Atenton, "Historio de Esperanto" ne estas havebla!
Recenzo de Carlo Minnaja, Andreas Künzli
Du recenzoj pri unu libro
Fonto: Ondo de Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-hist.htm
Aldonita de Andreas Künzli (2007-01-08)
Recenzo de Carlo Minnaja
Recenzo de Andreas Künzli
Honesta, ne hagiografa
“… la kuracista praktikado estis ĉeno de senĉesaj malsukcesoj. […] Li simple estis malbona kuracisto, kaj — sincere dirante — li nenion faris por gajni iajn ajn atingojn en ĉi tiu fako”.
Se oni legas ĉi frazojn, kaj oni ekscias, ke ili rilatas al la adorata kaj gloregata Majstro oni eksaltas de sur la seĝo. Ĉu vere blasfemulo aŭdacis tiel skribi? Ĉu iu konscienca verdstelano aŭdacis ilin transskribi sen kuntrahiĝo de la manaj nervoj?
Nu jen kelkaj sentoj, kiuj trapenetras la leganton de la 128-paĝa Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Ĉar ja, la libro estas honesta, ne hagiografa. La movado montris kaj bele idealismajn flankojn, kaj multe pli homece prihontindajn malnoblaĵojn. Jam temp' esta' ke ni senmaske kaj objektive raportu pri ni mem. Personoj kiuj estas allogataj de la internacia lingvo devas scii, kia mondo estas/is malantaŭ ĝi, kiel ĝi rilatas/is al la ĉirkaŭo. Al la movado oni riproĉas, ke ĝi ne havas bazajn tekstojn unuigitajn, kiuj rolu kvazaŭ historiaj tekstoj legataj en la elementaj lernejoj de ĉiuj etnoj; la Esperanto-popolo ne havas lernejojn kie oni lernas la lingvon sisteme, kune kun ĝia kulturo. Tamen jam de kelke da jar(dek)oj ekzistas lernejoj, aŭ minimume mallongaj kursoj, pri la Esperanto-kulturo. Ekzistas universitatoj kiaj AIS San Marino, kie la internacia lingvo estas la ĉefa, kvankam ne la sola, instrulingvo. Sed pri la Esperanto-kulturo oni apenaŭ legas en la apendicoj de la bazaj lernolibroj. Ekzistas ja pluraj aliaj verkoj kiuj pritraktas jen la literaturan faceton, jen la movadan, jen la lingvohistorian; ekzistas la primitiva sed siatempe prave furora Historio de la lingvo Esperanto de Privat; ekzistas la ĉionenhava kaj la ĉiun-temon-tuŝa Esperanto en Perspektivo (ĉefredaktita de Lapenna, tamen atinganta nur 1974); ekzistas la modernstila kaj alloga dua eldono de Vojaĝo tra la Esperanto-lando de Kolker; sed, nu, svelta libreto kia la nuna preskaŭ ne havas antaŭulojn. Ĝi originis ĝuste el kursoj pri la movado faritaj dum pluraj jaroj de la aŭtoro, el kiuj specife prestiĝa estas tiu ĉe la Universitato de Poznań.
La libreto, kiel konfesite jam dekomence, ne estas homogene distribuita. Al iuj temoj estas dediĉitaj pli da paĝoj, aliaj temoj kiuj povus esti same gravaj, estas nur pretere tuŝitaj. Ĉiu kurso spegulas la sentojn kaj la gustojn de la docento; do ne mirige, ke la personeco de Zamenhof kaj precipe lia interesiĝo pri hebreismo kaj cionismaj societoj estas pritraktataj pli vaste ol alitekste. Ĉar ja, se la hagiografio prezentas d-ron Esperanto kiel internaciiston, oni sciu, ke la lingvo estis frukto de komenca forta naciismo hebrea. Tiun naciismon poste Zamenhof forrifuzis, sed ĝi lasis fortan spuron en la animo de la juna doktoro. Same kelkaj paĝoj estas dediĉitaj al la unuatempaj reformproponoj: ankaŭ Korĵenkov sekvas la teorion de Waringhien kaj Ludovikito, ke Zamenhof volis, ke la reformoj fiasku, ĉar li estis konvinkita, ke lia ellaboraĵo estas pli bona ol tiu kiun la reformoj estus produktintaj, kaj tamen li volis ne aspekti diktatoreca, sed ja bonvolema al la reformemuloj. Se estus venkintaj la reformemuloj, nun ni havus lingvon sen akuzativo, kaj sen pluralo kaj akuzativo en la atribua adjektivo. Ĉu preferinde?
