Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Karnavalo
Titolo Karnavalo
 
Aŭtoro Lina Gabrielli 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 3.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRoma, 1973 
EldonintoInternational Center of Arts 
KlarigojKvar facilstilaj noveloj.
Formato 77 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Serĉado de komuneco

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/karnavalrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Lina Gabrielli estas Esperanta novelisto kun tute propra voĉo. Tion oni spertas klare en la novelaro Karnavalo, konsistanta el triopo da rakontoj pri eventoj dum karnavaloj, plus kvar aliaj noveloj. La tono de ŝiaj verkoj estas simpla, klara, kun rektaj observoj kaj konkretaj bildoj, tamen regas en ili ia etoso de fremdeco kaj melankolio, aŭ eble pli ĝuste rezignacio.

La rakontoj de ĉi kolekto ĉiuj mi-forme temas pri juna virino, ie inter infano kaj plenkreskulo, kiu nomiĝas jen Leda, jen Viva. Ĉie ŝi serĉas sed ne trovas komunecon kun aliuloj, precipe kun viro. Tiun komunecon ŝi tamen sentas en siaj revoj kaj esperoj.

El la karnavala triopo elstaras la unua ero, La granda skandalo. Ĝi estas eta perlo de novelarto, kun preciza, kortuŝa sed sobra elmontro de la distanco inter la infana-junula sopira mondo de la mio, kaj la ĉirkaŭa malvastmensa mondo plenkreskula. La stilo estas tre bela kaj trafa.

Ni marŝis, la azeno humila kaj memfida, mi feliĉa, senkonscia, sentima en la vivo, kiu vervis en ega maro da sonĝoj, kiuj ŝanĝis realaĵoj. Jam nun oni rekonis min, sed mi ne bedaŭris: "Tio ne estas malbona", mi pensis. (p. 10)

La dua ero de tiu triopo ne same bonas, ĝi estas iom konfuza koncerne temon kaj celon. Pli bona estas la tria, kie oni reproksimiĝas al la sento de la unua.

Solulino estas bona rakonto pri junulino serĉanta kontaktojn. Oni sentas ŝian vundeblecon kaj nesperton interpreti, prijuĝi homojn kaj situaciojn. La stilo estas retenita, preskaŭ seka. Multe pli nuancitan, personan, teneran stilon havas Pieroto, kiu prezentas ĉefe pensofluon de la mio, rememoradon de la pasinta tago. Ankaŭ en ĝi la temo samas - ŝia sopiro je certa juna viro, aŭ eble pli ĝuste: ŝia sopiro, ke tiu viro estu tia, kia ŝi dezirus...

En Libertempo en Venecio la aŭtorino prezentas situacion kun iel nekutima komunikado per skribaj slipoj, ĉar la mio kaj du anglaj junuloj ne sukcesas parole interkompreniĝi. Tiu sistemo iĝas iel simbolo de rilato kun obstakloj, kaj en la tuta novelo regas etoso iel malĉeesta. Tiu sento poste kulminas en la lasta novelo de la aro, Unu jaro kaj duono. En ĝi malfermiĝas kvazaŭ breĉo en la vivo de la juna virino, breĉo en formo de tempo dum kiu ĉesas ne nur la kontaktoj kaj komunikado kun aliuloj, sed eĉ la kontakto kun ŝi mem.

Ĉi novelaro forme senpretenda montras, ke Lina Gabrielli estas unu el la gravaj sed bedaŭrinde forgesitaj novelistoj Esperantaj.

 

Via opinio pri Karnavalo