Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Fiŝkaptisto, La
Titolo Fiŝkaptisto, La
Vojaĝo tra la poezio de Fabrizio De André
 
KategorioKD-oj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPisa, 2007 
EldonintoEdistudio 
KlarigojDek unu kantoj, kun instrumenta akompano, de populara, engaĝita itala kantisto.
KontribuantojKantas Gianfranco Molle 
Karakterizoj 40min. Kun tekstobroŝuro 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ĵak Le Puil

Bardo revenis!

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Post multaj, multegaj jaroj fine revenis Ĝanfranko. Ĝanfranko Molle, kiu antaŭ tridek jaroj, kun sia kasedo La vojo malfermis la pordon al tuta generacio de kanzonistoj.
Kvankam en tiu ĉi disko La Fiŝkaptisto estas nur (fakte ne, sed poste!) kanzonoj de Fabrizio De André, la itala Brassens, ne eblas tuj ne rekoni kaj la stilon kaj la belan voĉon de la itala bardo. Ĉiujn kanzonojn brile tradukis Renato Corsetti. Kaj ĉi tie ne temas pri tekstoj de dek linioj ripetitaj dek-foje! Ne! Temas pri poeziaj tekstoj, ofte protestaj. Eble la muziko de Fabrizio De André iom postrestas la melodiojn de Brassens – foje...
Sed nepre aŭskultadu tiujn personojn. Jen la fiŝkaptisto, kiu partigas sian panon kaj vinon kun murdinto, kiun pelas la ĝendarmoj; jen Manjo, kiu glite falis en riveron kaj „kiam la vento vidis ŝian belon, el la rivero portis ŝin sur stelon.“ Jen la Mul-vojo en la maro, kie bedaŭrinde la muziko komplete superas la voĉon de l’ kantisto... Ŝpinu la lanon, kiun Ĝanfranko registris en 1976, unu el la plej belaj kanzonoj de tiu ĉi disko – temas pri nostalgia elvokado de la korteza amo de iu poezia Mezepoko – ne estas de Fabrizio De André, sed de Robert Marcy, franca aŭtoro, komponisto, interpretisto, kiu verkis tiun kanzonon en 1949! La stultulo estas plena de humuro: „por brili sufiĉas parkeri folion – mi provis la tutan enciklopedion...“ (kun voĉo, ve!, ankoraŭ tro malantaŭa!), La Princino ektraktas temon ankoraŭ tabuan por multaj, tiun de transseksemo, Franca Majo jam en La Vojo parolas per si mem... La milito de Pjero ankaŭ en La Vojo estas unu el la plej belaj kontraŭmilitaj kanzonoj, Send Krik kaj Rimini estis en la kasedo Baf! de 1984; Marĉela kunkantas Rimini, kaj oni povas nur plori, plori pro la malapero de tiu unika, varma voĉo en nia verdujo... La lasta kanzono La flut-muzikisto certe ne estas la plej trafa...
Iom strange tute ne aperas la nomoj kaj de Ĝanfranko kaj de Fabrizio De André sur la kovrilo... Tamen ja sur la disko!
Mi kompreneble atendas nun novan diskon de Ĝanfranko kun liaj propraj kanzonoj. Sed hodiaŭ ne maltrafu tiun ĉi juvelon, kiun ni ŝuldas al Renato, Fabrizio, Marĉela, bonegaj muzikistoj kaj Ĝanfranko la „Reaperanto“!

 

Via opinio pri Fiŝkaptisto, La