Same, komparo inter la nuna libreto kaj la Historio de la lingvo Esperanto de Privat montras akcentojn malsamajn. De Privat la historio de la movado estas pritraktata el okcidenta vidpunkto: la franca periodo aspektas grandioza, kaj la kreiĝo de gravaj Esperanto-centroj en Parizo kaj Svislando ŝajnis loki la movadon en la umbilikon de la mondo. Sukcesoj (kaj duonsukcesoj) en aliaj mondopartoj estas nur pretere traktataj; kio okazis en “Sovjetruslando” estas likvidita per naŭ linioj. Korĵenkov male dediĉas plenan dense presitan paĝon al la prezento de la internacilingva demando ĉe la Komunista Internacio (Kominterno), kaj montras kiel al belaj promesoj kaj al duonfirmaj decidoj respondis tre magra efektivo. Ni lernas ankaŭ ke dum certa tempo, ne nur antaŭ sed ankaŭ post la unua milito Ido staris sufiĉe firme kaj efektive rolis kiel rivalo al Esperanto kiam iuj mondaj institucioj alproksimiĝis al decido pri la internacia lingvo.
La aŭtoro distingas la historion de la neŭtrala movado disde la laborista, ĉefe inter la du militoj. Tiu divido estas kutime akceptata, kaj troviĝas jam en la Historio de Privat. Por la laborista movado la lingvo estis ilo helpa al la klasbatalo aŭ ĉiukaze al la laborista klaso, do asocioj, revuoj, kursoj estis pluraj, kaj certagrade amasaj; por la “neŭtrala” movado tiu impeto ne estis tiel forta, kaj la asocioj de la du tendencoj tre atente volis marki distingiĝon. Ambaŭ montris tamen la saman malfortan flankon: emon al interna kontrasto. SAT suferis eksiĝojn kaj eksigojn, ankaŭ laŭ la evoluo de la ideo de proletismo, antaŭe tutmonda, poste helpa al la celoj de Sovetio. Tamen, legante tiun historion, oni rimarkas, ke esperanto estis iam ege pli sukcesa ol nun (SAT havis pli ol 5000 membrojn); ke ĝi estis preskaŭ ĉe la fina venko tamen nur optimistoj povis esperi. Sed eĉ post la dua mondmilito, malgraŭ la naciismoj kaj la granda buĉado kiu pereigis multajn milojn da samideanoj, flanka asocio uzanta esperanton, la Universala Ligo, havis 11 mil membrojn.
En sia unua formo, la kursoteksto kiun ĉi broŝuro prezentas, finiĝis per la jubilea jaro 1987, certagrade sukcesa per la plej impona UK kaj la samtempaj alilokaj celebradoj, kaj pro la mildiĝo de iamaj akraj kontrastoj. Fluo de la tempo, pliaĝiĝo de la batalantoj kaj ŝanĝiĝo de la monda politika situacio kun la fino de la malvarma milito kreis novan terenon por esperanto. Tial estas tre interesaj la aldonitaj paĝoj “post la falo de la Berlina muro”, ĉar la movado troviĝis en krizo pro la daŭra ekspansio de la angla. Esperanto ne plu estis la sola fenestro al la mondo por pluraj popoloj al kiuj novaj fenestroj estis ĉiutage malfermataj. Necesis trovi aliajn vojojn, aliajn kialojn, aliajn ekzistorajtojn; la ĝenerala dominado de la angla lingvo, kaj, paralele, ĝia barbariĝo estas ne plu sentataj kiel problemo. Tial formiĝis alicelaj asocioj, komunumoj, revuoj: la esperantlingvanoj (eĉ ne plu “esperantistoj”, termino kiu posttrenas ideologion tempe difinitan) konsistigas diasporan popolon, kies unuiga kaj identiga trajto estas la lingvo. Korĵenkov, male al pli UEA-orientitaj eseistoj, taŭge reliefigas la atingojn de ĉi tiuj aliaj fluoj. Oni povas bedaŭri, ke la lastaj paĝoj estas preskaŭ nur nomlistoj, ĝuste ĉar la iniciatoj estas ege multnombraj, kaj la kroniko ankoraŭ ne fariĝinta historio ne permesas selekti tiujn kiuj pleje meritas mencion.
