Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Plej granda rimedo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, La
Titolo Plej granda rimedo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, La
Kompilaĵo el la Bahaaj Skriboj kaj rilataj fontoj pri la demando de internacia helpa lingvo
 
KategorioReligio
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l., 2019 
EldonintoBahaa Esperanto-Ligo 
KontribuantojRed. Gregory P. Meyjes 
ISBN/ISSN9783948273002 
Formato 104 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Paul J Desailly

REE RIDINDIGI RELIGION EN LA REALO (RRRR)

Fonto: Paul J Desailly
Aldonita de Paul J Desailly (2019-07-16)

La Plej Granda Rimedo por Antaŭenigi Harmonion kaj Civilizacion (PGR) estas valora kompilaĵo sed mankas dekoj da referencoj el oficialaj bahaaj fontoj rilate la lingvojn hebrean, siriakan, ĉinan, francan, hispanan, japanan kaj jen, por citi nur unu ekzemplon, eĉ la zamenhofan: "Ĉie en Usono mi stimulis la bahaanojn studi Esperanton; kaj mi laŭeble penos disvastigi kaj antaŭenigi ĝin." Abdul Baha, 1912. La granda nombro da oficialaj leteroj ne aperantaj en kompilaĵo kiu estas sankciita (ne plene aŭtoritatigita) de la Universala Domo de Justeco indikas ke indas aperigi ontan ampleksigitan eldonon. Ke abundas eĉ pli seriozaj problemoj kiujn la aŭtoro mem ne penas kontesti konvinkis min ke reviziita eldono nepre necesas. Legu anglalingve jenan komento-sekcion: https://www.amazon.com/product-reviews/B0167HXLUU/?ie=UTF8
D-ro Gregory P. Meyjes, kies scioj pri kvin okcidentaj lingvoj estas kolosaj, bahaano estas kiu konas ankaŭ la araban sed ne Esperanton.

Okulfrapa al mi, eksa membro de Bahaa Esperanto-Ligo, estas legi ripetfoje en verko modelstile Esperantigita de miaj samreligianoj la terminon ‘La Majstro’ por referenci al Abdul Baha, des pli problemeca ĉar ‘La Mastro’ estas alternativo aliloke aperanta en libro abunde recenzita de eminentaj UEA-anoj por distingi inter LLZ kaj la koncerna figuro de Bahaismo kiun ĉiu bahaano skribe promesas obei: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6655#ek (Vd. paĝojn 28 kaj 48 de http://bahai.uga.edu/Realigas_la_Mondan_Pacon.pdf senpage havebla de la Universitato de Georgio, Usono.)
Simile serioza problemo, ĉar simila manko de konsultado okazis, estas eventuala nomo-ŝanĝiĝo de la institucio, Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), pro la karambola BEL-a mallongigo dividita kun la pli aĝa kaj pli granda organizaĵo, Brazila Esperanto-Ligo. (400 membroj.) En sekvaj ekzemploj vortigitajn de Abdul Baha (1844–1921) kaj de lia posteulo, Shoghi Effendi (1897–1957) PGR inkluzivas multajn admonojn por Esperantigi la bahaanaron. Tre bedaŭrinde tamen, Bahaa Esperanto-Ligo (religia institucio ne demokratia sed aprobita de la demokratie elektita Domo mem) en kiu aktivas apenaŭ unu pers-devena bahaano, en lastaj tri jaroj ŝrumpis de 400 membroj ĝis 200. Alidirite, bahaaj estroj kiel unuopaj kredantoj notu ke tiu statistiko honte signifas, spite jenajn admonojn en PGR, ke nur unu bahaano el 35.000 konas la zamenhofan lingvon:

Paĝo 12. Abdul Baha en Persio: “La bahaanoj konsideros la studadon de tiu ĉi lingvo [Esperanto] kiel nepran sian devon kaj estos por ili religia devo. Tial viroj, virinoj kaj infanoj ili ĉiuj ĝin akiros.”

Paĝo 16. Abdul Baha en Edinburgo: “Ni nun danku la Sinjoron, ĉar la lingvo Esperanto estas kreita. Ni instrukciis ĉiujn bahaanojn en la Oriento diligente studi ĝin.”

Paĝo 19. Abdul Baha en Parizo: “Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon [Esperanto] kaj ĉiel penadi ĝin disvastigi.” (Estas al mi mistero kial la tradukintoj evitis version de Lidia Zamenhof. Vd. Baha’u’llah kaj la Nova Epoko, paĝo 165.)

