Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › En la brikejo
Titolo En la brikejo
 
Aŭtoro J. Waśniewski 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1988 
KlarigojFruepoka rakonto kun freŝa naturpriskribo.
Formato 18 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "En la brikejo" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Kontrastaj scenoj

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/enbrikejrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

La novelo En la brikejo de Józef Waśniewski estas verkita en 1896 kaj ricevis diplomon en literatura konkurso. Ĝi prezentas scenojn el la peza laboro en brikfarejo, el la apudaj loĝejoj kaj el la ĉirkaŭa naturo. La verkinto lerte apudmetis kontraste diversajn scenojn: tiun de la laboristoj kontraŭ tiu de okaze vizitanta "sinjoro heredulo", tiun de plenkreskuloj kontraŭ tiu de infanoj, tiun de la homoj kontraŭ tiu de formikoj, ranoj kaj aliaj bestoj, tiun de la brikejo kontraŭ tiu de formikejo.

Ĉiu faras sian propran laboron, kun la sola celo subteni sian vivon, sian genton, sian formikejon.

Kiel en la brikejo... inter la homoj. (p. 11)

La naturo kun arbaro kaj marĉo rolas ne nur kiel kontrasto al la homa vivo, sed ankaŭ formas kadron de la tuta rakonto.

Se la konstruo de la novelo do estas trafa kaj plaĉa, ĝia stilo tamen al hodiaŭa leganto ŝajnas iom peza, pro frazoj tro ŝarĝitaj per priskribaj adjektivoj kaj klarigoj. Krome, la lingvo de Waśniewski estas sufiĉe forte stampita de la frua Esperanto. Svarmas afiksoj - "Kvar feraj pordetoj, preskaŭ blankaj pro fajro, elĵetas malgrandetajn fajreretojn" (p. 4) - kaj aperas aro da vortformoj, kiuj hodiaŭ iĝis arkaikaj. Oni trovas "poste la brikejo" (p. 5, = trans, malantaŭ...), "posten la arbaro" (p. 5, = trans la arbaron), "haltiĝos" (p. 6, = haltos), "meztago" (p. 3, = tagmezo), "palinta" (p. 5, = paliĝinta) kaj "plendorna" (p. 6, = dornoplena). Ankaŭ slavismoj konataj ĝis hodiaŭ aperas relative ofte: "nek unu vorton" (p. 4, = eĉ ne unu vorton), "la forno estis tiel varmega, ke ne permesis proksimiĝi al ĝi" (p. 4, = ke ĝi ne permesis...), "laboras l'argilon" (p. 5, = laboras pri la argilo) kaj "ludas pecetojn" (p. 5, = ludas per pecetoj).

Malgraŭ ĉio, eblas ĝui la scenojn kaj la strukturon de la novelo, kaj ĝoji pro tio ke Pro Esperanto levis tiun tre fruan verkon el la polvo de nia historio.

 

Via opinio pri En la brikejo