Korĵenkov montriĝas bona instruisto, tre atenta kaj detala pri nomoj kaj datoj, sed ankaŭ kapabla prezenti resume. Li mem antaŭdiras, ke oni povus vidi la verkon kiel aron da unutemaj ĉapitroj pli ol homogenan ĉenon da sinsekvaj eventoj. Senbombaste li prezentas la sukcesojn ĉe Unesko, sed li evidentigas, ke la sekvoj, kvankam ne grandskalaj ekstere, tamen estis ege fortigaj kaj unuigaj interne. Tute saĝe kaj ekvilibre li prezentas la finon de la Lapenna-periodo, finon kiu ĝis antaŭ nemultaj jaroj estis ankoraŭ tabua temo por historiistoj. Li abunde citas rekte el dokumentoj, lasante al la leganto la taskon eltiri proprajn konkludojn, ne ja influante lin per sia ideologio aŭ mondrigardo.
La libron oni legas volonte kaj flue; laŭ okcidenteŭropa studritmo kalkulebla per universitataj studunuoj, kurso surbaze de tiu teksto povus okupi 16 horojn. Biografietoj kaj esenca bibliografio riĉigas la lastajn paĝojn de ĉi tiu kvina volumo de Serio Scio, eldonita de Sezonoj.
Carlo Minnaja (Italio)
La Ondo de Esperanto. 2005. №12 (134)
--------------------------------------------------------------------------------
Esperanto inter revo kaj realo
La historio de la lingvo kaj movado Esperanto estas reale ekzistanta plej malfrue ekde 1887, sed ĝis nun nur malmultaj esperantistoj kuraĝis — aŭ kapablis — entrepreni provon priskribi ĝin en ties multfaceteco kaj plena amplekso. Diversaj ĝeneralaj referencaj verkoj kiel Historio de Esperanto 1887–1912 de Zakrzewski (Z.Adam) el la jaro 1913, Historio de la lingvo Esperanto de Privat (1923–1927), Enciklopedio de Esperanto de Kökény/Bleier (1933), Historio de Esperanto de Courtinat (1964–66), Esperanto en Perspektivo (1974) aŭ aliaj ne plu estas ĝisdataj aŭ parte nesciencaj, ofte nefidindaj, mankohavaj, anekdotecaj aŭ tendencaj. Krome ili estas elĉerpitaj kaj lastatempe eĉ ne represitaj.
Tial oni povas bonvenigi novajn — diversaŭtorajn kaj diversvalorajn — provojn, kiuj lastatempe provis prezenti la historion de Esperanto laŭ iom aktuala maniero. Unu el tiuj klopodoj estas dankinda al Aleksander Korĵenkov, bone konata ruslanda esperantisto, redaktoro de la revuo La Ondo de Esperanto, kies redaktejo troviĝas en Kaliningrado.
Lia libreto aperis ĝustatetmpe en 2005 por la jubilea 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno kaj laŭ mia scio en diversaj okazoj jam kontentige vendiĝis, tiel ke eblas atendi duan eldonon, plibonigitan — kaj ĉefe kompletigitan.
Ĉe Historio de Esperanto de Korĵenkov temas pri fruktoj de laboro kadre de nekompleta kurstekstaro verkita por diversaj Esperanto-aranĝoj (precipe Jekaterinburg, Kaŭno kaj Poznań).
En tio ĝuste situas la ĉefa manko de la libro: la aŭtoro konscias, ke lia libro ne ambicias oferti plenan historion de Esperanto, sed plenumi pli modestan celon: skribi ĉapitrojn el la historio de Esperanto.
Pli da atento la libro do dediĉas al unuopaj epizodoj el la historio de la Esperanto-movado: al la frua historio de Esperanto kaj al la aktivecoj de Zamenhof kadre de la ĝenerala movada evoluo. Al tio apartenas ankaŭ la pli profunda analizo de la ĝenerale ne tre konata neŭtrala Esperanto-movado kaj de la t.n. neŭtralismo, kiu pontas inter la du mondmilitoj por formi taŭgan transiron de la 1920aj jaroj al la tempo post la dua mondmilito. En tiu parto de la libro troviĝas ankaŭ la priskribo de la tragika sorto de Esperanto en la nacisocialisma Germanio kaj stalinisma Sovetunio.
