua mondmilito..."
Ĉar Kalocsay neniam rekonis la aŭtorecon de la Sonetoj, skrupulaj literatoroj dezirs absolutan pruvon antaŭ ol eldiri verdikton.
G.E. Maura (t.e. G. Waringhien) en sie libro DUONVOĈE (1963), p. 111, aludas pri iam senmaskigo de Peneter:
Bela Petro, bela masko!
Mi malkovros vin je Pask' aŭ
ja via Pentekosto.
Kaj li fakte faris la demaskigon sur la malantaŭa klapo de la polvoŝirmilo de PLENA ANALIZA GRAMATIKO de ESPERANTO (1980): "...Ili (t.e. Kalocsay kaj Waringhien) kunlaboris por produkti —- pseŭdonime — la erotikan poemaron LIBRO de AMO ..."
En postparolo de la tria eldono de SEKRETAJ SONETOJ W. Auld pritraktas la lingvan signifon de tiu ĉi pionira verko kaj vicigas faritajn analizojn pri la identeco de la mistera Peter Peneter kaj K. Kalocsay.
Flanke de Kalocsay estas komprenebla, ke tiutempe kaj ankaŭ poste li neis la aŭtorecon de la ŝokiga verko (kial porti sur si la brulstampon: pornografo), sed hodiaŭ, kiam ĉion inundas la sekseco oni povas konfesi pri lia "neleĝa infano".
Via opinio pri Sekretaj sonetoj