Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lokomotivo, rulu nun!
Titolo Lokomotivo, rulu nun!
 
Aŭtoro Kajto 
KategorioKD-oj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDrachten, 2004 
EldonintoWindrose Music 
Klarigoj13 tipe Kajtaj pecoj dediĉitaj al trajnoj kaj ĉio ĉirkaŭ ili.
Karakterizoj 51 min; kun tekstolibreto 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Stefan MacGill

Vaporo metaforas spiriton

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La diskon kompletigas 20-paĝa libreto kun kovrile elvokiva oleo-pentraĵo de fumbaniĝanta varporlokomotiveto kun bunta kajto ĉiele. Ene, la plenaj kanto-tekstoj en Esperanto, poste kelkliniaj klarigoj pri ĉiu kanto, nederlande, angle, germane, france, hispane, itale, pole, ruse, ĉine kaj japane.
La disvastigo de fervojoj en la 19-a jarcento malfermis la vojon al pli-ol-elita eksterlanda vojaĝado. Lingvo-baroj fariĝis praktika realaĵo por multaj homoj, donante la fonon en kiu Esperanto povis disvastiĝi kaj populariĝi. La lasta diska ero, kanon-kanto, bele atestas la multlingvecon de fervoja vojaĝado. La teksto Ne kliniĝu el la fenestro ripetiĝas en 40 lingvoj (spite ke tia kliniĝado donas kulminan ĝojon al ajna trajn-ekskurso).
La komencaj kantoj titoliĝas sone. Fajfu, jen la Vivo gamas de optimisma kresko ĝis fina disfalo kaj kadukiĝo. Ĉuk esprimas amon al fervojoj, spite bilet-aĉetan vico-staradon kaj atendon por lokomotiv-riparo.
Du kantoj bildigas stacidomojn – iliajn tumultojn kaj unu tie aspirantan muzikiston. Melankolia Trajkanzono daŭrigas tiun ligon inter fervojo kaj muziko – en usona kunteksto. Rulu nun tostas la atingojn de la fervojo, sed omaĝas al la multaj pereintoj inter la fruaj trak-konstruistoj. En Montaraj Reloj ni supreniras majeste, timas tunel-faŭke kaj impet-descende. En Mia Propra Trajno, kantisto revas mastri trajnon kaj pasaĝerojn. Ambaŭkaze subkuŝas metaforo pri sopiro plenregi sian obstaklo-plenan vivon. Sed la trajnestro sopiras regi pli ol sin mem, eble kun nuanco de megalomanio. Alispecan manion esploras La Trajnobsedato, kie iu puŝis sian infanaĝan amon al trajnoj (pro esplorindaj kialoj) al ekstremo, tiel ke hobio fariĝis fobio, kiu superregas ties vivon. Infana voĉo liveras la plej kortuŝan kanton: La Malluma Vagono – kiam oni ekkomprenas en kiun tempon kaj fonon oni devas loki ĝin.
Entute, la prezento imponas. Ĝi estas teknike kaj muzike bonnivela. Iuj eroj estis vive registritaj en junulara renkontiĝo de Nederlanda

 

Via opinio pri Lokomotivo, rulu nun!