En 1931 Literatura Mondo aranĝis romankonkurson, en
kiu la juĝantaro unuanime premiis la manuskripton de Stellan
Engholm por la romano Homoj sur la tero. Post pli ol
sepdek jaroj tiu romano restas lia ĉefverko kaj unu el la plej
gravaj verkoj de la originala literaturo Esperanta.
La romano prezentas tri generaciojn de kamparanoj, homoj kiuj
vivas ne nur sur la tero, sed per ĝi, iufoje eĉ por
ĝi aŭ pro ĝi. Tute ne temas pri iaj kliŝaj, averaĝaj
terkulturistoj, sed pri tre apartaj, individuecaj figuroj, kiujn
la aŭtoro tre lerte priskribas kaj vivigas sur la scenejo de
ilia bieno. Ili ne nur estas apartaj, sed krome sintenas aparte,
vivas aparte de aliaj homoj kaj en ia emocia izoliĝo unu de la
alia. Kuntenas ilin nek sentoj nek parenceco, sed ŝajne nur tio
ke ili por bono aŭ malbono estas ligitaj al tiu peco da tero,
kie ili hazarde ekvivis.
La verkoj de Engholm ĝenerale estas ideaj verkoj, kie
la realismo ĉefe rolas kiel scenejo, kunteksto kaj fono - antaŭ
kiun li lokas siajn figurojn. Sed en Homoj sur la tero la
realismo penetras ankaŭ en tiujn ĉefrolantojn, kaj ili iĝas
veraj individuoj, ne nur la portantoj de iu ideo aŭ dilemo. Tial
ĉi verko restas viva en pli alta grado ol ekz. la novelego Al
Torento, aŭ la trilogio Infanoj en Torento 1-2 / Vivo
vokas, kie la ideoj ne permesis al la protagonistoj vivi tute
naturan vivon.
Ĉeftemo de Homoj sur la tero estas la intima rilato
inter la homoj kaj la kulturata tero sur kiu ili vivas.
La tero havas grandan sencon, li diris. Ĝi nutras nin,
nutras la grandan multmilionan homaron, bestojn kaj
kreskaĵojn, kaj el ĝia senluma, silenta profundo ĝermas
vivo kaj belo. Suno kaj tero estas la grandaj potencoj de la
vivo. Suno kaj tero en kuniĝo donas vivon kaj renovigas
vivon.
Se vi bone komprenas tion, vi ankaŭ komprenas, ke
laboro estas granda afero. Se oni ne pensas pli profunde, la
terpomoj en la kelo, panoj en provizejo kaj fojno en fojnejo
povas ŝajni negravaj aferoj. Sed kio fariĝus el ni, se tio
mankus? Kaj tion la tero donis al ni. (...)
Vi do vidas la interrilaton. Sed la homoj ŝatas iri
ĉiu sian propran vojon. Ili ne priatentas unu la alian, ne
komprenas, kion unu signifas al la alia. Tial ne estas facile
vivi. Sed povus esti alie.
Ĉar tamen la vivo estas admirinda kaj bela. Se ni nur
vivus en la ĝusta maniero, eĉ la laboro fariĝus kvazaŭ
ludo, kvazaŭ gaja festo al ni ĉiuj.
Tial plugu vian sulkon profunda kaj rekta. Neniu
komprenas vin nun, sed estu ĝoja pro tio, ke vi mem
komprenas tion. Kaj se vi restos fidela al tio, eble venos
tago, kiam vi renkontos iun, kiu sentas kaj pensas same kiel
vi mem.
Tiel li revis kaj fantaziis en la soleco.
Kaj vicoj da kriantaj gruoj ŝvebis suden, la tagoj
malheliĝis, kaj super la dormanta tero fortaj ventoj balais
kirlitan neĝon kaj malvarman aeron, ĝis kiam la suno ree
ekbriletis en la sudo, kaj tremantaj triladoj de alaŭdoj
denove sonoris super la brunaj kaj nudaj kampoj de la
printempo. (p. 159-160)
Alia grava temo de la verko estas la homa soleco, eĉ
izoliĝo. Inter la homoj de la romano troviĝas spiritaj abismoj,
kiuj ŝajnas nesupereblaj. Kelkaj el ili suferas pro tiu soleco,
sed ili ne scias kiel rompi ĝin. Aliaj ŝajne eĉ ne rimarkas
ĝin, kvazaŭ ne povus esti alie.
