Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dilemoj de la nuntempo - vide el Hungario
Titolo Dilemoj de la nuntempo - vide el Hungario
 
KategorioScienco kaj tekniko / sociologio
Prezo 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapeŝto, 1984 
EldonintoHEA 
KlarigojArtikoloj de ses aŭtoroj pri sociaj, ekonomiaj kaj komunikadaj problemoj.
KontribuantojRed. Sándor Révész 
ISBN/ISSN963571081X 
Formato 101 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Tabeloj 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Osmo Buller

Rigardoj en nian tempon

Fonto: Hungara Vivo 1985:3
Aldonita de Osmo Buller (2009-12-11)

"La plej oftaj vortoj, kiujn vi trovos en la sekvaj studaĵoj, estas la kunagado kaj la informado. Ne estas nura humana sento, tradicia valoro aŭ politika prefero, sed elementa scienca fakto, ke sen la aero spirata de Helsinki kaj ekster la kadroj de la 'strategio de la kunagado' ni ne povus vivi plu." Jen vortoj el la redakta programdeklaro al "Dilemoj de la nŭntempo – vide el Hungario". Temas pri kolekto de ses artikoloj el la plumo de hungaraj scienculoj pri la plej urĝaj problemoj de la mondo.

Loĝantara trokresko, nutraĵmanko, energikrizo, elĉerpiĝo de krudmaterialoj, poluciado k.a. ĉiam pli maltrankviligas, foje ŝokas nin. La senlaboreco atingis netolereblajn proporciojn en multaj landoj, pri kio oni ofte emas kulpigi la pli kaj pli vastan aplikadon de komputiloj sur ĉiuj kampoj. Kaj la plej akuta malsano nuntempa delonge estas la vetarmado kaj la minaco de nuklea pereo.

La pliakriĝo de la tutglobaj plagoj kaj sekve nesekureco antaŭ la estonteco naskis novan sciencobranĉon, futuresploradon. Ja ĉiam la homo scivolis pri sia estonteco. Novas tamen, ke la futuresplorado ne estas sekvo de pura scivolemo. Ĝi rezultas el praktikaj kialoj, resumeblaj kiel ŝtorma ritmo de sociaj ŝanĝiĝoj kaj kiel konstante plifirmiĝanta kunligo inter enlandaj kaj eksteraj procezoj. La futuresplorado konkretiĝas en t.n. mondmodeloj, esplorantaj alternativajn evoluvojojn kaj ties sekvojn, ĝenerale kun la tempospino ĝis 2000-2100 aŭ eĉ pli foraj jaroj.

La unua mondmodelo, "La limoj de la kresko", fare de la Roma Klubo, aperis en 1972. Poste sekvis jam pluraj aliaj. D-ro G. Kovács analizas ilin en tre interesa studo kaj montras multajn malfortajn erojn en ili, cele al la ellaboro de hungara modelo. En neniu socialisma lando oni preparis tian modelon ĝis nun. En kio povus diferenci modelo farita en la "dua mondo" disde tiuj de la altevoluinta "unua mondo", jen la objekto de tiu ĉi artikolo.

Ĉiuj modelfarantoj samopinias pri grava afero: nepra antaŭkondiĉo por sukcese solvi la gigantan problemaron estas paco kaj kunlaboro. Tion destinas la tutmonda karaktero de la problemoj. Streĉe pensinstiga, eĉ rava enkonduko en la demandojn de kunagado estas la unua kaj plej longa artikolo de la volumo, "Sociaj insidoj" de E. Hankiss. Pri socia insido temas, kiam por solvi iun problemon oni aplikas rimedon, kiu finfine nenion solvas, sed malfaciligas aŭ eĉ baras la solvon. La plej grandskala socia insido estas la vetarmado, sed la leganto facile rimarkas insidajn situaciojn eĉ en sia ĉiutaga vivo, dank’ al la trafaj ekzemploj de la aŭtoro. Hankiss montras, ke la insidoj povas esti supervenkitaj per kunagado. Li malkovras, kiel oni povas realigi kunagadon, sed ankaŭ pri tio li atenigas, ke la kunagado ne estu altrudita kiel panaceo, ĉar en iuj kazoj aliaj strategioj estas preferindaj, ĉar pli efikaj. La leganto tuj ekpensas pri certaj principoj de la ekonomiaj reformoj en Hungario.

