Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tesi, la testudo
Titolo Tesi, la testudo
Esperanto-Lehrbuch / Intensa lernolibro
 
KategorioLerniloj, vortaroj / germana
Prezo 23.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerlin, 2006 (3a eld.) 
EldonintoEsperantoLand 
KlarigojSprita lernolibro. Kun aparta vortaro.
ISBN/ISSN9783922570806 
Formato 226 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Katalin Kovats (neindikita)

Tesi, la testudo _ NOVA

Fonto: Edukado.net
Reta ligilo al la originalo: http://www.edukado.net/katalogo/18711
Aldonita de Lu Wunsch-Rolshoven (2009-03-16)

Aperis nova (3a) eldono de la pli ol dudekjara porjunulara lernilo, pretigita kun la celo doni freŝan kaj spritan materialon por intensa semajna lingvokurso, disvolviĝanta en Esperanto-medio.
La ĉefrolantoj de la libro estas testudoj, parolantaj Esperanton kaj ekvojaĝantaj el sia insulo al Homlando por partopreni E-kongreson. La teme nekutima, riĉe ilustrita lernilo ankaŭ strukture estas nekutima. Ĝi enhavas « nur » 5 lecionojn (ĉu por 5 tagoj da intensa lernado), kiuj tamen donas abundan materialon por la lernantoj.
Ene de unu leciono unue venas longa teskto, kiun sekvas dulingva vortolisto grupigita laŭ vortospecoj. Diversloke ene de la leciono aperas ankoraŭ kelkaj apartaj legaĵoj, tekstoj prilaborantaj certajn vortokampojn, instruante novajn vortojn. Grandan parton de la lecino okupas detale ellaboritaj germanlingvaj gramatikaj klarigoj, prezentitaj en apartaj punktoj.
La gramatikan prezenton kaj klarigojn sekvas rilataj ekzercoj. Ili formas du grupojn: en la unua troviĝas respondigaj taskoj al demandoj pri la enhavo de la teksto, kompletigendaj gramatikaj frazoj, tradukigo de esprimoj, ekzercigo de vortfarado kaj instruo de leksikaĵoj (ekz. esprimo de tempo).
Vidu la specimen-ekzercon el al dua leciono.

Multe helpas, ke librofine troviĝas ankaŭ ŝlosilo pro la ekzercoj. La alian tipon de ekzercoj formas la ludoj, ĝenerale 3-8 diversaj rolludoj, paraj ludoj por ekzercigi la lernitaĵojn. Ties instrukcioj estas donitaj en E-o, do ankaŭ pro tio la uzon de la lernilo ni konsilas por grupa instruado (precipe de junuloj aŭ humursentaj plenkreskuloj), sub la gvido de lerta, ludema kaj diligenta instruisto, ja la segmentado kaj digestigo de la materialo bezonas bonan planadon kaj aldonajn ekzercojn.
La libro enhavas interesajn kaj diverstemajn tekstojn, primovadajn, ŝercajn, kulturajn, ĉiutagajn ktp. Ankaŭ originalaj literaturaĵoj, proverboj trovis lokon en la instrumaterilo. La libro estas riĉe ilustrita, humuraj desegnaĵoj helpas identigi la temojn kaj simboloj gvidas la utanzon trovi la diversajn taskojn kaj strukturajn erojn.
Kvankam troviĝas ankaŭ ĉe la lecionoj vortolisto (E-o-germana) fine de la libro estas kompleta vortaro de ambaŭ direktoj. Tre baldaŭ aperos poŝformata vortolisto, kiu estos aparte aĉetebla. Laŭtema kaj gramatika indekso kun aludoj al paĝnumeroj aŭ ekzerconumeroj plu helpas la oreintiĝon
Entute la nova eldonaĵo estas kaj estetike pli alloga, kaj ankaŭ struktutre pli bone rearanĝita libro, kun plivastigitaj vortokampoj, listoj, aldonoj de novaj, modernaj vortoj. La materialon ni konsilas uzi ĉefe en kursoj, sed povas imagi bone servi en la manoj de individuaj lernantoj. En ambaŭ kazoj la uzantoj konu la germanan lingvon. Legu la uzkonsilojn de la aŭtoroj.

 

Via opinio pri Tesi, la testudo