Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lando kiu vekiĝis
Titolo Lando kiu vekiĝis
Rakontoj el Ukrainio
 
Aŭtoro Kalle Kniivilä 
KategorioProzo originala, Politiko
Prezo 19.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2023 
EldonintoMondial 
KlarigojLibro pri Ukrainio kaj ukrainoj, kiuj ne volas esti "liberigataj" de la "Granda Frato".
ISBN/ISSN9781595694522 
Formato 169 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Kalle Kniivilä

Lando kiu vekiĝis - Rakontoj el Ukrainio

Aldonita de Manfred Westermayer (2023-12-13)

Recenzo: Manfred Westermayer

Titolo: Lando kiu vekiĝis - Rakontoj el Ukrainio
Aŭtoro: Kalle Kniivilä, eldonita 2023
Eldonejo: Novjorko, Mondial
ISBN 978-1-59569-452-2
169 paĝoj
4-paĝa sinoptiko
Laŭ KK la personoj akceptis la fotadon: www.kniivila.net/lando-kiu-vekigis
pri Kalle: https://www.kniivila.net/pressfoto

Kiel kutime la sola foto estas sur la kovrilpaĝo. Sed tio ne gravas; oni ja vidis multajn en televido. La stilo de Kalle Kniivilä estas tiom klara, detaloriĉa kaj komprenebla, ke kelkaj bildoj kreiĝas je la legado - aparte se oni jam estis en Rusio aŭ en Ukrainio.
Ĉar Rusio ne plu volis havi lin en la sveda ambasadejo en Moskvo, en la du jaroj antaŭ la milito, la aŭtoro vivis en Ukrainio. Bona okazaĵo konatiĝi pli detale kun tiu granda lando. Ĉar la fino de la milito de 2022 ne estis videbla, li decidis vivi dum 3 semajnoj en Lviv kaj Kievo - tie li trovis siajn intervju-partnerojn; tiuj ofte ne volis doni siajn kompletajn nomojn, sed tamen iliaj rakontoj estas realaj. La etoso de la intervjuoj estas tute familiare, ankaŭ ĉar la aŭtoro parolas ambaŭ lingvojn. La intervjuoj - ofte sub alarmo - montras tute personajn informojn pri la ĉiutaga vivo antaŭ la milito kaj dum la milito, kompreneble ankaŭ opinioj kaj faktoj - kaj tiamaniere entute kreiĝas mozaika bildo de la situacio en Ukrainio, plurdimensia laŭ la diversaj epokoj.
Ĵus antaŭ la fino la aŭtoro komentas ĉi-tiun militon, trovas la bazan ideon - „Rusio savas la dekadentan mondon“ - kiun laŭ-dire pelas Putin-on, same kiel similaj ideoj pelis aliajn gravajn gvidantojn kiel ekzemple Hitler. Bedaŭrinde la usona prezidento Obama helpis Putin trovi ĉi-tiun ideon, kiam tiu menciis Rusion kiel „regiona potenco“ - pretervidante ke ĝi estas survoje al „Rusa Imperio“. Laŭ mi tio estas la plej grava peko de la okcidento, kiu gvidis al tiu milito; kompreneble estintus aliaj manieroj flanke de Putin respondi tion: ekzemple bone evolui la landon, ke ĝi povas konkurenci ekonomie kun la Okcidento.
4-paĝa kunmetado de historiaj eventoj je la fino tre faciligas kompreni Ukrainion.
La 9 ĉapitroj kune kun enkonduko kaj postparolo kovras buntan historion en la teritorio de nuntempa Ukrainio. Komencas kaj finas per la tiel-nomata Spacveturilo - la piedpilk-stadiono en Lviv - kie la aŭtoro tranoktis unufoje kun multaj rifuĝintoj, kaj laŭdas la bonan organizadon. Jen pri la sekvaj ĉapitroj - laŭ la decidaj jaroj:
Rakonto de intervjuitoj pri la nuklea eksplodo de Ĉernobil, 1986, kiu validas unu el la unuaj najloj al la ĉerko de SU. La voko de la civitanoj al sendependo, 1991, por memstare labori je la evoluo de nekorupta, demokratia kaj libera Ukrainio en kiu libera ĵurnalismo gardas; rememorante la murdon je Georgij Gongadze sub regado de Kuĉma 2000. Sekva ĉapitro temas pri la fraŭdita elekto de 2004, kies gajnintan kandidaton Janukoviĉ Putin persone subtenis - sed OSKE klare diris ke okazis fraŭdo.
Tiam okazis la dua vekiĝo de la popolo - la oranĝa revolucio. Bedaŭrinde la elektita Juŝĉenko ne sukcesis plenumi kion li promesis. En funkcianta demokratio eblas ŝanĝo de estraro, por paŝon-post-paŝo atingi la celon.
