Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tutmonda sonoro
Titolo Tutmonda sonoro 
KategorioAntologioj
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroBudapest, 1981 
EldonintoHEA 
KlarigojDu volumoj. Antologio de tutmonda poezio (581 poemoj de 185 poetoj). Ĉefverko de la traduka beletro en Esperanto.
KontribuantojRed. V. Benczik 
Tradukisto, lingvoK. Kalocsay /
ISBN/ISSN9635710917 
Formato 664 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Bind. Serio Oriento-Okcidento n-ro 17. Brokanta 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
JEN TUTMONDA ANTOLOGIO JE NIA DISPONO de G. Waringhien
Aldonu

Atenton, "Tutmonda sonoro" ne estas havebla!


Recenzo de Ada CSISZAR

POEZIO DE JARMILOJ EN 30 LINGVOJ

Fonto: A. Cs.: OMAĜE... 3-a vol.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-06-13)

La ĝermo de TUTMONDA SONORO estas la ETERNA BUKEDO, tradukita el 22 lingvoj. Kiam aperis ĉi tiu poemantologio, la plej ampleksa ĝis 1931, Leo Belmont demandis:

"Kia aventura vento pelas tiajn strangajn naturojn, kiel mia kara nekonata amiko Kalocsay, sur fremdajn kampojn de artefarita lingvo por sin . (Arĝenta Duopo p. 91).

La demandon respondas prologo-soneto de Kalocsay:

Por fuĝi for de l' taga tedo,
Ĝardenojn fremdajn mi trairis.
Plezure gapis mi kaj miris
Kaj kuris mi de bed' al bedo.

Sur ĉiu bedo kaj arbedo
Min freŝaj floroj tente tiris.
Mi pekis: kelkajn mi deŝiris
Kaj plektis ilin je bukedo.

Jes, ŝtelis mi el fremdaj koroj:
Bukedon de ŝtelitaj floroj
Prezentas mi en verda vazo.

Eternaj floroj estas ili:
Eĉ paliĝinte, ŝajnas brili
En bel' sentempa de l' Ekstazo.

Kalocsay dum jardekoj per grandnombraj tradukoj riĉigis tiun bukedon el la mondliteraturo. Kadre de intervjuo li diris:

"Nun mia hakilo trafis arbon malmolan: mi kolektis en volumon miajn Esperantajn tradukojn el diversaj lingvoj. Estis vere aŭdaca entrepreno prezenti sonetojn de Spenser kaj Shakespeare, aŭ de Poe al angloj, la poemojn de Baudelaire al francoj, la poemojn de Leopardi kaj Carducci al italoj, aŭ verkojn de Goethe kaj Schiller al germanoj." (Eszperanto Magazin 1973:1, p. 23).

TUTMONDA SONORO riĉiĝis per 320 poemoj, el ili 162 eroj antaxue ne aperis. Ĝi estas inda al sia titolo prezentante perlojn el la internacia trezoro ekde la sumeroj tra la grekoj kaj latinoj ĝis la simbolistoj kaj superrealistoj. La du volumoj enhavas 581 poemojn, krome fragmentojn el anonimaj verkoj de la tuta mondliteraturo.

El la asiriaj-babiloniaj literaturoj elstaras du brilaj eroj: la plej malnova epopeo de la mondliteraturo (3a jarmilo a.K.) "Gilgameŝ", reĝo de la urbo Uruk, kaj la "Inferiro de Iŝtar", sumera diino de amo kaj plezuroj.

"Himno al la suno" de Faraono Ahn-Aton, kaj anonimaj poemoj kaj kantoj reprezentas la praegiptan literaturon.

El hebreaj tekstoj kvin fontas el la BIBLIO, inter ili la mirinde bela "Kantoj de l' Kantoj" de Reĝo Salomono kaj "La Psalmo 137":

ŜIR HAŜIRIM — KANTO DE L' KANTOJ
...
Mian koron, ho Amata, Sopirata, vundis vi per bruloj,
mian koron vi ekvundis per rigardo sola de l' okuloj.
Bela estas vi, Amata, nura Bel', kreita por plezuro,
Kiel la gracia palmo, tiel svelte altas la staturo.
Kiel la daktilo dolĉa estas la mameto duonŝvela,
ho, ascendi tiun palmon por la frukto de l' daktil' miela!
Kiel la odor' de pomo estas la elspir' de via nazo,
la gingiv', kiel plej bona vino, ebriigas ĝis ekstazo.
Mi al la Amata apartenas, kaj ŝi min deziras,
mi al la Amata apartenas kaj ŝi min deziras.
...

