Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kantoj
Titolo Kantoj
 
Aŭtoro Giacomo Leopardi 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNapoli, 2012 
EldonintoNapola E-Asocio 
KlarigojPoeto, eseisto, filozofo kaj filologo, Leopardi mesaĝas al siaj legantoj en poezilingvo klera kaj intense vibranta.
Tradukisto, lingvoN. Rossi / En Esperanton
ISBN/ISSN9788889132562 
Formato 204 paĝoj, 24 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Carlo Minnaja

Kantoj de Leopardi

Fonto: Literatura Foiro
Aldonita de Carlo Minnaja (2018-09-29)

Kantoj de Leopardi


Multaj estas la verkoj de Giacomo Leopardi (1798-1837): poeziaĵoj, artikoloj, eseoj, leteroj, tradukoj. Naskiĝinte en Recanati, centr-itala regiono “Marche” ĉe la Adriatiko, en nobela familio, katolike rigora, sed finance dekadencinta, la knaba Leopardi kreskis meze de libroj el la patra biblioteko, instruiĝis pri la latina, la helena, la hebrea; tamen, restinte ĉiam hejme dum siaj junaĝaj jaroj, li restis for de la itala kaj eŭropa kultura fluo; lia fizika stato malfortiĝis, la daŭra legado lin ĝibigis. Nur post adoleskiĝo lia patro konsentis ke li iru al Romo ĉe onklinoj, sed estis jam tro malfrue: lia izoliteco kreis ene de li pesimimon, kiun li kuntrenos dum la tuta vivo. Li laboris por eldonisto, komencis vizitadi katolikajn progresemajn rondojn, estis en Bolonjo, Florenco, Pizo; liaj Verketoj moralaj, kie serpentumas subtila ironio, aperas en 1827. Estas proponataj al li katedroj pri elokvento greka kaj latina en Romo aŭ pri itala literaturo en Berlino aŭ Bonn, sed nenio konkretiĝas, ĉefe pro lia rifuzo pro sanstato. La monaj malfacilaĵoj lin turmentas, por eldonoj la amikoj devas kolekti antaŭmendojn. Liaj Kantoj, verkitaj diversepoke sed ĉefe inter 1926 kaj 1930, estis unuafoje eldonitaj en 1831.
Inter 1930 kaj 1933 ekfloras malfeliĉa amo al Fanny, itala nobelino, kiu taŭzas lian animon kaj finiĝas per akra seniluziiĝo. Kelkaj el la Kantoj estas inspirataj de tiu amo, kaj ili eniras la duan eldonon, kiu tamen estas rekviziciita de la Burbona registaro en Napolo, kien li estis intertempe translokiĝinta. Ankaŭ la dua eldono de la Verketoj moralaj estas rekviziciita. Lia sanstato iĝas pli kaj pli malbona, li eskapas de ĥolero, sed li mortas pro koratako en Napolo en 1937. Lia neskuebla, sed konscia, pesimismo pri la vivo, la duonpatrina naturo, en liaj verkoj transformiĝis en mesaĝon de homa solidareco.

Nicolino Rossi, sanmarina civitano sed loĝanta en Napolo, estas tro konata, por ke necesu lin prezenti al la legantaro. Kaj liaj originalaj poeziaĵoj kaj liaj tradukaj gastis ege ofte sur niaj paĝoj. Se post Sur nia vivopado, kolekto de originalaĵoj gajninta en 1981 la konkurson “La verko de la jaro” li ne plu poetis originale, krom sporade, li sin dediĉis multe pli al proza verkado kaj tradukado. Sennombraj estas liaj recenzoj kaj literaturaj eseoj, abundaj liaj kontribuoj al la antologio Enlumas min senlimo el la itala (1990), abunde li tradukis el la napolaj kanzonoj, same abundaj liaj kontribuoj por aliaj antologioj tute freŝe aperintaj: Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj (Itala Esperanto-Federacio, 2012), Eugenio Monatale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj (EVA, 2013), ambaŭ redaktitaj de Carlo Minnaja. Sola tamen li plenumis la tradukon de la tuta ciklo Kantoj de Giacomo Leopardi (Rolando, 2012) kaj, eĉ pli freŝe, de la ciklo Myricae (Mirikoj, EVA, 2012) de Giovanni Pascoli.
Nicolino Rossi estas konata kiel ‘poeto de la melankolio’, Leopardi estas konata en la itala literaturo kiel poeto de la ‘kosma pesimismo’, certe ne egalaj inspiroj, sed sendube io komuna ilin apudigas: ankaŭ ĉe Leopardi estas reeĥoj pri perdita amo, estas forta kritika sento al si mem, estas dubemo pri la homa naturo. Tial ne surprizas ke Rossi sin dediĉis al Leopardi kaj al Pascoli, respektive ĉefa kaj fina kolonoj de la itala romantisma periodo.
Lia traduko de la Kantoj impresas, krom pro la majstra poezia traktado kaj la posedo de la lingvo, pro la precizeco: neniam unu silabo plia ol en la originalo, neniam unu akcento malsama. De Leopardi estis aperintaj aliaj tradukoj en la Itala antologio de Luigi Minnaja kaj de Kalocsay; nu, ekzemple, atenta komparo inter la tradukoj de la sama poeziaĵo L’infinito (La infinito laŭ Rossi, La senfino laŭ Kalocsay) evidentigas ĉie malsamajn solvojn, sed vere pri ĉiu, mi insistas, pri ĉiu, Rossi nete superas. Se nur rigardi la lastajn tri versojn, kiuj en la itala finiĝas respektive per questa (= ĉi tiu), mio, mare, ĉe Rossi la solvo estas tiu (kun postaversa kunigo al ĉi), mia, maro, kio perfekte respektas kaj sencon kaj melodion, dum ĉe Kalocsay la finiĝoj estas dronas, senlimeco, ŝiprompi. En Posttempesta kvieto la laŭvorteco de Rossi, grincas ĉaro / de l’ vojaĝanto re sur voja strio, kompare al la kaloĉaja veturilo knaras: / haltinta pasaĝer’ daŭrigas pason, respektas ke temas pri specifa ĉaro, ke temas pri vojaĝanto, ne ja pri pasaĝero (la itala passeggero estas ‘falsa amiko’, en tiutempa itala lingvo temis pri ‘pasanto, vojaĝanto’, ne ja pri ‘pasaĝero’), ke la vojaĝanto re-prenas sian vojon, ne ja ke li simple daŭrigas pason. Kaj, en La rememoroj, la fina amara rememoro de Luigi Minnaja cedas al la pli kuraĝa kaj pli moderna aspra rememoro de Rossi.
La eroj de la Kantoj estas kvardek unu, inkluzive de fragmentoj neniam aperintaj dum la vivo de la aŭtoro, sed aldonitaj en kritika eldono kvardek jarojn post lia morto, laŭ trovitaj aŭtografaj manuskriptoj nun gardataj en muzeo. La editorado estas vere elĉerpa: la kronologio pri la vivo de Leopardi daŭras tridek unu pagojn; plia atuto estas la komentario pri ĉiu unuopa poeziaĵo. Tion oni ne trovas tiel ampleksa, kaj date kaj lingvistike skrupula, eĉ en la liceaj antologioj specife dediĉitaj al Leopardi. La verko estas do instrua eĉ al itala klerulo, kaj sendube neitalo trovas en ĉi libro grandan poeton kaj grandan tradukinton: bela paro (por altaro).

Carlo Minnaja.

 

Via opinio pri Kantoj