Paĝo 21, samurbe: “Tial aprezu Esperanton...”

Paĝo 24. Abdul Baha en Stutgarto: “Tial ni ĉiuj strebu, ke la lingvo Esperanto vaste disvastiĝos por ke granda kamaredeco estiĝu inter la homoj…Ni devas labori kaj penadi, por fari tiun ĉi lingvon parto de la kursaro en ĉiuj lernejoj.”

Paĝoj 61 kaj 100. Profesoro Theophile Cart vizaĝ-al-vizaĝe demandas al Abdul Baha: “Ĉu vi opinias, ke la Bahaanoj bonvolos lerni nian lingvon laŭ via konsilo?” Abdul Baha: “Jes…ili certe obeos mian ordonon kun ĝojo kaj laboros por la disvastigo de Esperanto…”

Paĝo 94. Abdul Baha en Parizo: “Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon [Esperanto] kaj ĝin disvastigi tiel foren kiel eblas…”

Paĝoj 67. Konsekvence, do, reage al supraj petoj Shoghi Effendi informas sian edzinon kiu en 1938 de podio konfirmas en Usono al centoj da bahaaj estroj: “La bahaanoj adoptu Esperanton nuntempe kiel universalan lingvon, eĉ se nur provizoran.”

Paĝo 41. Li aldonas en 1944: “…ni certe daŭrigu kunlabori kun ĝiaj anoj, lernu paroli ĝin kaj traduku bahaan literaturon al ĝi.”

Paĝo 45: “Fundamenta manko de interkomunikado inter popoloj serioze subfosas la strebon al la monda paco. Adopto de internacia helplingvo grandparte kontribuus al la solvo de tiu ĉi problemo kaj postulas urĝegan priatenton.” Citita estas La Promeso de la Monda Paco (1985), la plej grava institucia dokumento de la Universala Domo de Justeco, kiu inaŭguriĝis en 1963 kaj kiu gvidas aferojn de la Bahaa Kredo. Ke eĉ ne unu membro el tiu naŭ-persona estraro estas esperantisto kaj ke preskaŭ neniu bahaa estro sekvas konsilon pri la lingvo-principo mem sur la sola alineo en kiu aperas kombina uzo de la superlativo kaj la imperativo instigis tri bravajn kaj tre konatajn samideanojn en mia lando publike prikomenti jene: Marcel Leereveld: “preskaŭ kriminala, kaj almenaŭ politike nedemokratia…tre maljusta.” Trevor Steele: “malfacilas ne akcepti la ‘ordonon’ studi Esperanton.” Vera Payne: “se bahaanoj lernus Esperanton ... memevidentas ke la mondo en netakseblaj manieroj profitos.”Vidu paĝojn 21-24. http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-128-sep2017.pdf

Sur paĝo 36 de PGR estas malambigua, oficiala kaj obeenda instrukcio de Shoghi Effendi kiu “ĉiam kuraĝigis, kiel vi scias, la kredantojn kaj en la Oriento kaj en la Okcidento intense studi tiun lingvon [Esperanto] kaj konsideri ĝin kiel gravan perilon por la disvastigo de la Kredo en internaciaj rondoj. Precipe li [Shoghi Effendi, la unu sola Gardanto de Bahaismo] urĝis la geamikojn [t.e. adeptoj] bone reprezenti la Kredon en ĉiuj Esperanto-Kongresoj kaj -asocioj kaj per tio flegi pli grandan amikecon kaj kunlaboron inter la bahaanoj kaj la esperantistoj.” El letero oficiale en la nomo de Shoghi Effendi la 3an de aŭgusto (mia naskiĝtago) 1935.

Ho mia Dio! Mankas en 2019 eĉ bahaa fak-kunsido en Da Nang kaj Lahtio! (RRRR)

Amike kaj Bahaame.

Paŭlo Desailly. UEA-fakdelegito en Adelajdo pri Bahaismo.
Aktiva membro de Pasporta Servo

 

Opinioj pri Plej granda rimedo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, La

Paul Desailly (2019-07-13):
Bele Esperantigita ĉefe de B Westerhoff kaj prof M Porter kun skrupula reviziado far d-ro M Kramer. Konsternas min ke kvankam la anglan originalon eldonis antau 5 jaroj la plej prestiĝa bahaa eldonejo (George Ronald, Oksfordo) tre malmultas ekzempleroj


Via opinio pri Plej granda rimedo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, La