La historia prezento de Korĵenkov komenciĝas per kelkaj paĝoj pri la iniciatoro (aŭ iniciatinto) de Esperanto, Zamenhof (1859–1917). Kiel ĉefaj fontoj servis la “klasikaj” kontribuaĵoj de Maimon, Holzhaus, Waringhien, Cherpillod kaj Ludovikito. Oni ekscias diversajn detalojn pri deveno, nomo, gepatroj de Zamenhof. Ĝuste kaj grave estas rimarkigi, ke Zamenhof neniam kaŝis sian judecon. Tio pravigas lian agadon por la frua cionismo en la Ruslanda Imperio, por la jida lingvo kaj por la hilelismo, kiu, transformita al homaranismo, laŭ la intenco de Zamenhof volis esti ligita kun la esperantismo. En la kunteksto kun la identeco de Zamenhof necesus ne forgesi aldoni ankaŭ la informon, ke Zamenhof konsideris sin “rusa” (Ludovikito), respektive “ruslanda hebreo” (letero al Michaŭ, 1905; al Ĉejka, 1906), kaj kiel gepatran lingvon Zamenhof konsideris la rusan (al Thorsteinsson kaj Ĉejka). Tiuj informoj estas esencaj, ĉar esperantistoj ofte ne certas pri tiuj demandoj, ekzemple kiam ili deklaras la “majstron” “pola kuracisto” aŭ simile. Por forigi dubojn, ĉiuokaze estus utile represi en ĉi tiu ĉapitro parton de la fama letero al Michaŭ de la 21a de februaro 1905, en kiu Zamenhof klarigis ĉion gravan pri si mem kaj pri la motivoj krei Esperanton.
La ĉefa merito de la libro de Korĵenkov ne nepre estas do la nura laŭvicigo de sennombraj gravaj faktoj, kion la aŭtoro ja sendube devis fari. La merito estas alia. La ĉefa intereso de la aŭtoro koncentriĝas pri la esencaj sukcesoj kaj malsukcesoj de abundaj ideoj kaj projektoj, intencoj kaj revoj, kiuj “fantomis” en la cerboj de Zamenhof kaj de ties kunbatalantoj. En tio konsistas la ruĝa fadeno kiu iras tra la tuta libro.
La vico de malsukcesoj estas longa, realaj sukcesoj malmultas. Inter la plej prominentaj malsukcesoj de Zamenhof necesas mencii lian cionisman agadon (pri kiu li baldaŭ rezignis), lian reformagadon por la jida lingvo, lian hilelismon-homaranismon, kiun la esperantistoj ne volis oficiale adopti, lian nekapablon starigi Tutmondan Ligon Esperantistan, lian fiaskon kun la lingvaj reformoj, liajn problemojn kun la eldono de gazetoj kaj libroj, liajn misojn kun la francaj samideanoj, kiuj enkondukis la Ido-skismon. Al tiuj malsukcesoj de la Esperanto-movado aldoniĝas poste ankaŭ la malvenko de Esperanto en Ligo de Nacioj, la disdivido de la movado inter neŭtralisma kaj laborista, la malforto rezisti la diktaturon kaj la neeblo porti Esperanton en la publikajn lernejojn de la mondo, malgraŭ Unesko-rezolucioj.
Sed Korĵenkov emfazas ankaŭ la sukcesajn flankojn (plej ofte lanĉitajn de aliaj ol de Zamenhof mem aŭ ne ĉiam laŭ liaj imagoj): kongresojn (organizis aliaj), revuojn (redaktis aliaj), lingvoreformojn (realigis aliaj), movadajn asociojn (kreis aliaj). Finfine Zamenhof, kiu ankaŭ ne aparte sukcesis en sia profesia kariero kiel okulkuracisto, faris saĝan paŝon, eble ĉar li komprenis, ke lia laboro estas plenumita kaj en la konscio, ke li ne povos fari pli: li retiriĝis en 1912/13 de publikaj devoj kaj kvazaŭ transdonis sian Esperanton al “la homaro”, al kiu li intuicie fidis, ke ĝi ne detruos lian verkon. Malkiel ekzemple Schleyer, kiu deklaris sian Volapukon sankta kaj grandparte kulpis persone pro la falo de sia movado en profundan abismon, aŭ malkiel la tro sciencece intelektaj-akademiecaj fondintoj de Ido, kiuj interesiĝis nur pri lingvistikaj problemoj.
