Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dum nokta deĵoro
Titolo Dum nokta deĵoro
 
Aŭtoro Nevena Nedelĉeva 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 5.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1987 
EldonintoHEA 
KlarigojSimplaj realismaj rakontoj kaj du tratraĵetoj.
ISBN/ISSN9635711808 
Formato 85 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Poul Thorsen

Recenzo

Fonto: Literatura Foiro, 110 dec 1987
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/noktdejorrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Novelaro, kiu ne levas sin multajn centimetrojn super sia papero. Elementa ĉiunivele.

En Malfacila problemo estas promesplena intenco por psikologia elpaŝo, sed bedaŭrinde ne al plena posedo. La problemo estas la emocia rolo de knabino inter patro kaj dua edzino. La solvopriskribo ĝenas per sia detala sentimentaleco.

Patrina koro edife pritraktas dommastrinon, kiu penas klerigi sin lernante esperanton, sed la tialaj konfliktetoj kaj ilia glatigo efikas kiel ĉampano sen ŝaŭmo.

La titol-novelo temas pri telefonistino, kiu larmige enamiĝas al blinda kliento. Pro elĉerpiĝo dum nokta dejoro domaĝe falas la elvokivo.

Aliaj eroj spegulas vekiĝon pri la mondo laŭ similaj modeloj kaj jam rutinaj gefianĉiĝoj tra E-kursoj, korespondado kaj kluba vivo. Post la ŝvarca Edzperanto oni kredis tiun epokon delonge mortinta.

Arkaike, jes, sed ne En la kosmo, por kiu la aŭtorino trovis necesa subtitolon: Ŝerco! Sojle de du kosmoŝipoj fulmflamas platona enamiĝo pro ekinterkompreniĝo per "nia bela lingvo esperanto" kaj foliumo de kongreslibro hamburga, "antaŭsentata feliĉo". Miraklo en Spaco "per okuloj, kiuj radiis lumon".

Du teatraĵetoj pri klaĉo dum klubkunveno kaj omaĝo al 50jarjubileuloj aperas farsaj, ironiaj, sed la pufa lingvaĵo indikas seriozajn intencojn! Ne mirige, ke du aktoroj ekdormas meze de la ludo. Simile faris la preskontrolantoj: p. 80-81 estas ripeto de 82-83.

Feliĉe la gusto de nia leganta publiko - merite ankaŭ de HEA-eldonejo - delonge kutimiĝis al pli matura verkado.

 

Via opinio pri Dum nokta deĵoro