Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto
Titolo Esperanto
 
Aŭtoro L.L. Zamenhof 
KategorioLerniloj, vortaroj / portugala
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRio, 1987 
EldonintoFEB 
Klarigoj" Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia", kun traduko en la portugala.
Tradukisto, lingvoI. Gomes Braga / En la portugalan
Formato 112 paĝoj, 18 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Fernando Maia Jr.

Tia modela disertaĵo

Aldonita de Fernando Jorge Pedrosa Maia Júnior (2008-03-04)

En tiu dulingva (Esperanto kaj la portugala) libro preparita de la eminenta brazila e-isto Iŝmael Gomes Braga, la eta "tezo" de L. L. Zamenhof pri la ideo de Lingvo Internacia (neŭtrala kaj pacoportanta) estas prezentita al la portugallingva publiko.

En sia disertaĵo, Zamenhof koncize eksplikas kial lingvo internacia, kial ĝi devas esti neŭtrala kaj, sekve, kial ĝi ne povas esti nacia lingvo (kia la angla).

Post tiu paŝo en la kompreno de la afero li plu eksplikas kiel devas esti lingvo internacia kaj tiel klarigas la karakteron de sia verko, Esperanto.

Tiu libro do ne simple defendas Esperanton, sed ĝin montras tian, kia ĝi estas, ĉar tiel ĝi estis konstruita, por ke servu al la neceso de lingvo internacia kaj neŭtrala.

Valoras la penon la legado sen antaŭjuĝo de tiu libro. Multajn fojojn la ideo de lingvo internacia timigas la homojn kaj ili emas rifuzi ĝin, eĉ sen sin permesi ĝin kompreni, sen satigi sian scivolemon - ĉar antaŭ la ideo de lingvo internacia tio, kio pli aperas, estas duboj! Kaj tiu eta tezo sin donas al la tasko respondi, se ne ĉiujn, la plimulton da tiuj duboj.

 

Via opinio pri Esperanto