LA PSALMO 137

Ĉe la river' de Babilono
ni sidis kaj amare ploris,
Kiam ni tie pri Ciono
kun afliktita kor' memoris.

Sur la branĉaron de salikoj
la harpojn tie ni pendigis,
ĉar la kaptintoj-malamikoj
por kantsonoro nin instigis.

Ni kantu gaje — tion volis
de ni la krudaj turmentantoj.
...
La malnovgrekan literaturon krom la lirikaĵoj de Sapfo kaj Alkajos, ĥorkantoj de Bakhylides, reprezentas ankaŭ fragmentoj de grandiozaj dramoj: de Ajskhylos "Agamemnono", de Sofokles "Antigona", de Eŭripides "Medea", de Aristofanes "Lysistrata".

Catullus, Propertius, Ovodius, Vergilius, odoj de Horatius, satiroj de Martialis kaj Juvenalis reprezentas grandan skalon de la romia poezio.

Eroj el "ŜI-KING", Lao-Ce, Meng-Ce, Li Taj-Po, ktp. sonoras en la ĉina poezio. Poemoj el "Manjooŝuu" kaj "Kokinŝuu", anonimaj eroj, kaj hajkoj reprezentas la japanan poezion.

El la modernaj literaturoj de Eŭropo abundas la angla, franca, germana kaj itala, kies ĉefaj reprezentantoj: el la angla Shakespeare, Milton, Shelley, Keats, Poe; el la franca Villon, Nerval, Rimbaud, Musset; el la germana Goethe, Heine, Lenau, Schiller; el la itala Dante, Petrarka, Poliziano, Leopardi, ktp, ktp.

Sonoras poemoj kaj filozofiaj sentencoj el la hinda kaj hungara literaturoj. Specimene estas prezentita la ĉeĥa, dana, estona, finna, nederlanda, pola, portugala, serba, rusa, sveda, vjetnama literaturoj.

"Miaj antaŭaj tradukoj jam malnoviĝis — diris foje Kalocsay — do la poemojn de ETERNA BUKEDO mi devas tute tralabori laŭ miaj nunaj kapabloj."

En la KAL-ĈI Dokumentaro kuŝantaj tralaboraĵoj ebligis en TUTMONDA SONORO aperigi la modifitajn versojn. La rezulto de la senĉesa poem-polurado de Kalocsay pravigas la konstaton de Sandor Szathmari:

"Ofte mi spertis, ke liaj egiptaj tradukoj estas pli egiptaj, la latinaj pli latinaj ol la originalaj. Mirinde estas, kiel li ĉiam trasentis, travivis la etoson, spiriton de la originalo kaj ĝin povas redoni eĉ pli originale, ol la originalo mem." (Paco 1966:151, p. 10).

Kalocsay revis pri multvoluma internacia antologio, pri preskaŭ kompleta panoramo de la mondliteraturo kaj invitis eminentajn tradukistojn por la komuna laboro. Li kunmetis provizoran liston pri nepre necesaj pecoj el la internacia trezoro, tamen li mem dubis ties realigebleco:

"Super tiu ĉi kolekto, baptita Tutmonda Sonoro, mi laboras jam jardekoj, sed bedaŭrinde, por ĝin fini mi bezonus jardekojn. Pli ĝuste, ĝi entute ne estas finebla, ĉar pli kaj pli novaj poemoj proponiĝas neellaseblaj." (Hungara Esperantisto 1966:7, p. 8).


En la 2-a volumo estas represitaj el ETERNA BUKEDO studo de Kalocsay, la 7-paĝa "Kelkaj rimarkoj"; kaj "La klasika metriko de Esperanto", antaŭe aperinta en La Nica Literatura Revuo (1955, n-roj 23, 24, 25, 26). La poem-komprenon helpas 19,5 p. notoj pri mitologiaj kaj geografiaj nomoj, kaj bibliografieto de la aŭtoroj, parte ĉerpitaj el ETERNA BUKEDO. Estas listigitaj 100 neologismoj kun la vortklarigoj de Ervin Fenyvesi. Valora kontribuo estas la prologo de Baldur Ragnarsson sub titolo "Tradukita poezio — Pura poezio". Postvortoj de la redaktinto Vilmos Benczik fermas la duvoluman, 664 p. antologion.

Resume: TUTMONDA SONORO estas inda omaĝo al Kalman Kalocsay okaze de lia 90a naskiĝ-datreveno.

Ada CSISZAR
...
Notoj:
La titolon de la antologio proponis al Kalocsay Sandor Szathmári.
La poem-titoloj de la antologio estas listigitaj en: A. Cs: OMAĜE... 3-a vol.

 

Via opinio pri Tutmonda sonoro