Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Rusa-Esperanta biblia frazaro / Russko-èsperantskij slovar' biblejskih frazeologizmov
Titolo Rusa-Esperanta biblia frazaro / Russko-èsperantskij slovar' biblejskih frazeologizmov
 
KategorioReligio
Prezo 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskva, 2009 
EldonintoImpeto 
KlarigojAlfabete ordigita laŭ la ruslingvaj citaĵoj; kun traduko kaj klarigoj en Esperanto.
KontribuantojKompilis Aleksandr Ŝevĉenko 
ISBN/ISSN9785716101937 
Formato 182 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Kalle Kniivilä

Ne vortaro, sed kolekto

Fonto: Revuo Esperanto, januaro 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Male ol oni povus supozi laŭ la nomo de la verko, ne temas pri vortaro, sed dulingva kolekto de bibliaj citaĵoj, aranĝitaj alfabete laŭ la unua vorto de la ruslingva frazo. Laŭ la antaŭparolo, la celo de la libro estas faciligi la laboron de tradukistoj, kiuj bezonas trovi Esperantan ekvivalenton de bibliaj aŭ biblie inspiritaj frazoj en rusa teksto.
La verko efektive utilas ĉefe al ruslingvanoj, ĉar mankas indeksoj laŭtema kaj esperantlingva. Eventuale iom utilas al nesciantoj de la rusa la mallonga indekso de nomoj aperantaj en la citaĵoj. La nomoj aperas en siaj rusa kaj Esperanta formoj, sed estas alfabete aranĝitaj nur laŭ la rusa formo. Al kelkaj el la bibliaj citaĵoj estas aldonita mallonga klarigo de la signifo aŭ situacio, en kiu la koncerna citaĵo estas uzata en la rusa lingvo. Por nerusa leganto la klarigoj ofte aperas surprizaj. Ekzemple la citaĵo "... la Filo de homo ne havas kie kuŝigi sian kapon" (Luko 9:58) laŭ la klarigo havas ne nur la signifon "ne havi hejmon", sed ankaŭ "havi malbonan humoron". La koncepto "senpeka koncipo" laŭ la vortaro signifas "io neebla", kaj "sankta spirito" ricevas mirindan klarigon: "ironie: tutpotenca forto".
Iuj el la citaĵoj estas interesaj, sed aliaj ŝajnas hazarde elektitaj banalaĵoj. Krom la elekto, ankaŭ la ordigo de la citaĵoj estas iom hazarda. Du malsamaj citaĵoj pri ĉiela manao aperas en disaj partoj de la libro, ĉar unu el ili troviĝas ne sub la litero m por manao (ruse: manna), sed sub la litero k, laŭ la unua vorto de la citaĵo: "kiel" (ruse: kak).
La libro povus esti pli utila, se ĝi enhavus iom malpli grandan kvanton da pli bone elektitaj citaĵoj, kun pli da serioze pripensitaj klarigoj, kaj kun laŭtema indekso.

 

Via opinio pri Rusa-Esperanta biblia frazaro / Russko-èsperantskij slovar' biblejskih frazeologizmov