Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vagante tra la mondo maltrankvila
Titolo Vagante tra la mondo maltrankvila
 
Aŭtoro Nadija Hordijenko-Andrianova 
KategorioPoezio originala
Prezo 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapeŝto, 1987 
EldonintoHEA 
KlarigojPoemaro homaranisma, ofte inspirita de peresperantaj travivaĵoj.
ISBN/ISSN9635711824 
Formato 102 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Aldo de'Giorgi

Kelkaj perloj en neluksa prezento

Fonto: Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/amamorrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

Amo, amoro, adoro. Mira Andrusiewicz. Jelenia Gora: Socikultura Societo kaj Pola Esperanto-Asocio, 1987. 67p. 20cm. Ilus, 15,00 gld.

Vagante tra la mondo maltrankvila. Nadija Hordijenko-Andrianova. Budapeŝto; Hungara Esperanto-Asocio, 1987. 102p. 20cm, 13,$0 gld,

Enlumiĝo. Albert Goodheir. Glasgow: Kardo,1987. 44p. 21 cm. Ilus. 1 l,10 gld.

Tri 'stas tro. Gerrit Berveling. Vlaardingen: Vlardingenaj Kajeroj,1987. 44p. 2lcm. Ilus. 6,00 gld. Dua eldono: Chapecó: Fonto, 1988. 60p. 21 cm. Fonto-Kajeroj n-ro 3. 7,20 gld.

Malagrabla kaj riska tasko recenzi samtempe kvar samĝenrajn verkojn. Precipe ĉar tio kuntrenas neeviteble komparojn, kaj komparoj povas esti malsimpatiaj. Sed la okazo havas ankaŭ pozitivajn flankojn, ĝi ja estas tikla defio senkompromisi, lasi flanken la kutiman "verdan solidaron", kun la implicita celo instigi la potencialajn legantojn kontroli mem ĉu la recenzinto trafis per objektivaj kaj fidindaj juĝoj.

La libreto de Mira Andrusiewicz enhavas 68 poemojn, ĉiujn verkitajn de nia pola poetino antaŭ pli ol 20 jaroj, kiam la kolekto estis preta por eldono ĉe Stafeto. Bedaŭrinde, tiu tempodistanco iom percepteblas: iela impreso de malnovstilo, La titolo jam liveras la precipajn temojn de la verko. Amo aŭ amoro, jes, foje delikata, kortuŝa, sensiva, alifoje pasia, tragika, violenta kaj senpruda, iel Urbanová-eca (kio estas komplimento), ĉiam sincere inspirita. Sed ankaŭ meditadoj, demandoj pri la vivproblemoj (kiu poeto ne temis prie?), k.c. La poemoj tre varias, ofte liberversas, foje rimiĝas, ĉiam neregule, sen antaŭfiksitaj skemoj. Kio ne signifas, ke ili ne povas senstumble muziki, kvankam tio nur intermite okazas. Sufiĉe varia, flua kaj korekta la lingvouzo, escepte pri verba transitivado ("la nokto sekretas misteron", "dronante min", "spiras la kolon" ks), kelkaj pionirecaj strangaĵoj ("sur via ridas buŝo") kaj stumbloj ("malaperis rid' kara").

Kion konklude? Ke, malgraŭ la noca malfruo kaj la notitaj mankoj, la poetino vekis en mi simpation. Kaj kelkaj poemoj estas ĉarmaj, jen eta ekzemplo ("Kanibalo"):

Malkonscienca kanibalo
- li jam formanĝis tutan koron,
nesatigita manĝulaĉo,
li jam fortrinkis sangon, ploron;
animon tamen li demetis
- nedigestebla, do forĵetis...

Nia konata ukraina poetino Nadija Hordijenko-Andrianova kolektis en sia libro 55 poemojn, ĝenerale verkitajn per fluaj, belsonaj versoj, foje rimitaj, foje blankaj, kaj per senriproĉe eleganta lingvaĵo.

Ĉeftemo kaj celo de la verko estas tuj unuavide klaraj: kanti danke kaj apologie pri gaste vizititaj lokoj, himni pri iu difinita sociordo, mesie apelacii al paco, homfrateco, kontraŭmilitismo. Tamen la titolo ne misvojigu, tiu mondo limiĝas al kelkaj orienteŭropaj landoj vizititaj, precipe okaze de la UK en Varna, en 1978. Tial la temoj iom monotonas kaj malofte atingas puran poeziecon. Fakte tre malfacile estas ĉiesigi siajn emociojn kaj admirojn pri iu loko nur pere de priskribado, tiel tiuj sentoj restas plejofte nur personaj kortuŝoj de la aŭtoro. Same, kiam oni verkas ideologiajn mesaĝojn propagandajn, estas preskaŭ neeviteble fali en naivan emfazon, retorikemon, kliŝecon, ĉiujn ingrediencojn netaŭgajn por krei poezion.

