Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dekdu noktoj de Satano, La
Titolo Dekdu noktoj de Satano, La
 
Aŭtoro Emiano Imby 
KategorioPoezio originala, Prozo originala, rakontoj
Prezo 27.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPrilly, 1990 
EldonintoLF-koop 
KlarigojPoemciklo "naŭzige erotika kaj ofende blasfema". Pli idilian etoson prezentas la ligita prozaĵo "La dektria nokto".
ISBN/ISSN3906595013 
Formato 130 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Ĉu seksobsedo aŭ sinmoko? de R. Cash (Francio)
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada Csiszar

Erotika ĉefverko de la Esperanta literaturo *

Fonto: A. Cs.: OMAĜE... 2-a vol.
Aldonita de Ada Csiszar (2004-05-03)

Tiun ĉi libron tro multaj opinias naŭzige erotika kaj ofende blasfema — skribas Waringhien en Preface.

Vere, la verko estas juĝebla kiel la SATANAJ POEMOJ de Salman Rushdie.** La libro konsistas el du partoj:

"La eksmonaĥino" estas dekdu-kanta poemo el 824 versoj. Temas pri erotikeco, mistereco, certe ne verkita por bazlernejanoj. La poemo per ĝia brila versarto estas pri bravura ol la multe pri frue verkita SEKRETAJ SONETOJ.

"La dektria nokto" estas notlibro de Emiano Imby. Ankaŭ en tiu proza parto abundas erotiko, mistero. Ĝi liĝiĝas al la poemo. En la rakonto estas lerte plektitaj konversacioj pri Esperanto.

En la Unua Kanto Pipinjo, la eksmonaĥino konfesas pri si mem:

"Kiel en la klostro?" Ho, volis la destino,
ke post orfiĝo plena mi iĝu monaĥino.
Sed mi jam baldaŭ sentis, ke nedireble frostaj
kaj mornaj kaj premegaj estas la muroj klostraj.

Min tedo sufokadis. Mi brulis de sopiro,
kaj iutage el mi eskapis ĝema diro:
"Mi elsekiĝos kiel riveret' en sablo!
Ho, se min amus viro, ĉu homo, ĉu diablo."

Aperis tuj kaj saltis kaj sternis min Satano.
Mi preskaŭ dispremiĝis kiel tretita flano.
Mi sentis min disflui en plena neniiĝo,
sed tiu sento estis la plejo de feliĉo.

Tiel mi iniciĝis. Kaj nun la malanĝelo
min vizitadas nokton post nokt' en mia ĉelo,
min amis kaj amuzis, timinda kaj tenera,
jen estis li alterne ĉiela kaj infera.

Li min instruis arte pri ĉiu am-aromo,
kaj diris, ke ĉi artojn li lernis en Sodomo,
ĉar ĉion ĉi ja homoj kaj ne diablo kreis.
Kaj li rakontis al mi, kiel la urb' pereis.

Okazis tiutempe, ke la sodomanoj komencis seksfreneze konduti. Ili praktikis ĉiujn perversiojn: seksa ĝuo inter gefratoj, kuniĝo kun propraj infanoj, kun bestoj, seksvolupto pere de kadavroj, ktp. Kaj ĉion ĉi publike! Jehovo ĉiun ĉi rigardis kun granda rido, sed vere li enviis la sodomanojn pro tiuj ĝuoj, sed baldaŭ venis al Jehovo du anĝel-burokratoj:

"Sinjoro, — ili diris — plej granda embaraso
en matrikuloj regas pri ĉi damninda raso!

Ni diros tuj ekzemplon, juĝu pri ties gravo:
Knabino ĵus koncipis de sia popra avo.
Jen, ŝia ido iĝos pro tiu generĵonglo
frato de ŝia patro, do ŝia fil' kaj onklo.

Sed patrin-onklo estas praonklo, do la povra
koncipitaĵo estos praonklo sia propra.
Ili tro elbridiĝis, necesas jam retroo!"
Jehov' pripensis, diris: "Jes, troo estas troo!"

Jehovo devis fari ion por sia bona famo. Do li pereigis la urbon Sodomo. Li indulgis nur al la nepo de Abrahamo. Do Loto kun la familio rifuĝis el la flamopluva urbo, sed la edzino de Loto malgraŭ la admono de Jehovo rerigardis kaj iĝis salkolono.

En la dezerta, arda, Mort-mara regiono
plu staris sola, sola la povra sal-kolono:
l' edzin de Loto, kiu, pro scivolem' fatala,
en tiu tago iĝis virinstatuo sala.

Sed ĉi statuo vivis, foje-foje dormis kaj pri volupto sonĝis.

Sed se virkapro lekis ŝin ie antaŭflanke,
travibris ŝin plezuro kaj rememoris danke
ne Loton, kiu, pruda, neniam tiel pekis,
sed la najbaron, kiu ŝin amis kaj eĉ lekis.

La Dekunua Kanto rakontas, kiel finis Satano la amrilaton kun Pipinjo.

