Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Alta akvo, La
Titolo Alta akvo, La 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroBudapest, 1985 
EldonintoHEA 
KlarigojRomano pri la timo.
ISBN/ISSN963571159X 
Formato 129 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Recenzo de Carlo Minnaja
Aldonu

Atenton, "Alta akvo, La" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Inundata triopo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)

La alta akvo estas unu el la romanoj de István Nemere, kie pleje koncentriĝas kelkaj el liaj konataj temoj. Unu tia temo estas la rilato inter moderna, urba vivstilo kaj la sopirado al pli tradicia, vilaĝa vivo. Alia temo estas la rilato inter socio kaj naturo, kaj ankoraŭ alia estas la homa soleco. Aldoniĝas plue la rilato inter viroj kaj virinoj, ankaŭ sufiĉe ofta temo ĉe Nemere. En la romano tiuj diversaj temoj kunfandiĝas en simplan sed plurfundan rakonton pri tri personoj, du viroj kaj unu virino.

La rakonto okazas dum kelkaj aŭtunaj tagoj en valo inundata pro la konstruo de digo por elektrocentralo. Rolas inĝeniero de la hidroelektra kompanio, lia edzino kaj la lasta loĝanto de vilaĝo inundota. La rakonto sekvas tiun triopon alterne dum la akvo altiĝas. Dum kampoj, arboj kaj domoj sinkas en artefaratan lagon, tiujn tri personojn inundas memoroj, sopiroj, revoj, deziroj kaj antaŭzorgoj. La verko do estas psikologia romano, kiu precipe elstarigas la solecon de ĉiu homo. La etoso ĉe la tri protagonistoj varias de obstino kaj melankolio ĝis retenata agresemo.

Oni ofte prezentis ĉi romanon kiel verkon pri ekologia demando, la konflikto inter medioprotektado kaj ekspluatado. Sed tiu temo ne estas tre emfazita en la teksto. Same multe gravas la konflikto inter tradicio kaj moderneco. Plej grave, la altiĝanta, inundanta akvo ja estas forta metaforo de homaj sentoj, emocioj, kiuj aperas el la subkonscio kaj influas la ŝajne blindan agadon de la tri ĉefaj personoj.

La temo socio-naturo esprimiĝas jene fare de unu el la triopo:

- Ni vivas sur la Tero (...) Sed en la urboj la homoj jam apenaŭ vidas la teron, eĉ ne tuŝas ĝin. Ili vivas inter muroj, iradas sur ŝtono, betono, asfalto, artefarita marmoro... Ĉio havas nur surogaton, pri ĉio ni havas nur bildon aŭ sonon, memoron, kopion. La realeco foras, pli kaj pli foras. (p. 63)

La personeco de la du viroj estas bone ellaborita, kaj ili impresas individue kaj kredinde. Certagrade tio validas ankaŭ pri la virino, tamen ŝia sinteno ne facile kompreneblas aŭ eĉ kapteblas. En ŝia pensofluo grave sed mistere rolas bildoj de la pentristo Hieronimo Bosch. La rakonto enhavas ankaŭ alian virinon, kiu tamen estas nur kliŝo tute sen individueco. Krome iom gravas ankoraŭ unu virino, forestanta sed ĉiam ĉeestanta en la pensoj de unu el la viroj.

En La alta akvo István Nemere trovis tre konvenan kaj efikan formon por trakti kelkajn el siaj ĉefaj temoj. La verko estas tre kohera kaj psikologie kredinda. Kvankam la eksteraj eventoj povas ŝajni ne tre dramaj, tamen li sukcesas krei eksciton kaj dinamikon el la senkompata altiĝado de la akvo kaj la interhomaj rilatoj preskaŭ same neeviteblaj. Tial oni legas la romanon kun intensa intereso kaj atento.

La stilo de Nemere kiel kutime estas simpla sed zorge agordita al la rakonto. La frazoj estas senornamaj sed kapablaj elvoki sentojn kaj asociadon, tiel ke oni legante sentas ĉeeston en la scenejo de la rakonto. Oni ja trovas iom da lingvaj apartaĵoj ofte aperantaj ĉe Nemere, sed ili kutime ne ĝenas la legadon. Tipa trajto evidente konscie elektita estas nekompletaj frazoj, laŭ parola stilo. Ofte tio bone funkcias. "Neniu diras, tamen ĉiuj konjektas: lia tasko estas defendi la ministron, se eble iu... aŭ io... Sed ĉi tie neniu. Nenio." (p. 121) Ofte li ellasas subjekton, ne nur de subpropozicioj, laŭ orienteŭropa kutimo, sed eĉ de sendependaj frazoj. Se la subkomprenita subjekto samas kiel tiu de la antaŭa frazo, oni tamen facile sekvas la fadenon. Se ne, la rezulto iufoje riskas iomete konfuzi: "Dum la jaroj mi skribis cent leterojn al vi, se nun alvenus, ankoraŭ mi povus montri ilin, la plenan skatolon." (p. 84) Aperas ankaŭ alispecaj apartaĵoj de orienteŭropa Esperanto, kiel duobla neado, -us-formo post adverba kvazaŭ ktp. Krome jen kaj jen surprizas misaj vortoj kiel "designi" (=destini, p. 28), "banknoto" (=monbileto, p. 56), "gobleno" (=gobelino, murtapiŝo, p. 58), "pulpito" (=pupitro, p. 89) kaj "fantastika" (=fantasta, p. 102). Sed kiel kutime ĉe Nemere tiuj malzorgaĵoj neniel fuŝas la vivan stilon.

Se mencii iun pli gravan mankon de la verko, mi eble dezirus pli ampleksan prilaboradon de kelkaj temoj, kiuj nun estas preskaŭ nur skize traktataj. Tio koncernas ekzemple la du divorcajn historiojn, kaj ĉefe la sume tri virinoj de la verko restas enigmaj.

 

Via opinio pri Alta akvo, La