La rilato inter patro, patrino kaj filo estis la plej
bona koncerne pacon. Escepte la provojn de Kajsa konverti
Kristoforon, malmilda vorto verŝajne neniam estis dirita en
la hejmo. Sed eksterulo tamen trovus la familian vivon iom
stranga. Kiel dirite, familia malpaciĝo kaj ĉiutaga
riproĉado tute forestis, sed aliflanke mankis ankaŭ ĉio,
kio povus indiki pli proksiman interrilaton. Kajsa ridis kaj
gajis, kiam Kristoforo rakontis siajn historiojn, sed kvazaŭ
iu tute fremda persono rakontus ilin. Sama estis la intereso
de Kristoforo pri ŝi, kiam ŝi parolis pri la mastrumado de
la bieno. Ŝajnis, ke ili sufiĉe bone ŝatas unu la alian,
sed cetere havas neniajn interrilatojn. Kaj sama estis la
rilato de la filo al la gepatroj. (p. 59-60)
Se iu renkontis Kristoforon je la unua fojo, tiu
traktis lin, kvazaŭ ili estus amikoj dum la tuta vivo, kaj
li tute gajnis la simpation de la fremdulo. Strange estis
tamen, ke dum la daŭra interrilato, ĉiu nova renkonto
similis al la unua. La amikeco ne pliprofundiĝis. Estis
ĉiam same plezure kunesti kun li, sed ĉiam estis, kvazaŭ
oni renkontus lin je la unua fojo, kaj ankoraŭ ne komprenus
bone lian veran rilaton al oni. Sed la plej multaj ne pensis
pri tio. (p. 71)
Ŝi ja ŝatis la infanojn, tamen sen pli profundaj
sentoj. Je la naskiĝo de la knabino la patrinamo ja
ekflamis. Tamen ĝi ne ampleksis ambaŭ infanojn. La knabino
estis ĉio. Ke la knabo ankaŭ estas ŝia infano, ŝi ŝajne
preskaŭ forgesis. (p. 176)
Kompare kun aliaj verkoj de Engholm, la mediopriskriboj
ĉi tie estas pli riĉaj, precipe se temas pri natura pezjaĝo
kaj la paso de sezonoj. Ankaŭ la homojn li prezentas tre trafe
kaj dinamike.
Lia vizaĝo estis ronda kaj bonhumora kaj al supraĵa
rigardo ĝi ŝajnis preskaŭ senesprima, tute en harmonio kun
lia cetera naturo. Sed se oni pli bone kaj en ĝustaj
momentoj atentis ĝin, oni vidis, kiel la pezaj trajtoj
preskaŭ nerimarkeble pleniĝas de vivo, vivo kaŝita sub la
senmova ekstero same kiel liaj fortikaj muskoloj estis
kaŝitaj sub tavolo de graso. La iom dikaj lipoj kurbiĝis,
kvankam preskaŭ nevideble, kvazaŭ li vidus ion dezirindan,
kaj la nazaloj ekvibretis, kvazaŭ li ekflarus allogan
odoron. La malgrandajn okulojn, pli malhelajn ol tiuj de la
patro, vivigis dum kelkaj sekundoj ia interna, kaŝita brilo,
malrapide kaj senflame kiel venteto ruĝigas ardojn sub
cindro. (p. 65)
Ankaŭ sintenojn strangajn kaj mirigajn la aŭtoro kapablas
igi kredindaj dank' al la riĉa kaj viva prezentado de homaj
karakteroj.
Domaĝe ke ni ne priparolis tion ĉi pli frue.
Miaflanke mi neniam pensis pri edziĝo, kaj ankaŭ nun mi ne
sentas inklinon. Por kio tio estus bona? Sed mi komprenas, ke
povos ĝeni vin. Se estos tro peze al vi, mi ne metos
malhelpon sur vian vojon, ĉar mi ja estas kulpa. Sed kion vi
diras mem? Ĉu vi nepre volas fariĝi mia edzino?
Selma mallevis la palpebrojn, kaj nur post iom da tempo
ŝi respondis. Ŝia rigardo kvazaŭ direktiĝis internen,
fariĝis mallume ĉirkaŭ ŝi, suferige mallume, kaj ŝi
sentis kvazaŭ ŝi sufokiĝus.
Sed eklumiĝis, kaj subite ŝi perceptis sin mem,
Kristoforon kaj ilian interrilaton tute klare, kvazaŭ
objektojn vidatajn en plena taglumo. Nun vi tamen puŝis la
kapon kontraŭ la ŝtone malmolan muron, voĉo flustris en
ŝi. Kaj kio estas interne? Nur malpleno. Kaj eĉ se estus
io, vi neniam rajtus alproksimiĝi, kaj cetere tio ne valorus
la penon. Kion vi do havas komunan kun tiu viro, kial ligi
vin al li? Pli bone esti libera kaj sekvi sian propran volon.
