Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Salato
Titolo Salato
 
Aŭtoro M. Savir 
KategorioMiksita literaturo
Prezo 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroJerusalemo, 1984 
EldonintoM. Savir 
KlarigojParte beletra, parte aŭtobiografia kolekto.
Tradukisto, lingvola aŭtoro / Parte el la jida kaj hebrea
Formato 160 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Boris Kolker

NIA Vilnjuso kaj ILIA Jerusalemo

Aldonita de anonima enmetinto (2014-06-27)

Boris Kolker

"NIA Vilnjuso kaj ILIA Jerusalemo"

Inter la 1978 kaj 1984 mi recenzis multe da libroj por la revuo "Esperanto". Komence de 1984 UEA sendis al mi por recenzo la libron de Moŝe Savir "Salato", eldonitan en Israelo. Tio min pensigis. En tiu tempo ajna neinsulta (eĉ se neŭtrala) mencio de Israelo en Sovet-Unio estis taksata de ŝtataj kaj partiaj instancoj kiel manifestiĝo de cionismo kaj kontraŭsovetieco kun punaj sekvoj. Kiel mi tion klarigu al UEA, tiom pli ke en tiu benita lando leteroj al kaj el eksterlando estis cenzurataj, same kiel ĉio presata aŭ eĉ kopiata?

Post longa hezitado mi decidis riski kaj verki recenzon tiel, ke al ĝia enhavo estus neeble alkroĉiĝi. La recenzo aperis en la aprila numero, kiu atingis min en junio. Ĝuste tiam ni estis celebrantaj nian 25-jaran geedziĝan jubileon, por kiu venis al ni en Ufa la gepatroj kaj parencoj el Moldavio. Ni aranĝis por ĉiuj semajnan ŝipkrozadon ĝis Moskvo, de kie mi devis flugi al Armenio kaj Latvio por partopreni Esperanto-tendarojn kaj unuafoje akcepti instru-rajtigajn ekzamenojn. Do trankvile kuŝante sur la ŝipa ferdeko, mi legis la gazeton kaj mian recenzon. Tralegu ĝin ankaŭ vi, kara leganto!


BONGUSTA SALATO

_Salato_, M. Savir (Suckever). Parte el la jida kaj hebrea trad. la aŭtoro. Jerusalemo: la aŭtoro, 1984. 160 p. Ilus. 24 cm. Prezo: 24,00 gld.

Pri la vivo de ĉiu homo oni povas verki interesan libron. Kaj ĉiu homo mem povas verki interesan libron pri siaj travivaĵoj, proksimuloj, lando. Li povas ankaŭ kolekti amatajn verkojn, kiujn li iam legis. Sed malmultaj tion faras. Unu el tiuj malmultaj estas M. Savir, kiu, post tralego de la libro, aperas kiel nia komuna simpatia konato.
La libro estas vera salato, ĉar ĝi enhavas po iom el ĉio. La unua parto "El la jida kaj hebrea lingvoj" enhavas dek ses ĉarmajn literaturaĵojn. Precipe impresas la biblieca poemo en prozo de Nobel-premiito Ŝ.J. Agnon "Per mia koro". Per delikataj penik-ŝmiroj pentras bizaran revulon la alia Nobel-premiito J. Basevis Singer. Tuŝas la koron la sentimentalaj miniaturoj de G. Shofman. La araba legendo pri la reĝo Salomono kvazaŭ simboligas iaman (ve, biblitempan) komunecon de la hebreoj kaj araboj. Kredeble, ne nur tiuj du popoloj, sed ankaŭ ĉiuj aliaj popoloj estus ege kontentaj, se tiu komuneco iam restariĝus, kaj ĉiuj homoj en la regiono povus vivi en paco.
En la dua parto kvin aŭtoroj poeziece rakontas pri prozaj aferoj - konstruado de agrikulturaj komunumoj.
La trian parton "Esperanto kaj Esperantujo" aŭtoris precipe Savir mem. Li rakontas pri la cirkonstancoj de sia esperantistiĝo en Vilno en 1927, pri sia Esperanto-agado, pri sia profesia kariero de elektroinĝeniero, pri sia laboro por starigi sciencan centron en la afrika lando Malio, pri Universalaj Kongresoj de Esperanto, en kiuj li partoprenis.
La lasta parto rakontas nostalgie - per plumoj de kelkaj aŭtoroj - pri du urboj: Vilno kaj Jerusalemo. Ĝojo kaj malĝojo, seriozeco kaj leĝera humuro miksiĝas en la bela rakonto de A. Karpinoviĉ "Notke la kato", kiu temas pri renkontiĝo de amikoj. Leteroj de la patrino, kiun murdis faŝistoj en Vilno... Rememoroj pri herooj, kiuj organizis kontraŭfaŝismajn ribelojn en la getoj...
Savir ne estas politikisto. Sed ĉu ami sian patrujon, propagandi pacon kaj amikecon inter la popoloj, paroli ame pri la Internacia lingvo kaj pri siaj diverslandaj amikoj-esperantistoj, atentigi pri kruelaĵoj de la faŝismo, popularigi humanajn beletraĵojn, ĉu ĉio ĉi ne estas politiko? Evidente ĝi estas politiko, eĉ tia, kia estas akceptebla por ĉiu vera esperantisto.
La libro estas komputile kompostita, ilustrita, klare presita. Bongusta salato. Bonan apetiton!
Boris Kolker (Soveta Unio)