Li ekparolis jene: "Mi diras kun bedaŭro,
ke tiu ĉi renkonto jam estas adiaŭo.
Kaj kredu, nun Pipinjo, mi diras tre malĝoje:
Knabinon mi vizitas ne pli ol dekdufoje.

Ĉar la dektria fojo jam estus tre danĝera,
eĉ povus esti murda por via korpo tera."

Post la adiaŭo de Satano, Pipinjo forlasis la klostron:

Vere, post la disiĝo mi havis lacofebron,
poste dum unu jaro mi tenis amfunebron,
sed fine mi al viroj rifuĝis el la spleno,
ĉar manke da ĉevalo bonvenas eĉ azeno.

La "azeno" estis Emiano Imby. Post la dekdua nokto Pipinjo forlasis lin, same kiel ŝin forlasis Satano. Jen la lamentado de Emiano:

Skribante ĉi rakonton de aŭtentika vero,
ah, ofte mi sopiras jam kuŝi sub la tero.
...
Ho ve, Pipinjo! Tamen ŝi estis senkompara,
kun inferbrulo sorĉa, kun ĉielmildo kara!
Ŝi venos iam suben, kaj dum amaj vagoj
ni trovos nin, kaj kun ŝi min fandos dekdu tagoj!

Ankoraŭ dekdu tagoj! Ankoraŭ sorĉa sorbo
de la plezur' magia el ŝia dolĉa korpo!
Poste, se ŝi jam ĉesos min stringi per femuroj
ĉieloj frakasiĝu, disfalu infermuro!

"La dektria nokto" komenciĝas per renkontiĝo de du amikoj esperantistoj: Peter Peneter kaj Emiano Imby. Ili konversacias pri la Esperanta literaturo, pri SEKRETAJ SONETOJ, pri la longa poemo de Emiano: La eksmonaĥino. Emiano rimarkas: "Stranga estas tiu poemo nenie eldonebla. Oriente pri sia mistikeco, okcidente pro sia blasfemo, ambaŭloke pro sia ebsceneco."

Helpe de Esperanto Emiano (post 25 jaroj) retrovas Pipinjon, kiu vivas kiel nimfomania virino, kaj ĉe ĉiuj novaj seksrilatoj ŝi ŝanĝas sian nomon: Miminjo, Pipinjo, Zizinjo (verŝajne ŝi komencis kiel Bibinjo). Intertempe ŝi edziniĝis (la edzo estas Urnasto Brusse, UEA delegito) kaj naskis infanojn. Tamen ŝi estas ankoraŭ juneca, freŝa kun la iama ĉarmo kaj sorĉo.Tiun nevelkintecon certe ŝi ricevis donace de la Satano. Emiano kaj Pipinjo rekomencas la iaman ekstazan amrilaton. Emiano notas siajn travivaĵojn en taglibron. La unua noto estas datita la 5-an de julio. En la ampaŭzoj ili konversacias pri artoj, pri Esperanta literaruro, citas poemojn, kantojn, mencias eminentulojn: Baghy, Cseh, Waringhien, Sárosi, Schulhof, Kalocsay, Régulo, Auld, Rossetti, Francis, Tárkony, Maura, Dinwoodie, Beaufront, ktp. La lasta noto en la tagkajero okazis la 24-an de aŭgusto.

Peter Peneter en Postparolo kompletigas la strangan historion: Emiano subite mortis, ĉar laŭ la satana leĝo la 13-a nuptonokto estas jam mortiga, krome li ne estis jam juna. Baldaŭ mortis ankaŭ Pipinjo pro ia nekonata, sensimptoma malsano. Satano punis Pipinjon pro tio, ke ŝi rekomencis la amrilaton kun sia unua elektito.

Poste la amiko Peter Peneter konstruigis belegan kripton en gotika stilo kaj — laŭ la deziro de Pipinjo — metigis la du korpojn en la saman ĉerkon. Do en la "Kampo de Senfina Volupto ili eterne estos kune.

Pri la DEKDU NOKTOJ DE SATANO oni povas senhezite diri: El pornografio kristaliĝinta pura poezio.

* (La satana historio pli ol jardeko dormis en la KAL-ĈI Dokumentaro. A. Csiszar plenumis la deziron de Kalocsay laŭ la surskribo de la Imby-dosiero: Aperigebla nur 13 jarojn post mia morto!!!)

** (Salman Rushdie, fama angla verkisto
  • ekde 1989 vivas en mortdanĝero, ĉar Ruhollah Khomeini ajatollah anoncis premion por lia kapo. Laŭ la iama fanatika gvidanto de la islama religio la SATANAJ POEMOJ de Rushdie profunde ofendas la islamon, la Profeton Mahometo kaj la Koranon. Kvankam la irana reĝistaro en 1998 aboliciis la verdikton, tamen fanatikaj muzulmanoj ne pardonas: la "fatva" ankaŭ plu validas. Do Salman Rushdie eĉ hodiaŭ vivas en la ombro de la morto).

     

    Via opinio pri Dekdu noktoj de Satano, La