Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Versaĵoj
Titolo Versaĵoj
 
Aŭtoro Georgo Deŝkin 
KategorioPoezio originala
Prezo 3.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1989 
EldonintoPro Esperanto 
KlarigojRepreso de frua poemaro, romantika kaj sincera.
Formato 32 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Kris Long

Sub dubnub'... aŭ pretere?

Fonto: Literatura Foiro, 127 okt 1990
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/esperdesperrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

La poemaroj reaperas kiel studkajeroj, en formato duoble pli granda ol en 1912. Aspekto kaj formato distancigas ilin: kajeron tiel grandan oni ne aĉetas por kompletigi kolekton, nur por studi ion supozeble jam nur historie interesan.

La poetoj verkis en du lingvoj. Bibliografio de rusa poezio mencias "Poemojn" (Vilno, 1909, 200 ekz.) kaj "Grandajn tagojn" (Gomel, 1917). Sed laŭ aŭtobiografio de 1960 (en Pola Esperantististo) Deŝkin konfesas, ke "en rusa poezio mi gloron ne akiris".

Schulhof notas (en Aŭtunaj floroj), ke la poemo pri la morto de Tolstoj aperis en la ĉeĥa jam en 1910; kaj pluraj poemoj aperis en La progreso post la unua mondmilito kun la ĉeĥa "traduko" kiu sonas foje pli polurita ol la (ĉu?) originalo. Tio foje helpas korekti preserarojn: "Ho, eble tiel esti devas / por sur alia kamp' kaj hum' / o! viaj plor' kaj sang' kaj ĝemo / elkresku nova bela semo... El mort' elkreskas mond' alia... " ("Ĉu devas esti tio?", La progreso, I 918/ 1-2, kun "alta kamp'...").

Deŝkin eble vivas kiel eltrovinto de la rimo "revoj / mevoj". Kaj fakte liaj rimoj koncentras la tutan enhavon.

Koro, floro, ploro, doloro, memoro... Amo, flamo, dramo... Sorto, morto, (sen)forto... Paco, (sen)laco... Ondo, mondo, rondo... Kaj tiel plu. Mizera "vivo / efektivo". Ili re- kaj revenas. (En la Beograda Elektitaj Poernoj de 1956 li eĉ kontrabandas "tombon / kolombon" en strofo aldonita al Ne por mi printempo venas el la Bukareŝta kajero, kvazaŭ li sopirus famon, ke li ĉiujn gurdajn rimojn eltrovis!)

Nu, iu devis aŭskulti, kiujn rimojn sufloras la lingvo. Deŝkin faris tiun taskon, pie ĵonglas per himneskoj, kompatinda kiel klaŭn' en cirk' mizera.... Kaj eĉ fuŝas poste, kiam li evitas aŭtomatan "vojon" post "ĝojo" per la stranga "unua je fojo"...

Rimoj koncentras la enhavon. Restas tamen belaj melodioj. Luna nokto, spir' timema, / kant' de najtingal', / Murmurado de dormema / riveret' en val', el Fet impresas, kvankam enhave mizera ("Sur nubetoj rozkoloro" anstataŭ "sur nubfumo - rozpurpuro...). Fet (1820-1892) estis moda gusto, aktuala deirpunkto (dum Miĥalski, pli juna kaj poste pli originala, komencis verki sub influo de la jardekojn eksa Nadson). Sed komparo, kiel kreskis belorusa samtempulo kiu fame Fet-imitis, Maksim Bahdanoviĉ (1891-1917), ne favorus Deŝkin... Li restos la poeto de Versaĵoj, la elekto post 45 jaroj nenion aldonis.

Schulhof estas tute alia. Karakterizaj rimoj: nubo / dubo, semo / ĝemo, vermo / ĝermo (Vivi, Vivi! krias ĉiu ĝermo, / ankaŭ la subtera muta vermo.), musko / krepusko. (Kaj surpriza: horloĝ' / Lódz’). Kaj ironia sinteno, kiu montras la laboron de Deŝkin jam eksa: Vi aĉetos al vi veston el ŝaflano / por vin bone ŝirmi kontraŭ nazkataro... Iru en naturon, eble en arbaron, / se nur eble iru tien post krepusko... / kaj sidigu tie vin sur ŝton' aŭ musko / kaj tralegu ree bone la rimaron. ("Recepto por fari bonajn versaĵojn").