Dum mi serene kuŝis sur la ŝipa ferdeko, ĝuante feriojn, sunbruniĝante kaj babilante kun la gepatroj, kiujn mi vidis neofte, en Moskvo okazis tempestaj eventoj. Membro de la Prezidio de ASE (Asocio de sovetiaj esperantistoj) Dmitrij Perevalov tralegis mian recenzon pri ISRAELA (ho!) libro kaj apude la recenzon de Ulrich Lins pri la libro pri Stalinaj koncentrejoj (ho! ho! ho!) en Sovet-Unio kaj tuj kuris al Lidija Ŝanina, respondeca sekretario de ASE (enpostenigita tien fare de KGB – sekreta sekureca servo). Ŝi tuj informis pri tiu "krimo" la vicprezidanton de SSOD (Unio de sovetiaj societoj de amikeco kun eksterlando), en kies kadro funkciis ASE, Miĥail Miĥajloviĉ Peslak, kiu eĉ sen tio estis certa, ke pri ĉiuj fiagoj de esperantistoj (kaj li opiniis ĉiujn agojn de esperantistoj fiagoj, krom se kelkaj el ili tradukis kaj eldonis saĝajn paroladojn de la kadukaj, ĉiujare mortantaj ĝeneralaj sekretarioj de la partio) respondecas Kolker, kiu sidas en Ufa kaj manipulas la esperantistojn, kvazaŭ marionetojn tiratajn per fadenoj. Peslak ordonis al Ŝanina tuj venigi la prezidanton de ASE profesoron Magomet Izmajloviĉ Isajev. Kiam Isajev venis, Ŝanina mieltone diris al li: "Bongusta salato. Bonan apetiton, Magomet Izmajloviĉ!" kaj ŝovis sub la nazon de la gapanta profesoro la paĝojn 72 kaj 73. Isajev preskaŭ svenis, kiam la ursosimila Peslak pribojis lin kaj diris, ke oni vokas ilin ambaŭ al la Internacia fako de CK KPSU (Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovet-Unio). Tie partia altpostenulo pribojis la duopon, minacante al ili forpreni ties partiajn membrokartojn, se ili ne faros ordon en ASE.

Mi ne lacigos vin, kara leganto, per detaloj pri miaj paroloj kun la terurita Isajev kaj pri la sekvaj eventoj. Prefere mi citu.