Same manifestaciis la civitanoj sur la Majdan-placo en Kievo en Januaro kaj Februaro 2014, ĉar Janukoviĉ ne volis subskribi la asociiĝan traktaton inter Ukrainio kaj EU.
Ĉar kelkaj intervjuitoj devenas de Krimeo, la rakontoj dum la intervjuoj pri tiu regiono trovas grandan lokon en la libro. Kaj la Majdan 2014 evidente instigis Putin komenci per akaparaj operacioj pro havigi al Rusio regionojn de Ukrainio. Post la inscenita aliĝo al Rusio de tiuj 3 regionoj, Putin asertis uzi la Artikolon 51 de la UN-Ĉarto por komenci sian „Specialan Militaran Operacion“. Fakte mankis la leĝa bazo, ĉar la plenkunsido de UN kun ege granda majoritato malakceptis tion.
La du sekvaj ĉapitroj temas pri la evoluiĝanta demokratio en Ukrainio, kaj la priskribo de la nuna prezidento Selenskij, kiu klare diris ke li elektis la vojon de libera demokratia Ukrainio; kaj tiun li sekvas ĝis nun. Intervjuito same detale raportas pri la frumateno je la 24a de Februaro 2022 , kiam la rusia armeo invadis Ukrainion, kaj kiam oni povis aŭskulti la antaŭ-registritan paroladon de la rusia prezidento Putin. Ĉi-tiu estas citita en Esperanto-traduko, kun komentoj: supozeble Putin opiniis ke la „komikisto“ Selenskij tuj transdonos la ŝlosilon de Ukrainio . Sed tiu mirinde bone baraktas kontraŭ la rusia armeo, kaj kolektas subtenojn en la libera mondo. La ukrainaj soldatoj batalas por sia propra lando, dum la rusiaj ofte ne scias kial ili estas tie.
Leganto kiu volas havi rapidan superrigardon, ekzemple por pli bone kompreni la argumentojn de ambaŭ flankoj de la nuna milito de Rusio kontraŭ Ukrainio, indas unue legi la 4 ĉapitretojn sur 4 paĝoj antaŭ la Postparolo; tie sufiĉe detale troviĝas la plej gravaj okazaĵoj en tiu teritorio:
De Volodimir en la jaro 988 ĝis la unua rusa revolucio 1905, dum tiu tempo estis pluraj regnoj en tiu regiono, la lingvaĵo de la popolo tie estis akceptita nur en la aŭstria parto, dum en la rusia ĝi estis malpermesita ĝis la unua revolucio 1905.
La Unua Mondmilito kaj la Oktobra Revolucio rezultis dividon inter orienta sendependa Ukraina popola respubliko kaj okcidenta parto denove sub pola regado. Tre grava estis la tempo ek de 1922 - (100 jarojn poste Putin volis rehavigi Ukrainion ! ) - la ukraina lingvo estis malpermesita denove. Stalin organizis la Holodomor kaj la t.n. „Purigojn“, kaj kune kun Hitler desegnis la limojn kiuj hodiaŭ valoras por la landoj okcidente de eksa Sovetunio.
Li ankaŭ ekziligis la krimeajn tatarojn al Centra Azio, poste lasis enmigri multajn rusojn en Krimeon. Tiu nuna demografio kun rusdevena majoritato estas la argumento por Putin ke Krimeo apartenu al Rusio.
Ĥruŝĉov 1954 transdonis (la malriĉan) Krimeon al la Ukrainia Socialisma Soveta Respubliko. Sub la prezidentoj Ŝelest kaj Gorbaĉov la ukraina lingvo estis denove akceptita. La Ĉernobila katastrofo montris la problemojn de sekretserva regado en SU; la politiko de Glasnost kaj Perestrojka gvidis al la fino de SU. Jam 1988 okazis manifestacioj por la sendependiĝo de Ukrainio.
1991 majoritato de ukrainanoj voĉdonas por sendependiĝo. 1994 UA fordonis la hereditajn atomarmilojn al la Rusia Federacio, kiu siaflanke en la Budapeŝta Memorando garantiis la sendependecon kaj aktualajn limojn de Ukrainio. Sekvis pluraj prezidentoj, dum Ukrainio serĉis sian vojon al demokratio. 2013 ili traktadis kun EU por asociiĝo, sed pro vetoo de Putin la tiama prezidento ne subskribis la finan dokumenton. Sekvis por-Eŭropaj Majdan-manifestacioj, sekvis la neleĝa akaparo de Krimeo kaj de parto de la orientaj terenoj pere de ne-regulaj soldatoj - evidente de Rusio (tie oni nomas ilin „afablaj homoj“). Kaj 2022 la milito de Putin kontraŭ tuta Ukrainio, ĉar li ne respektas ĉi-tiun landon sendependa.

 

Via opinio pri Lando kiu vekiĝis