Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tutmonda sonoro
Titolo Tutmonda sonoro 
KategorioAntologioj
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroBudapest, 1981 
EldonintoHEA 
KlarigojDu volumoj. Antologio de tutmonda poezio (581 poemoj de 185 poetoj). Ĉefverko de la traduka beletro en Esperanto.
KontribuantojRed. V. Benczik 
Tradukisto, lingvoK. Kalocsay /
ISBN/ISSN9635710917 
Formato 664 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Bind. Serio Oriento-Okcidento n-ro 17. Brokanta 
RecenzojPOEZIO DE JARMILOJ EN 30 LINGVOJ de Ada CSISZAR
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Tutmonda sonoro" ne estas havebla!


Recenzo de G. Waringhien

JEN TUTMONDA ANTOLOGIO JE NIA DISPONO

Fonto: Esperanto 1982 marto, p. 53.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-08-07)

En 1913 Antoni Grabowski publikigis en Varsovio "El parnaso de popoloj", en kiu li prezentis aŭdacajn, plurloke brilajn tradukojn de 110 pecoj el 30 lingvoj, inter kiuj la pola estis nature la plej favorata. La tuj poste eksplodinta milito probable malhelpis, ke tiu poemaro ricevu merititan atenton kaj sukceson. Ĝi havis tamen unu bonan sekvon, ĝi vekis la konkuremon de alia poeto, kiu devis ludi en la "Renesanca" periodo de nia lingvo rolon paralelan al tiu de Grabowski en nia "Mezepoko".

En 1931 K. Kalocsay publikigis en Budapeŝto la juvellibron "Eterna Bukedo", tradukojn de 270 pecoj el 22 lingvoj. Sed tiu rezulto ne kontentigis lian vastan ambicion; post la dua mondmilito li projektis pligrandigitan eldonon, kies titolon li jam difinis, la "Tutmonda Sonoro". Oni scias, ke li mortis antaŭ ol povi realigi sian revon. Nun, liaj amikoj kaj samurbanoj sukcesis eldoni la jam efektivigitan parton de tiu grandioza entrepreno, kaj ni povas ĝoji, ke, dank' al s-ro Benczik kaj liaj kunlaborantoj, ĉiuj iom sentemaj esperantistoj povas nun taksi la tutan grandecon de Kalocsay kiel tradukisto kaj, se diligentaj, ĝuadi la belecon de la Esperanta formo, per kiu li revestis la fremdlingvajn originalaĵojn. Ĉar, por tion atingi, la hodiaŭaj legantoj, kutimiĝintaj al la modernaj "liberaj versoj" (kiuj ne estas metrikaj unuoj, sed pli-malpli lertaj detranĉoj el pli-malpli harmonia prozo), bezonas lerni, ke klasika poemo obeas al reguloj tiel striktaj kaj kompleksaj, kiel tiuj de fugo aŭ de soneto. Tial konsilinde estas legi komence la artikolon, kiun laŭ mia instigo Kalocsay verkis en 1959 por la Nica Literatura Revuo, pri "La klasika metriko en Esperanto" (p. 568-595).

La plej granda parto de la unua volumo estas dediĉita al la greka kaj latina literaturoj, kaj prezentas pri ili preskaŭ kompletan panoramon; preskaŭ, ĉar mankas al la unua tradukoj el Homero — pro mia kulpo, mi konfesas: Kalocsay rezervis por mi elektitajn pecojn el la "Odiseado", sed, tro okupite de miaj vortaraj taskoj, mi ne povis plenumi lian planon. Krom tiuj klasikaj literaturoj, oni legos kun intereso transponojn el la prasemidaj (la eposo de Gilgameŝ., la Inferiro de Iŝtar), el la praegipta, el la lirikaj partoj de la hebrea Biblio (sed kial la eldonisto represis dufoje la samajn pecojn de la "Alta Kanto", p. 46-47?), el la ĉina, la japana kaj la araba.

La elekto de la modernaj literaturoj de Eŭropo estas ankoraŭ pli varia kaj abunda, kvankam ĝi ne prezentas la tutaĵon de la tradukitaĵaro de Kalocsay: el la antaŭe aperintaj kolektoj (la "Hungara antologio", "La floroj de l' malbono", la "Kantoj kaj romancoj" de Heine, "Libero kaj amo" de Petofi) la eldonisto elektis la plej konatajn pecojn; kompense li diligente traserĉis la diversajn gazetojn kaj revuojn, el kiuj li kolektis disajn tradukaĵojn (Unu tamen li preteratentis: la Byronan soneton "On Chillon, aperintan en Literatura Mondo de 1949, p. 121). En tiu moderna parto Kalocsay ne intencis enmeti pecojn de teatraĵoj, kaj la eldonisto respektis tiun intencon: iuj des pli demandos sin, kiel tamen enestas la unua akto de "La Cido" de P. Corneille: la kaŭzo estas, ke siatempe mi tradukis tiun tutan tragedion, per sepjambaj versoj sen vira cezuro; Kalocsay ĝuste opiniis tiun ritmon ne adekvata, konsilis al mi refandi la tuton en la aleksandran formon, kaj por instigi min, refaris mem tia la unuan akton — vane, ĉar mi neniam kuraĝis daŭrigi! (P. 345, linio 3, korektu "Helena" al "Himena").

Jen do, je nia dispono kaj por nia plezuro, tutmonda antologio de 581 poemoj el ĉ. 30 lingvoj. Kompreneble Kalocsay ne scipovis tiom da lingvoj, kaj li helpis sin per tradukoj faritaj el la hungara, germana, franca aŭ angla. Sed la ĉefa kvalito de poezia traduko kuŝas ne tiom en la strikta laŭvorteco, kiom en la rekreado de la originala harmonio kaj etoso. Dank' al la vasta kulturo, genia intuicio kaj perfekta posedo de la lingvo kaj metriko, Kalocsay sciis kapti, se mi povas diri, la esencan parfumon de ĉiu poemo kaj konservi por ni, en aliforma flakono, ties naskiĝan aromon.

 

Via opinio pri Tutmonda sonoro