Unue, jen kion rakontis pri tio post ok jaroj Vladimir Samodaj:
"En 1984, kiam "bonaj" homoj denuncis pri la publikigo en "Esperanto" de pozitiva recenzo de Kolker pri iu E-libro eldonita en Israelo, oni vokis min al la menciita supre s-ro Pesljak (mi estis tiam vic-prezidanto de ASE). Veninte, mi ekvidis sur lia tablo la plenan liston de la publikigitaj en tiu revuo dum jaroj recenzoj miaj kaj tiuj de Kolker. Komenciĝis krudaj paroloj en la stilo: "Kian rajton vi havis publikigi viajn stultajn recenzojn sen nia kontrolo? Tiaj agoj estas malamikaj al nia lando! Kial via amiko Kolker aŭdacis laŭdi libron aperintan en Israelo kaj eĉ publikigi ĝin apud la kontraŭsovetia artikolaĉo!" (lian recenzon en la ĵurnalo sampaĝe sekvis la recenzo de U. Lins pri la libro "7000 tagoj en Siberio" en kiu ĝia aŭtoro priskribis sian vivon en la sovetlandaj koncentrejoj). Dum tiu parolo en angulo silente sidis instruktoro el CK KPSU, kiu patronis desupre la Esperanto-aferojn en SSOD. La parolo estis naŭze aĉa, la fortoj estis malegalaj kaj, kvankam mi sukcesis iom malstreĉi la situacion, mi malgajnis, ĉar ne sukcesis preventi postan eksigon de B. Kolker el la Prezidio de ASE kaj malvalidigon de nia aliĝpeto al UEA, kiun unu monaton pli frue forveturigis el Moskvo tiama UEA-prezidanto G. Maertens (oni - la SSOD-anoj kaj CK-anoj - decidis, ke la publikigo de la Lins-a recenzo estis kontraŭsovetia ago de UEA kaj la tiama redaktoro de "Esperanto" S. Milojeviĉ, do tiun kontraŭsovetian organizaĵon ni ne devas aliĝi). Mi mem ne estis eksigita el la Prezidio nur dank' al tio, ke mia lasta recenzo en "Esperanto" aperis kvar jarojn antaŭ tiu parolo, sed la "peko" de B. Kolker estis tute freŝa. (Mi estis punita alimaniere - neoficiale – pro miaj nesankciitaj kontaktoj kun B. Kolker, sed tio estas alia temo). Poste, en la Prezidia kunsido, ne eblis malaprobi tiujn decidojn, ĉar la fortobilanco en la Prezidio de ASE estis malfavora kaj la enlanda situacio ankoraŭ ne maturiĝis por similaj kontraŭbataloj" (Cerbe kaj Kore, Moskvo, 1992, No 9 (21), p. 6).

Jen kion skribis mi en la sama numero de "Cerbe kaj Kore" (p. 4):
"Kiam SSOD, laŭ iniciato de Ŝanina, kun aprobo de CK KPSU (kia honoro!), decidis eksigi min el la Prezidio de ASE pro sencenzura publikigo de recenzoj en la revuo "Esperanto", la vicprezidantoj Samodaj kaj Zubkov rezistis, la aliaj prezidianoj -ne. Sed kiam SSOD decidis forigi min el la pli grandnombra Estraro de ASE, mi sondis inter estraranoj-esperantistoj (multaj estis neesperantistoj, kredu!): ili intencis voĉdoni kontraŭ. Kaj du advokatoj Paŭlo Jegorovas kaj Gennadij Ŝilo pretis defendi min profesie dum la Estrara kunsido. Tiam SSOD decidis retiri sian intencon eksigi min el la Estraro de ASE kaj per politika denunco malhelpi min pri la defendo de la disertacio pri esperantologia temo. En tiu nigra por mi kvarjara periodo mi sentis vastan solidarecon de moskvanoj (kiam mi venadis Moskvon, oni aranĝadis kunvenojn de aktivuloj), baltianoj, ukrainianoj, uralanoj, siberianoj, en multaj aliaj lokoj. Dankon al ili ĉiuj!"

Kiel ajn strange tio povas ŝajni, sed mia kulpo, laŭ la akuzoj de la SSODanoj kaj iliaj partiaj estroj, konsistis ankaŭ en tio, ke mia recenzo aperis sampaĝe kun la "kontraŭsovetia" recenzo de U. Lins. Oni diris al mi (kun seriozaj mienoj - vere, ne ridu!), ke tio estas kontraŭsovetia fi-provoko de UEA kaj de mi mem. Ha! Kiu povis tiam antaŭvidi, ke en 1990 la grava ŝtata Moskva eldonejo "Progreso" publikigos la libron de Ulrich Lins "La danĝera lingvo", en kiu 350 paĝoj estas dediĉitaj al la situacio kaj persekutoj de esperantistoj en Sovet-Unio! Kiu povis tiam antaŭvidi, ke la neŝancelebla komunisto Lidija Ŝanina (ŝi ŝatis komenci siajn parolojn kun oficialuloj per la vortoj: "Ni, komunistoj...") revendados tiun "kontraŭsovetian" libron je la prezo, kiu multe superis la fiksan ŝtatan prezon, kaj per tio ŝtopados siajn poŝojn per mono (ja mono ne odoras!).