Sed ne temas nur pri la projektoj de Zamenhof kaj liaj kunkurantoj aŭ konkurentoj mem, kiujn Korĵenkov mencias. La internacia Esperanto-movado naskis larĝan spektron de individuaj sub-projektoj kun plej diversaj nomoj kaj mallongigoj: UEA, ICK, IEL, SAT, TLES, IPE, EKRELO, ALLE, CED, EKI, IEI, EKK, IOE, ILEI, TEJO, MEM, IPR, NEM, TRP, FEL, PEN-klubo, Stafeto, LF-koop, Heroldo de Esperanto, Norda Prismo, Sennaciulo, Juna Amiko, Interkulturo, Paco, Scienca Mondo, Hungara Vivo, El Popola Ĉinio, Kontakto, Monato, Fonto, Eventoj, Sezonoj, La Ondo de Esperanto, Libro-Mondo, Eŭropa Klubo, Civito, Vinilkosmo, KAVA-PECH, KLEKS, OSIEK, Praga Manifesto, Mazi en Gondolando, ktp. ktp. Multaj el tiuj projektoj fiaskis aŭ malaperis, aliaj ekzistas ankoraŭ nun, sendube novaj inventiĝos laŭ iniciato de unuopaj esperantistoj.
La projekto Esperanto mem dum sia tuta ekzistado travivis ĉiujn tiklajn periodojn, bonvolajn aŭ ne, egale ĉu Ido minacis ĝin, ĉu la UEA-IEL-skismo dividis ĝin, ĉu SAT aŭ NEM konkurencis ĝin, ĉu la nacisocialismo kaj stalinismo persekutis ĝin, ĉu la falo de la berlina muro reduktis ĝin. Oni povus kredi, ke la fiasko de la komunismo kaj la venko de la angla lingvo ŝajne faris Esperanton superflua. Tamen, ne ĉio estas perdita — la esperantistoj ne rezignis kaj verŝajne ankoraŭ longe eltenos, malgraŭ pesimismaj prognozoj.
Kompreneble kadre de tiu recenzo ne havas sencon prikomenti ĉiun ĉapitron laŭ la kriterio de eventualaj mankoj, kiujn la aŭtoro konas mem aŭ povas ekscii el la reagoj de atentaj legantoj. Lia libro ne povas kaj ne volas esti pli ol enkonduko, skizo, kiu konsideras la internacie signifajn punktojn. Dum sennombraj laborhoroj la teksto estis serioze prilaborita kaj strukturita, kaj tio estas rimarkebla. Por dua eldono oni povus longe diskuti, kion revizii, kion aldoni, kion pli detale klarigi, kiujn Esperanto-verkistojn pli forte konsideri. Sed la amplekso de tia libro estas grava ekonomia kriterio. Oni povus inkluzivi signifajn historiajn tekstojn kiel la Deklaracion de Homaranismo, la Deklaracion de Esperantismo aŭ la menciitan leteron al Michaŭ de 1905. La prezentita biografiaro ne estas kontentige ekvilibrita. Indus aŭ separi la famajn pionirojn disde la nuntempaj aktivuloj, aŭ listigi ĉiujn nomojn menciitajn en la libro kun la aldono de iliaj vivodatoj kaj ĉefaj funkcioj/meritoj. Ne devus manki kronologia prezento de la plej gravaj datoj kaj eventoj.
Povas esti, ke Historio de Esperanto de Korĵenkov ne liveras esence novajn ekkonojn, tamen la maniero verki tian libron estas konsiderinda. Por komencantoj ĝi estas resuma, klarvida, flue legebla kaj lingve korekta enkonduko en la historion de la lingvo kaj movado Esperanto. Por digesti la maron de faktoj kaj informoj tamen necesas iom da tempo kaj pacienco. Por konantoj de la historio de Esperanto la libro modelas por seka pritrakto de esencaj ĉapitroj el tiu historio, kiu ofte faras la impreson de kurioza kaj konfuza epizodo en fenomenologio, ne nur por observantoj ekster la Esperanto-medioj.
Kvankam la aŭtoro restis en sia libro modera kun personaj opinioj, interpretoj kaj juĝoj, mankas aparta ĉapitro, kie povus troviĝi lia interesa komento. Ĉar Korĵenkov ne estas konata kiel homo, kiu ne havus propran opinion pri multaj movadaj aferoj.
La Esperanto-historiografio urĝe bezonas inteligentajn lego- kaj lernolibrojn, kiuj traktas tiun unikan movadon objektive kaj sentabue. Ideale estus tamen se la historion de Esperanto povus verki kune historiistoj, (soci)lingvistoj, psikologoj, sociologoj, etnologoj, interlingvistoj el pluraj diversaj nacioj. Por eviti unuflankecan vidon aŭ antaŭjuĝan sintenon al la aferoj far unusola aŭtoro (tion mi neniel riproĉas al la aŭtoro de ĉi tiu Historio de Esperanto, kiu brile solvis sian malfacilan taskon).
Andreas Künzli (Svislando)
La Ondo de Esperanto. 2005. №12 (134)
Via opinio pri Historio de Esperanto