Eĉ la rimon "revoj / mevoj" Schulhof mokas (jam en 1911): Eĉ se nin fortasas niaj belaj revoj / eĉ se nin ekridas, kiel maraj mevoj... Ne supozu, ke li simple fuŝas, eĉ se tion foje sugestas malglata sintakso aŭ nun ridindaj versoj kiel se mi esttrs amatulo de la musoj. Li konscie ironias, kiel en Finalo, ("kion la vivo alportis"): En la mondo nova, ideala, / devas soni nur kant' najtingala... Nur antaŭen devas mondo flugi, / ĉiam supren, supren, for de l' tero.! Legu la komencon de l’ antaŭparolo: En nia mondo, aŭ pli ĝuste, sur nia tero... Schulhof ĉiam restis sur la tero, aŭ proksime: Tial, se vi kanton mian koni volas / serĉu en natur' ĝin, kie vivo bolas, /sed ne en la libroj, ie sur paper'; / inter papilioj, muŝoj, floroj... (Sovaĝa kanto)

Aŭ komparu la faman Sed li batos lin en via nomo - ankaŭ kun la stelo sur standardo kun felietono "La Ĉokolado": Sed estu la nombro tiu aŭ alia, la modmilito, kiu eksplodis inter idistoj kaj esperantistoj, estis la plej terura, kiu okazis dum la homa historio (La Progreso, 1918).

Foje oni malfacile dislimas ironion kaj seniluzian malesperon: Tute samaj estas niaj homoj / kaj ni havas tute saman vidon, / Diferencas eble niaj domoj... Kvankam strangaj estas niaj nomoj / Tamen estas tute samaj homoj, / ĉiam trompitaj kaj esperantaj, / kaj mi pensas ankaŭ, ke ega!e / Kiel ĉe vi envi' ĉion pestas, homon homo batas neniale; / nur en nia esperanta svarmn / nin kunigas speciala varmo / ĉar ni ĝis nun tre malmultaj estas. (Respondo)

Eble helpas, turni sin al lia lasta libro Bohemaj granatoj. Libro, "kies poezia lingvaĵo superas tiun de la originalaĵoj", skribis St. Kamaryt - kiu tamen uzis nenion de Schulhof en la Ĉeĥoslovaka Antologio! Dekkvin tradukoj kiuj diverse prilumas liajn temojn. Nur neniu volu havi / ĉiujn laŭ la sama form', / ne ekzistu unu norm'... Kiu volas, ke ekĝermu / en la mond' de l' paco sem', / li purigu propran koron, / estu tolerema mem. "La frateco" de Svatopluk Ĉech). Mi volonte citus la tutan La tago de Neumann (... mia ombro / ne falu sur ion kiel nubo). Aŭ la Sekan Psalmon de Machar: Problema estas mia karaktero, / du strangaj dissonantaj tonoj...: / nebulo rusa, franca ekscitemo... Sed sufiĉu epitafo el Karel Havliĉek-Borovsky: Sur tombeto via / floros la tilio... Kaj la floroj estas / plenaj de mielo... Noblan havos finon / vi en form' miela, / vin en sia kafo trinkas, / eĉ knabino bela. Schulhof restas sur la tero, eĉ sub...

La studkajero prave distancigas Deŝkin, eĉ se tiaj verkoj ankoraŭ svarmas. Distancigi ilin estus grava servo! Dum Schulhof restas tute aktuala: pli bone servus lin kompleta verkaro, sen eraroj. Kvar libretoj, kelkaj felietonoj el gazetoj: entute apenaŭ cent paĝoj - sed legindaj!

 

Via opinio pri Versaĵoj