Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Zeg, luister eens
Titolo Zeg, luister eens
 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroHilvarenbeek, 1981 
EldonintoStichting J.H. Leopold Hilvarenbeek 
KlarigojPoemoj el div. lingvoj (16 el Esperanto).
KontribuantojRed. Tymen Trolsky 
Tradukisto, lingvoV. van Themaat / En la nederlandan
Formato 211 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ete SZIGETI-KARDOS

NU, AŬSKULTU!

Fonto: Budapeŝta Informilo 1982:2, p. i8
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-07-03)

Sub titolo ZEG, LUISTER EENS aperis en Nederlando antologio de eksterlanda poezio en nederlanda traduko.

Apud la ĝenerale konataj poetoj (Verlaine, Holderlin, Brecht, Keats, Leino, Voznesenski) inter la malpli konataj verkistoj de la mondliteraturo la Esperantan poezion reprezentas 16 poemoj de kvar poetoj egalnivelaj de naciaj poetoj.

Paralele aperis ĉiuj originalaĵoj de la angla, franca kaj germana. Unu originala specimeno akompanas la rusan, hungaran kaj Esperantajn tradukojn. Jen la ĉi-lastaj:

W. Auld: Ebrio
E. De Kock: Profundoj
K. Kalocsay: Kongresa runo
B. Ragnarsson: Ĉielo maras

W. A. Verloren van Themat estas rekonata kaj lerta tradukanto, kaj li preferas transplanti poemojn de Kalocsay. En la nunan antologion krom la longa (2,5 p.) "Kongresa runo" li envenigis la poemon "Diboĉe", kaj de Peter Peneter la XXXVIIa kaj XXXVIIIa sonetojn de SEKRETAJ SONETOJ.

La libron kompletigas biografietoj de la aŭtoroj kaj tiuj de tradukantoj.

Verloron van Themaat meritas dankon pro aperigo de E-poemoj en ekstermovada antologio.

 

Via opinio pri Zeg, luister eens