Mi citos el la antaŭparolo de Sergej Kuznecov al la moskva eldono de tiu libro:
"En 1984, tamen, la obstakloj ŝajnis pereintaj, kaj oni aspiris baldaŭan aliĝon al UEA. Oni jam planis komunajn servojn, kongrespartoprenojn, abonperojn kaj kion ankoraŭ oni ne povas plani en plansocio! Sed... venis Lins kaj ĉion detruis. Li permesis al si recenzi en la revuo "Esperanto" (1984, n-ro 4, p. 73) la libron de iama kunlaboranto de la Komunista Internacio, poste arestito kaj kondamnito K. Ŝtajner "7000 tagoj en Siberio". Tiu recenzo, laŭ ASE-funkciuloj, certe estis provoka, kontraŭsovetia paŝo; kaj la redakcio de "Esperanto" eĉ pliakrigis la provokon, presinte la recenzon de Lins flank-al-flanke ĉe alia recenzo, tute pri alia temo, sed verkita de sovetiano" (p. 544).

Kaj, se vi ne tute laciĝis, mi finos per mallonga citaĵo el la elokventa redakcia artikolo de la revuo "Esperanto" (1989, No 2, p.22 - supozeble, verkita de Simo Milojeviĉ), dediĉita al la likvido de ASE kaj rekreo de la sendependa SEU (Estas amuze, ke antaŭ la morto de ASE, laŭ propono de M.I. Isajev, mi estis elektita vicprezidanto de tiu agonianta organizaĵo; post kelkaj monatoj mi estis elektita vicprezidanto de SEU):
"UEA multfoje en tiu periodo aliris ASE pri la demando de ties aliĝo al UEA. Kiam en 1984 tiu aliĝo ŝajnis finfine okazonta, ASE subite ofendiĝis, ĉar en la revuo "Esperanto" aperis "insulto al Stalin", kiun jam antaŭe Ĥruŝĉov kaj poste Gorbaĉov "insultis" multe pli elokvente. Tial, se ASE nun mortis, UEA ne sendos florojn al ĝia tombo".

Mi ne priskribos tiun strangan kunsidon de la Prezidio de ASE, kie la estro de la Fako de sovetia kulturo de SSOD Rafael Rubenoviĉ Saakov, plenumante (tre volonte) la ordonojn de siaj superuloj, perfortis la prezidianojn, por ke ili decidu pri mia puno. Por imagi tiun komedion de absurdo, sufiĉas citi unu el liaj akuzoj: "Kiel Kolker rajtas samvalore mencii NIAN Vilnjuson kaj ILIAN Jerusalemon!" Ha! Kaj mi imagis, ke neniu povos alkroĉiĝi al la enhavo de mia recenzo! Evidentiĝis, ke skribi "Vilno kaj Jerusalemo" signifis fari kontraŭsovetian agon. Kiel iam diris rusa poeto, "ĉio ĉi estus amuza, se ne estus tiel trista".

Algimantas Skupas el Vilnjuso, tiama prezidanto de Litova filio de ASE, eksciinte, ke en la libro de Savir temas multe pri Vilnjuso, petis min doni al li la libron por tralego. Sed mi ne donis: ja disvastigo de kontraŭsovetia literaturo en tiu benita lando estis punata per enprizonigo.

En la rubaĵejo de historio estas KPSU kun sia CK; SSOD kun siaj Peslakoj, Saakovoj kaj Ŝaninoj; ASE kun sia Prezidio. Eĉ Vilnjuso ne plu estas "nia", ĝi estas "ilia", ja en eksterlando. Sed vivas Esperanto kaj esperantistoj. Kaj plu vivas la 3-miljara Jerusalemo. Kaj en mia libroŝranko staras malkaŝe "Salato" kaj "7000 tagoj en Siberio": mi kunprenis ilin en Usonon, kvankam mi devis restigi en Rusio centojn da Esperantaj libroj.

Boris Kolker
Sovetio/Rusio/Usono

Aperis en la gazetoj:
"Israela Esperantisto"
"Eventoj"
"Litova stelo"
"Esperanto sub la Suda Kruco"
“Sennacieca revuo”

 

Via opinio pri Salato