Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Rubriko Esperanto de la tagĵurnalo "Dong-a ilbo", 1924
Titolo Rubriko Esperanto de la tagĵurnalo "Dong-a ilbo", 1924
 
KategorioMovado
Prezo 3.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSeulo, 2004 
EldonintoKEA 
Klarigoj47 artikoloj E-lingvaj aperintaj en korelingva gazeto en 1924.
KontribuantojKompilis la redakcio de KEA 
ISBN/ISSN8987281140 
Formato 79 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Paul Gubbins

Korea kuriozaĵo

Fonto: Esperanto, 11/2007
Aldonita de aG (2007-10-31)

Unuavide malfacilas kompreni, kial tiu ĉi libreto, konsistanta el artikoloj aperigitaj dum 1924 en korea tagĵurnalo, estas proponata al eksterkorea publiko. Eble du-tri Esperantaj historiistoj interesiĝos pri la fakto, ke dum la pioniraj jaroj de Esperanto en Koreio aperis rubriko en la internacia lingvo en korelingva gazeto; eble ili volos noti, ne kun granda surprizo, la solidajn kaj solidarigajn titolojn de kelkaj kontribuaĵoj: i.a. „Esperanto estas Latino de Demokratio“, „Monda Paco kaj Esperanto“ aŭ „Alvokoj al karaj niaj gefratoj“.

Tamen, honeste, ne imageblas, ke eksterkorea kaj ĝenerala leganto trovos multon interesan aŭ multon valoran en la volumeto. Tradukitaj poemoj, unu en du versioj („Liberigu min el la bandaĝo de via dolĉeco, mia karulino! / Ne pluigu al mi tiun ĉi vinon da kisoj“), eble prilumetas korean poezion; la originala Esperanta poemo, verkita de iu Esperantujano, estas – feliĉe – mallonga („O mondo! / Mi elprenis vian floron, O Mondo!“). Korea fabelo, „Kato kaj hundo“, promesplene komenciĝas sed baldaŭ perdiĝas en flankaĵoj pri ratlando kaj ŝtelita kruĉo.

Kelkaj kontribuaĵoj tamen kaptas la atenton. La aŭtoro de la leganto-letero „Pri akvometrilo“ prilamentas la koston de elkrana akvo kaj notas: „Nun la malriĉa akvoportilisto estas perdigota sian oficon. Tio estas ankaŭ unu granda socia problemo“.

Interesas raporto pri „Korea Virina Societo“. Koncizaj, interesaj tekstoj ĉiam bonvenas en la Esperanta klasĉambro. Tamen instruistoj turnu sin al tiuj ĉi legaĵoj nur post multe da pripensado. Kiel notas LEE Chong-Yeong en la enkonduko: „Ŝajnas, ke kelkaj preseraroj troviĝas, sed ni intence lasis ilin kiel ili estas, por ke la legantoj aprezu tiaman etoson“. Bone. Sed tiama etoso – eble patoso pli taŭgus – ne akordas kun ĉies gusto. Espereble Korea Esperanto-Asocio preparos parencan libreton, por ke legantoj aprezu nunan Esperantan etoson en Koreio.

 

Via opinio pri Rubriko Esperanto de la tagĵurnalo "Dong-a ilbo", 1924