Kaj nun vi devas fidi al vi mem, daŭrigis la flustra voĉo
en ŝia interno. (p. 96)
En granda parto de la verko Engholm evitis doni
detalojn, kiuj iel fiksus la rakonton en la tempo. Ĉio okazas
kvazaŭ en ekstertempa epoko, sur la eterna tero. Post du trionoj
tamen oni ekaŭdas la foran muĝadon de la mondmilito, kaj poste
ankaŭ pli da aliaj detaloj precizigas la epokon.
Engholm estas konata kiel eminenta stilisto. En aliaj
verkoj tiu lia stilo estas simpla, senornama, preskaŭ puritana.
Sed ankaŭ ĉi-rilate Homoj sur la tero iel diferencas de
la ceteraj verkoj. Ĉi tie la stilo estas pli bunta, pli fekunda.
Kaj en dialogoj, kaj en rakontaj partoj oni trovas
pli da figuraj esprimoj, sukaj komparoj kaj metaforoj ol en liaj
ceteraj verkoj. Ne facilas scii, kio kaŭzis tiun diferencon.
Eble la tero fekundigis la lingvaĵon de la aŭtoro.
Iom rimarkinde estas, ke videblas sufiĉe forta svedlingva
influo ĉe tiuj figuraj esprimoj, kaj cetere ankaŭ jen kaj jen
en la normala teksto de ĉi tiu verko. Tion oni malofte trovas en
liaj ceteraj originalaj verkoj. Iuloke oni eĉ povus kredi, ke
temas pri tradukaĵo. Engholm ja estis ankaŭ tre talenta
kaj produktiva tradukanto. Unuloke, kie temas pri bienvendo, li
pro malzorgo skribis "la vendo de la korto" (p.
100), kion oni povas kompreni nur sciante, ke la sveda gård
signifas kajkortokajbieno.
Kredeble tamen temas plej ofte pri konsciaj elektoj de la
aŭtoro: li bezonis iun sukan esprimon kaj ĉerpis ĝin el la
sveda lingvo, opiniante ke ĝi estos komprenebla ankaŭ al
alinacianoj. Jen kelkaj ekzemploj:
Nun li benis la ĉefon per tuta prelego (p. 46, =
feliĉigis)
Li parolis kvazaŭ li estus preĝinta por sia eterna
feliĉo (p.48, = tre verve)
Kaj poste ŝia nomo estis Ester, malplaĉa nomo (p.
162, = Kaj krome...)
Ili baldaŭ povos esti tute skrapitaj (p. 202, =
senmonaj)
Eĉ la komenca frazo de la libro ŝajnas kvazaŭ tradukita
vorton post vorto el la sveda: "En bela dimanĉa
antaŭtagmezo staris la maljuna Kristoforo sur la korto kaj
ĉirkaŭrigardis." (p. 43). Engholm pruntas eĉ
proverbon el la sveda: "se li jam havas la diablon en la
boato, li ankaŭ remos kun li al la bordo" (p. 204,
simile p. 136), dum oni vane serĉus Zamenhofan proverbon
en la verko.
Kompreneble, ĉi supraj ekzemploj ne sufiĉas por aserti, ke Engholm
verkis la romanon svede kaj poste esperantigis ĝin. Same bona
klarigo povus esti, ke li pensis pri svedaj kamparanoj en sveda
bieno, eble eĉ iuj realaj personoj, kaj tute nature aperis al li
svedaj esprimoj en Esperanta vesto. Tamen estas rimarkinde, ke
ĉi trajtoj karakterizas nur ĉi tiun el liaj originalaj verkoj,
kaj ĝuste en verko kie la stilo ĝenerale estas pli bunta kaj la
priskriboj pli riĉaj ol en la ceteraj Engholmaĵoj.
La unuaj verkoj de Stellan Engholm aperis en rapida
sinsekvo: Al Torento en 1930, Homoj sur la tero en
1932 kaj Infanoj en Torento 1 en 1934, kaj dum tiuj jaroj
li krome okupiĝis pri tradukado. Pri ilia estiĝo ni scias
praktike nenion, kaj tio cetere ne tre gravas. Gravas ĉefe, ke
ili restas esenca parto de la Esperanta beletro. Plej multe tiu
juĝo validas pri la romano Homoj sur la tero.
Opinioj pri
Francisko LORRAIN (Montrealo, Kanado) (2005-12-09): Kortuŝa romano, verkita en belega, sobra stilo. Dum la rakonto okazas la dua mondmilito, iom malproksima, vidata de la neŭtrala Svedio. Maltipa libro, ĉar en ĝi ĉiuj ĉefaj rolantoj finfine (kvankam ne antaŭvidite) iel trovas saĝon kaj feliĉon.