Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El tero kaj etero
Titolo El tero kaj etero
 
Aŭtoro Julia Pióro 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 1.80 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Laguna, 1964 
EldonintoJ. Régulo 
KlarigojOk noveloj, kelkaj delikate lirikaj.
Formato 114 paĝoj, 18 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Kio estas homeco?

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/tereterrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

La novelaro El tero kaj etero de Julia Pióro enhavas ok novelojn en tute persona stilo. Temas pri rakontoj, kiuj en fabeleca, fabla aŭ preskaŭ parabola formo traktas bazajn homajn demandojn.

La plej longa novelo de la kolekto, Ekzilo, estas bonstila kaj trafa rakonto pri potenco kaj homeco en pola princlando dum la 16a jarcento. En ĝi la aŭtorino kreis kredindan etoson kaj uzas stilon kongruan al la tempo kaj medio. En Ruĝa truto kaj La vojo ŝi traktas la celon kaj disvolviĝon de la vivo en fablo-simila formo, kaj ankaŭ tie la simpla stilo bone akordiĝas kun la formo. La du noveloj Severa leĝo kaj Ekscelenco pritraktas la vivon kaj morton en pli severa tono, kaj ili preskaŭ similas parabolojn aŭ filozofiajn alegoriojn.

La kolekto enhavas ankaŭ du scienc-fikciajn novelojn, kiuj sufiĉe grave diferencas de kutimaj verkoj el tiu ĝenro. Ili en tute propra tono traktas precipe la homan menson kaj ĝiajn apartaĵojn, malfacile travideblajn tiel same de la scienco kiel de aliaj estaĵoj en la universo.

Resume ĉiuj noveloj en El tero kaj etero do temas pri la eterna demando kio estas homeco. Julia Pióro ne respondas, sed formulas la demandon en sia propra maniero, kaj tio faras ŝian novelaron valora kontribuo al la Esperanta prozo.

 

Via opinio pri El tero kaj etero