Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Koko krias jam!
Titolo Koko krias jam!
 
Aŭtoro Ferenc Szilágyi 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroLa Laguna, 1955 
EldonintoJ. Régulo 
KlarigojDek tri noveloj de la renoma prozisto.
Formato 225 paĝoj, 22 cm 
RecenzojPlurfaceta ĉefverko de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Koko krias jam!" ne estas havebla!


Recenzo de Ivo Rotkviĉ

Koko krias jam

Fonto: La nica literatura revuo
Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr15/koko.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)


Ferenc Szilagyi elformiĝis sur la Budopesta Parnoso kulerante
mirindan lingvan nektaron el la sorĉista kaldrono de alĥemiistoj Baghy
kaj Kalacsay. Sendube estis feliĉo sorbsuĉi tiun aroman lingvan eliksiron,
sed estis malfacile gajni la spronojn de originala verkisto sub la platiga
ombro de la du majstroj. Tamen la riĉa talento kaj profunda persona
kulturo de Szilagyi elbatalis por li la lumrondon inter niaj ĉepintaj
literaturistoj. Hodiaŭ estas jam akre elkonturita lia verkista profilo kaj
preskaŭ elmezuritaj liaj literaturaj atingoj.




La nova libro, kvazaŭ multkolora ventumilo en la dis-ripa aranĝo,
prezentas novelojn kaj skizojn, kiuj kvankam ofte pezkaratoj, tamen
ne aldonas multajn novajn trajtojn al la fizionomio de prozisto Szilagyi.
Ankau ĉi tie li estas glitparola kaj orelkatena rakontanto kun nur
pinĉprenoj da priskribaj detaloj, tre lerte dismetitaj tra la pritema
mozaiko. Liaj frazoj svarmas en vigla ritmo, iliaj tuberoj estas skrupule
forfajlitaj, sub brillakaj skvamoj de sonoraj vortoj insidas originalaj
pripensoj. Kun majstra trafcerto Szilagyi elŝeligas el la vortokrusto ĝian
sencan juvelon, elcizelante tiel unu el la plej rafinitaj esperantaj stiloj.
Ofte li elrivalas la nivelon de la klasika stil-travideblo de Waringhien.
Sed lian frazon ne trasangas homecaj emocioj de Baghy, en ili ne
torentas malbridebla vervo, kiel tiu el la turba viglo de Rossetti.




Ĉe Szilagyi ĉio estas perfekte balancita, la vorto, la ritmo, la
penso. Lia reliefo ne rifuĝas en profundajn entranĉojn, li evitemas la
erupciojn de paroksismo elene, sur la vortojn li selas obtuzigan sordinon
kaj ec tra apokalipsaj tumultoj li nur trapantoflos molpaŝe. Szilagyi ne
permesas al la pasio kuntreni lin sur la ondokreston de eventoj, li
preferas lumturan ĉambreton por observi kaj prinoti la uraganon, ne
esplorante ĝiajn metereologiajn kaŭzojn.




Siajn rolulojn Szilagyi ne ĉasas en la brila amfiteatro de mondo,
li kutime malkovras ilin en la krepuskaj, forgesitaj niĉoj -- ie ĉe la
vivmarĝeno. Intence, kvazaŭ filma aparato, li mallarĝigas sian pupilon
por fiksrigardi nur tiun eron de ilia estaĵo, kiu estos aktuala por la
zorge elektita cirkonstanco. Ŝajne la denaske hermeta memo subkonscios,
ke la psikologia esploro estos malebla sen la memanalizo kaj tial li ne
ligas placente siajn heroojn al si por infuzi en ilin la vivon de sia interno.
Szilagyi ne sekcas konsciencon, kiam, fendiĝonte sub la vipo de internaj
konfliktoj kaj ekstera nepro, ĝi submetos dornan kapkusenon en nian
liton. Disŝancelita moralo ne altiras penetron de lia primedito, liaj
roluloj ne forbrulas en deliro de pasioj aŭ spasmo de pekemo, li emas
turni la rigardon for de la spirita negliĝo, tra kiu elradias komplikiteco
de animo, superbolo de cerbo kaj broga fermentado de sango.




Szilagyi ne suferas pro ideologia skorbuto, li ekstaris flanke de la
ŝnurringo, kie, sangŝpruce, interpugnas la postnuno kontraŭ la nuno,
kaj la nuno kontraŭ la ĵuso. Sian plumon li ne trempas en narkotan
parfuman de virina hararo, li ne fosserĉas en la cindro de ekscesaj
pasioj, lin ne tentas genealogia linio de junulina nazo. Estas tio filozofia
trankvilo de la homo, kies nobla kaj kompatema koro elpesis por si la:
valoron de ĉiuj aĵoj kaj kiu, stumblinte sur la vivsperto, alkliniĝis en la
determinisman fatalemon.




Kiel humoristo Szilagyi ne enpremas kruele la tranĉan klingon de
ironio por vundi, li ne enprofundiĝas en homajn erarojn kiel hunda nazo
en malodoron. Ĉi tie ne abundas distondra, Homera rido de Schwartz
kiu per nia absurdemo ŝarĝas siajn krakraketajn paradoksojn kaj kiel
somera suno elperfidas ĉiun lentugon sur la karaktero de la viktimo.
Humoro de Szilagyi estas bonkora prirideto de avo pro petolaj kulpoj
de la nepo, ĝi estas senmalica kurba spegulo, distordanta trajtojn de
ĉiu kaj ĉio nur por amuzi kaj atentigi. Tial lia humoro kreas la agordon
de printempa siestado, kiam, sub la disfunga sunombrelo, oni sentas
sin forizolita de la ekstera monda kaj la pulsanta vivo ĉirkaŭronde ŝajnas
nur sensenca karuselo.




Szilagyi estas originala kiel verkisto, neordinare harmania kiel homo,
abunde riĉa kiel artisto. Li ne toleras korseton de laŭmodaj literaturaj
tendencoj. Tial ne strange, ke jen li ŝajnas romantikulo en realismo
jen realisto en romantiko, jen naturalisto en kronikado de okazaĵoj. Sed
tra ĉio li restas profunde etika pensulo, infektita de idealisma optimismo.
Kaj -- laŭ mi -- tio estas lia plej valora kvalito.




Kaj tamen malgraŭ tiu optimisma meĉeto, lia paletro estas iel
griztona, subinspirante mildan melankolion. Mi ne konas Szilagyi kiel
homon kaj tial mi ne povas deĉifri lian personan enigmon. Sed mi scias,
ke, malproksime de li, sub la mistera susuro de aplombaj poploj, muskaj
herbejoj elsunas molan verdon. Tie cejano kaj papavo fajrerante brodas
la rideton de naturo en ortritikan kanvason. Tra frap-frapa gutkanto
de pluvo ploras violono kaj en neĝisfundebla sopiro fendas hungaran
venton, hungaran ebenon. Io estas perdita tie. Perdita nerevokeble. Restis
nur nostalgio kaj nekvietigebla prisoifo!







La unuarangan veston kaj tipografion prizorgis J. Régulo. Per
senhalta "Stafeto" li submetis larĝajn flugilojn al nia literaturo. Ni
konsciu tion kaj sincere lin estimu!

 

Via opinio pri Koko krias jam!