Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vivo kaj opinioj de majstro M'Saud
Titolo Vivo kaj opinioj de majstro M'Saud
 
Aŭtoro Jean Ribillard 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1994 (2a eld) 
EldonintoIltis 
KlarigojĈefverko de la E-literaturo. Vivrakonto de azeno en araba oazo.
ISBN/ISSN3927613215 
Formato 143 paĝoj, 19 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Vivo kaj opinioj de majstro M'Saud" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Vortema azeno

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/msaudrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Jean Ribillard debutis per Vagado sub palmoj en 1956, kaj unu jaron post lia morto en 1962 aperis lia nefinita romano Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud. Ĝia protagonisto kaj rakontanto estas Sahara azeno, kiun la aŭtoro prezentis al ni jam en sia unua verketo. M'Saud (= feliĉa) estas besto filozofema, iom simila al sia pli konata kolego Platero de Jiménez. M'Saud tamen ne estas nur lirika aforismulo, sed krome emas je longaj monologoj plenaj de erudicio kaj komplikaj klarigoj.

Ĉi postmorta verko de Ribillard havas stilon iomete pli pezan ol lia debutaĵo, kiu estis eta majstraĵo en leĝere lirika prozo. "Kial do diri simple, kion eblas envolvi en vortamason?" ŝajnas esti la sinteno de ĉi azeno. Pluraj el tiuj monologoj estas prelegoj de onklo Musa, maljuna azeno kiu alprenis la taskon eduki la junan M'Saud, precipe pri antikvaj historio kaj religioj. Tamen ankaŭ M'Saud mem rakontante emas je iom da lingva pavado:

Ho, Homero, nur vi scius kanti tiujn vetminacojn, kiuj stimulis la Mirmidonojn antaŭ la mortiga kontakto! Ili jam sonis sub la remparoj de Trojo kaj hodiaŭ instigas bonaĉajn kampulojn intertranĉi al si la kolon por forlavi la kraĉon, kiu makulas ilian vitraĵan honoron. En ĉiu tempo tiel procedis la homoj. Sen ekscitoj, incitoj, provokoj, ili versimile finaranĝus siajn disakordojn inter du pokaloj da palmvino. Sed ili rigardas kiel nepre hontinde ne trafendi la okcipiton de tiu, kiu malŝveligis ilian baŭdruĉan dignon per senrespektaj pikaĵoj. (p. 83)

Tamen Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud estas esence ĉarma rakonto, kaj la pompeta stilo kompreneble aperas intence, por estigi komikan kontraston al la kampara medio de la azeno kaj ties amikoj kaj mastroj. Per la okuloj de ĉi protagonisto Ribillard povas ridindigi multajn trajtojn de la homoj. En la komenco kaj mezo de la libro la plejparto de la rakonto temas pri homa historio kaj homaj kondutoj. Tamen oni povas kritiki, ke li ne sufiĉe multe utiligas la perspektivon de la azena rakontanto. Multaj epizodoj povus esti rakontataj de iu ajn, homo, dio aŭ ĉioscia aŭtoro.

Post cento da paĝoj la romano tamen iel malfiksiĝas el sia surloka muelado, kiam komenciĝas longa kaj eventoriĉa vojaĝo de M'Saud. Jen oni vere sentas, ke la rakontanto estas tiu azeno. Tie ankaŭ la lingvaĵo alprenas pri efikan, malpli ŝarĝitan formon:

Ni lasis la ĉarman palmaron kun ĝoja sento de ofero. Baldaŭ la domoj iĝis pli disaj, la arboj maloftaj, la grundoj mizeraj. Beduena tendaro vezike sin levis sur la senkreska ebenaĵo. Kaj nenio plu estis, krom tero ŝtona kaj nuda. (p. 106)

Pluraj el la aventuretoj de la azeno estas tre spritaj kaj originalaj, kaj oni devas tre bedaŭri, ke lia vagado finiĝas subite en Jerusalemo per la vorto "kaj", meze de frazo. Laŭ la strukturo de la verko oni povas supozi, ke ĝi devus ampleksi eble la duoblon, kiam preta. Sed finiĝis la surtera vagado de ĝia aŭtoro, kaj la ĉarma M'Saud restis staranta tie sur paĝo 139, orfiĝinte kaj paralizite. En la Esperanta literaturo tamen pluvivas kaj la azeno kaj ĝia kreinto Jean Ribillard.

 

Via opinio pri Vivo kaj opinioj de majstro M'Saud