Nepras tamen aldoni ke, feliĉe, kiam nia poetino ne engaĝitas, kiam ŝi sin allasas al propraj intimaj sentoj, travivitaj ĝojoj kaj suferoj, aŭ kiam ŝi simple elegias pri la mirindaĵoj de nia naturo, tiam ŝi atingas fajnan lirikecon, finfine delikate poezias. Vidu, ekzemple ("Printempaj etudoj"):

en homanimo same ĝermas la burĝonoj;
sub akompan' de majaj klarionoj
ni same renaskiĝas en konkuro
al nova viv', al nova bonespero. . .
Magi' eterna de la Primavero!

Albert Goodheir estas tro konata poeto por lin priskribi kaj difini, Iam mi diris, ke laŭ mi, nur li kaj Mauro Nervi povas esti konsiderataj la nepraj steloj, la plej kompletaj kaj maturaj poetoj de nia verda Parnaso dum ĉi lastaj jardekoj. Kaj la ĉi-koncerna kolekto, aperinta dek tri jarojn post la unua, furora Merlo sur menhiro, konfirmas mian iaman juĝon. Sed, ĉiam laŭ mia modesta pritakso, ĝi nemulton aldonas al la jam rekonata elstareco.

Goodheir, laŭ Auld "poeto de l' naturo" (kiomaj poetoj ne estas tiaj?), laŭ Tonkin "de l' nordo" (kia Hilda Dresen?), laŭ Pignatelli "de filozofio (Spinoza) kaj de iu pagana, natura religio" (Gaja, la terpatrino. Ĉu en la dudeka jarcento?). Do poeto multfaceta, varie interpretebla, sendube riĉpaletra, fundinspira, majstra elektanto kaj muldanto de vortoj kaj frazoj, Kaj fakte pluraj poemoj estas modelaj laŭteknike kaj ravaj laŭsence. Kiel la belega soneto enkonduka, kiel "Adoro", "Pri meditado" ("kial limigi vorte la sennoman? / Ĉu por difini amon oni amas?") kaj multaj aliaj. Mi tamen ne konsilas akcepton de lia baroka kaj sensignifa eltrovo, la "norda strofo", en Parnasa gvidlibro (kiu, cetere, jam estis diskutinda anakronismaĵo kiam ĝi aperis, nun...), Prefere ni legu kun ĝuo liajn muzikecajn skandojn en la liberversaj poemoj (ekz. "Antaŭ matena roso" kaj "Pluvo"), pardonante al li la finan aldonon de iom banaletaj rimitaĵoj,

Lasta recenzo temas pri Gerrit Berveling, laste aperinta poeto en nia ne plu tiom mikra firmamento poezia. "Last but not least", kion mi povus traduki per "fine sed ne fone", ĉar, el pluraj vidpunktoj, tiu nederlanda versisto estas eble la plej tikle interesa. Pro la bunta vario, eĉ pro la kontrasta malharmonio de la temoj, de la pensotezoj, precipe de la versteknikoj. Li "celas liveri bildon nunrealaĵan pri iu homa vivo en la 80-aj jaroj". Ĉu li sukcesis? Verŝajne ne: foje tro konfuzaj, tro pretendaj la konceptoj, ofte tro abstrakte aŭdaca la esprimado. Sed finfine ne malinterese. Intermiksite: intima, ama sed ankaŭ filozofiema kaj socia Muzo, ofte demandosigna poezio (Kio estas viv'?, Por kio ni estas surtere?), do entute poezio remaĉata de ĉiu novico, la rezulto dependas nur de originaleco kaj eleganteco de la formo, de denso kaj profundo de la pensoj. Kaj Berveling foje sukcesas, foje dronas. Tro da diferenco inter kelkaj poemoj, senriproĉe belaj, kaj aliaj, enigme povraj. Inter la unuaj, du ekstreme belaj tercinaroj, laŭ Dante-a modelo ("Ĉar kiel saĝi, kie vi Nemezas? / Sur strando mi rimarkis mian onton: / kaj ose mi nenion plu aprezas, / se ĝi al mi forŝiras horizonton..."), aliloke atentindaj vortludoj ("Tri 'stas tro.. , Tristas tre") kaj seksaj aŭdacaĵoj ("Ja kiu neniam karese ektuŝis virilon kunknaban?"). Klasikaj influoj estas are rimarkeblaj. Resume kaj ripete: nepre atentinda, leginda poeto, kvankam tre malhomogena, ĉiukaze unu el la plej modemaj el la novalvenintoj. Ni atendu kun espero evoluon.

Ĉiuj kvar verkoj estas eldonitaj de la aŭtoroj mem aŭ de komplezaj asocioj. La aspekto estas pli-malpli modesta, certe neluksa. Ĉi tio evidentigas ke la lastatempa ostracismo de niaj eldonistoj por poeziaj verkoj daŭras senkompate. Mi tion ege bedaŭras, ĉar, ĉu tio plaĉas aŭ ne, en nia lingvo poezio ĉiam estis - kaj restas, laŭ mi - la ĉefa, la plej produktiva evoluigilo; nur danke al ĝi Esperanto fariĝis la nuna, ekstreme elasta kaj riĉa esprimilo, kiun ni konas kaj profitas. Memento homine! (Primeditu homo! )

 

Via opinio pri Vagante tra la mondo maltrankvila