Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Saltego trans jarmiloj
Titolo Saltego trans jarmiloj 
Aŭtoro Jean Forge 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroHelsinki, 1973 (repr) 
EldonintoFondumo Esperanto 
KlarigojHumura romano pri tempomaŝina vojaĝo.
ISBN/ISSN0959005277 
Formato 196 paĝoj, 18 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Saltego trans jarmiloj" ne estas havebla!


Recenzo de Kopar (K. Kalocsay)

Saktego trans jarmiloj de Forge

Fonto: Literatura Mondo 1924 p. 200.
Aldonita de Ada Csiszar (2004-07-26)

La "Abismoj", antaŭa romano de l' aŭtoro estis ĝoja surprizo kaj donis belajn esperojn pri la estonta agado de l' juna verkisto. Ĉi tiu romano montras, ke la esperoj ne estis trompaj: mi kuraĝas diri, ke ĝis nun la plej interesa kaj amuza verko en nia originala literaturo.

Oni povos ĝin nomi fantazia farso. La ideo mem, transporti homojn el nia tempo en alian epokon, ne estas nova, ni citu nur la "Tempomaŝinon" de H. G. Wels. Sed la verko tamen havas sian originalecon en la kurioza koncepto kaj petole bonhumora tono reganta en ĝi.

Ni resumu la temon mallonge. Pasia aŭtomobilisto, vundiĝas. Li rekonsciiĝas el sia sveno en mistera, izolita domo. Inventisto loĝas tie kun sia familio. Li inventis la CO-radiojn, dank' al kiuj oni povas laŭplaĉe malantaŭen promeni en la tempo. Nia heroo estas invitata kunpromeni. Kaj la tuta domo kun ĉiuj siaj loĝantoj reflugos rekte en la tempon de Nerono. Ni estas meze de la Quo Vadis" de Sienkiewicz. Grandaj miroj kaj timo flanke de la Romanoj pri la mirakloj de nia jarcento. Poste konfuzoj, kolizioj, danĝeroj. Fine pro minaco de katastrofo, urĝa sinexpedo reen, en nian tempon.

Aplikante la plej severan mezuron de kritiko, oni eble povas riproĉi, ke la aŭtoro prezentas al ni plie komikajn tipojn, ol komikajn karakterojn, ke li ne tro severe memkritikas kelkajn — ion malklarajn — spritaĵojn, ke li kelkfoje — precipe en la seriozaj meditaj aŭ priskribaj partoj — lasas sin kuntreni de la parolrutino, kaj tiam el la vorttrezoro perdiĝas la trezoro kaj restas nur vortoj — sed entute kaj ĝenerale la verko atestas pri verva talento kaj montras senduban progreson rilate al la "Abismoj".

La enkonduko, kun sia nervoza rapideco kaj tumulta vortgalopo tuj ekkaptas nian intereson, kion la aŭtoro bone povas streĉi per la duonmalhela, duonklara skizo de la mistera inventista domo. La klarigo de la CO-radioj kun sia intenca nekomprenebleco estas rutina lertaĵo. Kaj post la alveno en Romon ni konstante scivolas, ridetas bone fartas dum la lego. Kun kia riĉa eltrovemo amasiĝas la aŭtoro la ridigajn kontrastojn, ŝercajn situaciojn. La "notoj" de "Men nius Piso", ankaŭ laŭ stilo, estas majstre sukcesinta falsaĵo. Kaj je la fino, kiam la vojaĝantoj estas infektitaj de la cezara tempo, ni sentas eĉ simbolajn perspektivojn. Kaj la tumulta rifuĝo! Legante ĝin en la plastika kaj vigla stilo, ni havas vere, malgraŭ la evidenta fantaziaĵo, senton de ekscitiĝo.

Plastika kaj vigla stilo, facila komprenebleco, luda legebleco, jen la plej fortaj flankoj de la verko. La aŭtoro akiris por si lingvaĵon, kiu konformiĝas al liaj pensoj, kiu estas frapante viva kaj sugestie impresa — ĝuste per sia simpleco kaj facileco.

Sed bedaŭrinde, ĉi tiu bona stilo tamen ne estas senmakula. Mi notas ĉi tie la riproĉeblaĵojn de mi trovitajn:

La aŭtoro tro uzas la sufiksojn "eg" kaj "aĉ". "Eg" mi trovis 24 en du paĝoj! 0 El ili 8 estas superfluaj, 6 estas anstataŭeblaj per alia, eĉ pli efika, radikvorto. Kial ekzemple: revego, retiregiĝas, arogantegaĵo (tre ofte), gigantega?

Mi humile, sed emfaze petegas la aŭtoron, ke li ne uzu la terurajn "kunepremas", "kunetiras", "kunevenas". "Kunpremi" signifas "kune premi", ĉu ne? "Mi kaj li kune premas". "Kunveni" signifas: veni en la sama loko; "kune veni" signifas: veni en sama tempo. Estas vere, ke ni diras ankaŭ: kunludanto. Do "kun" kiel verba sufikso povas signifi: "kunen" (plej ofte) kaj "kune" (tre malofte"). Sed "kune" signifas nur kaj sole "kune". Kial doni do al ĝi signifon kiun ĝi neniam havas.

Post "kvazaŭ" oni devas meti kondicianalon, se ĝi estas konjunkcio, indikativon, se ĝi estas adverbo. Ekzemple: Li iris kvazaŭ li "estus" ebria. Li kvazaŭ "estis" ebria.
Estas tre ofta eraro ĉe esperantistoj meti "pli frue" anstataŭ "antaŭe". La aŭtoro ne estas escepto!
Kaj de kiam mi recenzas, mi batalas kontraŭ la superfluaj "ig" kaj "iĝ", Ŝajne vane. Kvankam simpla konsulto de vortaro helpus pri la afero. Jen, mi trovis en la libro: vundigi, dronigi, fumaĵigi, izoligi, imponigi, naŭzigi, krucigi (krucumi).
La aŭtoro uzas unufoje "homaro" anstataŭ "homamaso.
"Kolumno" estas "kolono". Anstataŭ "atava" mi dirus "atavisma". Anstataŭ "hejmena" eble pli taŭgas "alhejma". Estas strange, ke fraŭlino Snob "rotacias" sur la seĝo.
Mi eldiru ankoraŭ mian antipation kontraŭ kelkaj "ec" (sinjoreca, tereca) kaj kontraŭ "dum kiam", anstataŭ la simpla "dum".

Jen ĉio, kion mi trovis. Estas bedaŭrinde ke ne okazis tiuj 20-30 strekoj de ruĝa krajono, kiuj estus certigitaj por la verko perfektan Esperantan lingvaĵon. Ĉar ili la verko estas vera modelo de bona kaj viva Esperanta stilo.

La aŭtoro en sia "Abismoj" montris sian kapablon profundiĝi en homajn animojn. Ĉi tie li montris talenton pri interesa rakontmaniero, lerta plekto de epizodoj, bonhumoro, karikaturo, sprito, moko, fantazio. Jen estas ĉiuj premisoj, ke kun plena espero ni povu atendi de li La Esperantan Romanon.

 

Via opinio pri Saltego trans jarmiloj