Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sfinkso de Steplando, La
Titolo Sfinkso de Steplando, La
 
Aŭtoro V. A. Glazunov 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 8.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 1988 
EldonintoFonto 
KlarigojVivecaj rakontoj inspiritaj de vojaĝoj de rusa geografo.
Formato 111 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Talentaj noveloj en bela stilo de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Gerrit Berveling

Recenzo

Fonto: Fonto 98, februaro 1989
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/sfinkssteprec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

La sfinkso de steplando

Jen denaska rakontisto, kies unuan kolektaĵon FONTO povis publikigi. Jam iom konata al nia legantaro, Glazunov per ĉi modesta bukedo (nur 112 paĝoj, bedaŭrinde!) fariĝas subite unu el niaj nepre atentindaj prozistoj.

Estas bona tendenco, miakomprene, ke en la originalaj prozaĵoj ĉiam pli viv-apude senteblas la etoso de diversaj loĝujoj kaj kulturoj. Siatempe, ekzemple Inferio de Bulthuis povus lokiĝi kie ajn, nur ne en la ĉi-tieo. Aŭtoroj tiam foje emis nebule `ŝvebi' - sed nuntempe pli kaj pli dumlegade oni ricevas la impreson, ke "jen regiono aŭ popolo aŭ ĉirkaŭaĵo, kiun ankaŭ mi foje devus persone viziti"; ankaŭ Glazunov tiel vivreale priskribas, ke ni emas viziti la regionon de l’ "Paĉjo Don", aŭ de la kazaĥaj stepoj, krudaj sed siaforte ĉarme sorĉaj.

Kaj ĉiujn tiajn pejzaĝojn (kaj kiel fizika geografo li fake ĝisfunde konas ilin) li vivigas per homoj, kies karakteroj dum la disvolviĝo de la rakontetoj fariĝas kvazaŭ palpeblaj. Foje eĉ ŝajnas ke iun vi konas jam delonge. Tiel konvinke li lin pentras.

Origine ĉi novelaro estis anoncita sub la titolo Ho mia kor’ laŭ la unua rakonto. Ĝi trafe montras kiel skizofrenia estas nia mondo: homoj, tute ne persone konantaj unu la alian, kiuj dummilite provas pafmortigi sin reciproke - kaj vunditaj montriĝas esti... samideanoj! La Paĉjo Don, kiel ĉiuj vcre grandaj aferoj en la vivo intime ligiĝas kun profund-homa tragedio. Malkaŝi ĝin ne estus konvene - legu vi mern, kiel fartus Kuzmiĉ en la vivo rapide moderniĝanta, sed eterne la sama. La sprita respondo per kiu savis sian vivon la junulino Ajsulú, kiam minacis ŝin la sovaĝa ĥano, ne nur spritas, sed samtempe montras penetran komprenon de hom-animoj. Kaj la ŝtonero kiu ne kontentis en sia ekzistado, - nu bela parabolo por ... ja por kio? Por la esperanta `popolo', ĉu?

Ĉiujn 9 novelojn mi povus tiele ektuŝi. Kion fakte mi deziregus, estas, ke vi fariĝis scivolaj - ekhastu al via plejapuda libroservo - kaj tuj mendu ĉi libron antaŭ ol ĝi elĉerpiĝis. Ĉar se la sorto de libro iel rilatas al ĝia enhava valoro, tiu ĉi nepre baldaŭ debretiĝos!

 

Via opinio pri Sfinkso de Steplando, La