Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tri 'stas tro
Titolo Tri 'stas tro
 
Aŭtoro Gerrit Berveling 
KategorioPoezio originala
Prezo 3.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 1988 (2a eld) 
EldonintoFonto 
KlarigojPoemciklo pri vivceloj.
Formato 60 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/tri_tro.html
Aldonita de A. G. (2004-10-09)

Min komence trompis la enkonduko, kiu tipografie ŝajnigas sin poemo sed fakte estas nura prozaĵo kun linioj iom kaprice rompitaj por ŝajnigi ilin versoj. En la cetera libro Berveling tamen montras sin sufiĉe kompetenta pri la diversaj rimedoj de la vera poezio -- ne nur la ritmo kaj rimo, sed ankaŭ la aliteracio, la vokalakordigoj, eĉ la klasikaj aludoj (el kiuj almenaŭ kelkaj meritas, sed ne havas, postnotojn).

El la 28 poemoj en la libro, 14 troviĝas en tri cikloj kiuj esprimas la sentojn de Berveling pri la mondo (ĉies ĉi tero), la amo (triope enlite, kiu tamen ne rilatas al iu menage a trois) kaj la vivo (ĉies ĉi vivo). La unua kaj tria estas pli interne konsekvencaj, kaj eĉ interrilatiĝas, kion montras ne nur la simileco de nomoj, sed eĉ kelkaj ripetitaj versoj; ekzemple, komparu la komencon de Principe en la unua kun tiu de "Hasto" en la tria.

La 14 ceteraj poemoj traktas la samajn temojn, sed precipe la amon, kaj la sam- kaj la malsam- seksan (ŝajnas, ke Berveling ne vidas grandan diferencon, kaj eble prave). Min ĉefe impresis Sur la strando, en kiu li imitas la italon Dante, ne nur per la komenca verso ("Mi meze de la vojo de la vivo...") sed ankaŭ per la uzado de tercinoj. En tiu poemo, li ankaŭ montras sian pretecon uzi ĉiujn rimedojn de la lingvo: "Ĉar kiel saĝi, kie Vi Nemezas? / Sur strando mi rimarkis mian onton / kaj ose mi nenion plu aprezas,..." (emfazoj de mi). Dua tercinaro (Sensperdiĝe) havas pli interesan temon: la enigmon, kiel racie pruvi, ke amo okazas? (Berveling eksplicite ne solvas la problemon.)

Kelkaj volos elpensi la mankantan finan verson de la (verŝajne, intence) abortinta soneto Adiaŭe. Spertuloj certe rimarkos la diversajn aludojn al La infana raso de William Auld, kies nomo estas cetere menciita en unu el la poemoj.

Pli ĝuebla ol mi atendis. Ne lasu vin trompi la enkonduko.

 

Via opinio pri Tri 'stas tro