Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sed nur fragmento
Titolo Sed nur fragmento
 
Aŭtoro Trevor Steele 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 25.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2020 (3a eld) 
EldonintoMondial 
KlarigojBiografia romano pri rusa antropologo en Suda Pacifiko fine de la 19a jarcento.
ISBN/ISSN9781595694072 
Formato 429 paĝoj, 22 cm 
RecenzojTaglibroj de la nova kaj malnova mondoj de Mark Fettes
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Recenzo de Jorge Camacho
Aj, Maklin! de Poul Thorsen
Esperantisma romano pri temo nemovada de Gerrit Berveling
Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro de Roland Platteau
Recenzo de ŜULCO Rikardo
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Sed nur fragmento

Fonto: Fonto, n-ro 161, majo 1994
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/fragmentrecdh.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Inter la epoko de Koperniko kaj tiu de Einstein, la universo estis nete meĥana; oni supozis, ke, provizite de ĉiuj koncernaj donitaĵoj, oni povus antaŭdiri la tutan estontan disvolviĝon de ĉio. Post Einstein aperis la kvantfizikistoj, i.a. Planck kaj Heisenberg kaj Schrödinger kaj Hawking, kiuj per la Principo de Necerteco lezis tiun meĥanecon. Kaj nuntempe grandparte regas la disciplino de Ĥaoso. En iu vera senco, nia kompreno de la universo revenas al siaj radikoj: la mistikismo.

Ĉi tiu romano spegulas la saman evoluadon, sed pere de la vivo de unusola homo: Barono Nikolaj Ivanoviĉ Maklin. En tiuj 448 paĝoj, kaj nur kelkaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engagiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco ... de sensignifeco ĝis la fina plenumiĝo: la morto.

Kiel juna studento, mistuŝita de la politikaj timoj de la cara registaro en Peterburgo kaj forte influita de unu sola meĥanista verko, La senenigma universo, Maklin migris al Heidelberg, kie li trovis sin en la grupo de disĉiploj ĉirkaŭ la fortpersoneca kaj meĥanisma sciencisto Kehl. Poste, dediĉante sian vivon al aldono de eroj al la "grandioza mozaiko" de la Kehl-a scienco, Maklin pluvojaĝis al "Verda Insulo" (NovGvineo) por tie antropologi, nur poste ekkonsciante, ke la rusa registaro, en la persono de lia mecenato Ĉefduko Dmitrij, volas uzi lin kiel trojan ĉevalon por aneksi la insulon. Ĝuste je lia alveno sur "Verda Insulo" komenciĝas la romano, kiu sekvas lin tra jaro sur la insulo, ekposteniĝo kiel estro de scienca stacio apud Brisbano en Kvinslando, kaj fine denove sur la Verda Insulo, kie li devas trovi ian metodon por protekti la tieajn homojn, kiujn li antaŭe lernis ami kaj - li supozas - kompreni, kontraŭ la imperiismo de la bismarka Germanio kaj la rabemo de la aŭstraliaj homkaperistoj.

Maklin ankaŭ lernas, ne pri virinoj, sed pri siaj propraj reagoj al ili, unue - kaj fine - en la persono de la bela verdinsulanino Ponigala, sed pli grave per enamiĝo kun Belinda Horne, la amatino de unu el liaj plej karaj amikoj, la juna angla instruisto kaj Kehl-ano Tom Layton. Liaj rilatoj kun la verdinsulanoj, kaj liaj postaj konstatoj pri la situacio de la aŭstraliaj indiĝenoj, kondukas lin de senpartia objektiveco ĝis iu humaneca konduto, kiel bone montras la afero de Dinosaurus Kalgulamanensis. Kaj plej grave, lian sintenon al la universo influas diversaj eventoj tute eksteraj al la Kehl-a mondvido, de la terura "nokto de Kodi" tra la meĥanece neklarigeblaj kapabloj de Belinda (kies kompreno pri la naturo de la universo estas konsterne simila al tiu de la recenzanto) ĝis la eksterordinaraj eventoj sub la tendego de la duone analfabeta usona pastro Elmer Zebediah Butler (ĉu "Elmer Gantry"?).

La romano estas multe pli bunta kaj eventoplena ol mi povas ĉi tie skizi ĝin. Mi taksas ĝin unu el la plej bonaj romanoj ĝis nun aperintaj en Esperanto.

"Ne nur pro eksterordinara amplekso kaj teknike plaĉa prezento, sed plie pro originaleco en la tem-elekto la verko de Steele apogeas en la abunda eldon-fluo dum la jubilea jaro. Ĝi estas rimarkinda produkto de profunda reserĉado - kaj nur fragmento de eblaĵoj. Unu el, por tiel diri. Nekredeble riĉa fonto."

(el la recenzo de Poul Thorsen, en Fonto 100, p. 28, aprilo 1989)

 

Via opinio pri Sed nur fragmento