Se la artikolo de Hankiss prezentas ĝenerale validajn teoriaĵojn, tiu de akademiano J. Bognár kvazaŭ rekte aplikas ilin al la monda ekonomio. El la vidpunkto de la atingo de ekonomia sekureco li ekzamenas la interrilaton politiko – ekonomio, precipe kiel "senpolitikigi" la internaciajn ekonomiajn kontaktojn. "Ni jam tro spertis, ke la politikaj konfliktoj etendiĝantaj al la ekonomiaj kampoj minacas ne nur la ekonomian sekurecon, sed ankaŭ la ekonomian evoluon kaj la solvojn de tiuj fundamentaj problemoj, kiuj postulas kontinuan kaj senĝenan kunlaboron."

Informado havas esencan rolon en la kunagado, montras Hankiss. Du artikoloj estas dediĉitaj ĝuste al tiu ĉi temo. T. Szecskő skribas, ke Hungario ankoraŭ ne povas esti konsiderata kiel informisma socio kaj iom polemike li malkaŝas simptomojn pri tio. Li nepre pravas substrekante la gravecon de informado por favora socia atmosfero, dank’ al kiu la civitanoj pli trankvile eltenas ekz. antaŭvideblajn ekonomiajn ŝarĝojn. Akademiano T. Vámos dispafas kelkajn mitojn, ligitajn kun la venkomarŝo de la komputilo, ekz. tiun pri senlaboreco. Li revuas tiujn novajn eblojn kaj postulojn, kiujn elmetas la disvastiĝo de komputiloj. Nur pretere estas menciita la pretigo de leĝo pri informado en Hungario. Similaj leĝprojektoj estas arde diskutataj en multaj landoj, tute aparte la problemo, kiel protekti la "privatecon".

P. Józsa pristudas la estetikan praktikon de diversaj popoltavoloj, ĉefe tiun de la laboristoj. Li konstatas, ke la socia posedo de "alta arto" daŭre restas monopolo de la intelektularo, dum en la estetika praktiko de la neintelektulaj tavoloj temas nur pri serĉado de malkonektiĝo disde la ĉiutagaj zorgoj. Li rekonas, ke la sintenon de la lastaj determinas tradicioj de la pensmaniero, nur malrapide ŝanĝeblaj. Sed tiu determino estas nur parta kaj laŭ Józsa eblus ŝanĝi la estetikan praktikon, se jam ekde la elementa lernejo oni inicus la lernantojn pri estetikaj kodoj, t.e. pri la lingvo de la artoj. Tiel oni lernus, kiel legi romanon aŭ poemon, rigardi filmon aŭ bildon, ktp. Oni ekkomprenus, ke "la dana reĝido Hamleto ne estas simple la dana reĝido Hamleto".

Per tiu ĉi volumo la sociscienca literaturo de Esperanto grave pliriĉiĝis. Mi tre esperas, ke la kromtitolo "Socio – Ekonomio – Komunikado" ne aludas nur la enhavon de tiu ĉi artikolaro, sed libroserion kun pliaj titoloj. Kvankam la verko estas strikte scienca, temas pri sciencpopularigo kaj ĝin kapablas legi ĉiu, kiu interesiĝas pri sia tempo. Kaj se tamen vi ne tuj komprenas iun eron, legu plu kaj jam vi kaptos la ideon!

Ankaŭ lingve la volumo estas tre bone prizorgita, kio aparte gravas ĉe verko kia tiu ĉi. Nur pri la termino 'sciumo' mi grumbletas. Mi preferas la simplan 'scipovo', kiu klare redonas la du aspektojn de la nocio 'know-how', t.e. scii kaj povi.

 

Via opinio pri Dilemoj de la nuntempo - vide el Hungario