Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bermuda triangulo, La
Titolo Bermuda triangulo, La
 
Aŭtoro Karolo Piĉ 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 22.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1989 
EldonintoArtur E. Iltis 
KlarigojNovelaro, ofte streĉa aŭ erotika, verkita tra 25 jaroj.
ISBN/ISSN3927613053 
Formato 188 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Piĉa ambiguo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)

Karolo Piĉ estis komence poeto, fine precipe romanisto. Li tamen verkis ankaŭ novelojn, precipe en la 70aj jaroj, kaj unu el ili eĉ gajnis trian premion en la Belartaj Konkursoj de 1976. Nur en 1989 li tamen kolektis dek kvar novelojn por libroforma eldono, La Bermuda triangulo.

Estas konata fakto, ke kelkaj novbakitaj esperantistoj volas refari la lingvon tuj, jam antaŭ ol vere lerni ĝin, dum delongaj uzantoj pli emas akcepti la lingvon tia, kia ĝi estas. Ĉe Piĉ la afero okazis alie. Lia lingvaĵo komence estis normala, kaj nur relative malfrue - en la jaroj 60aj kaj 70aj - li disvolvis sian tre personan variaĵon de Esperanto. En ĉi novelaro tio rimarkeblas draste, ĉar la unua novelo, verkita en 1952, estas tute sena de piĉismoj, kaj en la dua, el 1965, ili maloftas. Nur ekde la tria, el 1975, ili pli kaj pli svarmas, igante la legadon pli kaj pli pena.

Post la noveloj sekvas aŭtora komento pri ilia estiĝo, kaj krome la kutima 50-paĝa Piĉa glosaro.

La plej ofta temo traktata en la noveloj estas seksa deziro de virinoj, iliaj seksaj agoj kaj sentoj, kaj ties laŭmerita sekvo en formo de sadisma korpa punado al la "malĉastaj" inoj - vipado, skurĝado, ĝenerale fizika mistraktado tre kruda, volupte priskribata de la aŭtoro. Vira erotiko preskaŭ malĉeestas, krom en formo de tiu sadisma molestado de virinoj, plej ofte de junaj knabinoj. En la scenoj de seksardo, la viroj estas strange pasivaj:

Varmaj fingroj, inkandeskaj kaj brulantaj, rampas sur viaj vangoj, brakoj, brusto kaj kubutoj. Ili vin tuŝas. Ili vin tiklas. Ili vin ekscitas kaj brulvundas. Vi ne vidas plu la sudajn stelojn. Ma vi ne bedaŭras tion. Mola korpo metas sin sur vin. Ardanta buŝo palpas sur viaj vangoj kaj serĉas vian buŝon. Mola voĉo flustras ion en sia indiĝena lingvo, en ia malaja dialekto eble. La buŝo malsatege kveras. Kaj subite varma kompato pri tiu forlasita, hungranta kaj kveranta virinbuŝeto penetras kaj ekkaptas vin. Vi kiskovras ĝin. Vi premas tiun elastan kaj malsatan korpon. Vi respondas al ĝiaj tremoj kaj rukuloj, moviĝoj kaj ondado... Vi disdonas al ĝi ĉion, kion ĝi volas kaj deziras, petas kaj avidas... (p. 102)

Male la scenoj kun virina masturbado aŭ seksa dezirado aperas krudaj kaj forpuŝaj. La imago pri erotiko, kiun peras ĉi novelaro, estas komplika kombinaĵo el sopiro kaj abomeno, inhibicioj kaj monomanio, timo kaj fascino, kulposento kaj eksponemo. Kaj ĉiam la erotiko estas intime ligita al malpuro, honto kaj tre drasta fizika mistraktado.

Koncentriĝon de tiuj temoj oni trovas ekzemple en la lasta novelo, kun la iom surpriza titolo Simpozio pri -ata -ita. En ĝi tri putinoj rakontas unu al la alia siajn unuajn amorspertojn. Tie miksiĝas densa supo el erotiko, sadismo, inhibicioj, bigota katolikismo, frenezo kaj gotika hororo. Pri reala prostituado la aŭtoro tamen ŝajnas centprocente senscia.

Piĉ tamen estas talenta novelisto, kiu ofte scias kapti la atenton de la leganto. La unuan novelon - Murdo en aŭtobuso - li mem konsideris primitiva el lingva vidpunkto. Vere ĝi ja estas iom primitiva, ĉefe el vidpunkto de verka tekniko kaj pro manko de interesa temo. En ĝi li malmulte scenigas la eventojn, nur raportas ilin. La pli malfruaj verkoj estas pli sukcesaj, ne pro la lingvo, sed malgraŭ ĝi.

Mi ŝatus elstarigi tri novelojn, laŭ mi aparte sukcesajn. En La lasta larmo ni trovas amaran scenon, kiu povintus iĝi fino de lia fama romano La Litomiŝla tombejo. Ĝi temas pri la hospitala morto de maljuna verkisto. Eterna junaĝo estas filozofia traktaĵo pri la esenco de la tempo, en formo de engasteja dialogo. Kaj Ne lasu min ĉi tie, patro! estas nekutima kombinaĵo de tenera novelo pri infanoj - tute nekutima al ĉi aŭtoro - kaj socia raportaĵo - same netipa. Tiu novelo montras tute neatenditan flankon de Karolo Piĉ.

Du noveloj estas sciencfikciaj, interalie la titola novelo La Bermuda triangulo, sed neniu el tiuj estas tre rimarkindaj. Alia novelo temas pri "blankulo" perdita inter "indiĝenoj". En tiu Piĉ sufiĉe sukcese scenigas delirojn pro laciĝo, soifo, timo, ebrio aŭ ĝenerala perditeco. Lia imago pri la homoj de aliaj mondopartoj ŝajnas iom eksmoda. "El la arbaro sonas blekado de negroj, fordonantaj sin al vuduismo" (p. 91). Kaj la "indiĝenoj" kompreneble parolas laŭ konata kripla maniero, tamen kun piĉismoj: "Haa-Hoo ne scii, ab kie li veni" (p. 103).

Linio de fido estas stranga, enigma sed atentokapta novelo pri virina erotiko kaj perforto, kiu donus abundan materialon por Freŭda analizo de la aŭtoro. Kaj Tio ja, ree, estis nokto! estas koncentraĵo de Piĉaj temoj, kiu intertempe ŝvelis kaj eldoniĝis kiel la romano Klaĉejo en 1987. En ĝi superregas ĉefe cinika sadismo kaj tute mankas humanaj sentoj.

Pri la lingvaĵo de Piĉ oni jam longe plendis, protestis, polemikis kaj panegiris. Eble ni escepte notu, kiel tiuj disputoj impresis al li mem: "En LA BERMUDA TRIANGULO mi uzas la saman lingvaĵon, kiun, cetere sen troa skandalo, mi elprovis jam en LA LITOMIŜLA TOMBEJO kaj en ANGORO, kaj kiun la kritiko trovis rigore laŭfundamenta kaj mirinde vivipova" (p. 132).

Rigore laŭfundamenta, ĉu? Mi ne scias, pri kiu kritiko li tie parolas. Ĉu pri sia propra? Ĉu pri tiu de Reinhard Haupenthal? Nu, ankaŭ mi ne skandalos. Sufiĉas konstati, ke la lingvaĵo de Piĉ - male kaj feliĉe - montriĝis ne vivipova. Kvankam li ja inspiris du-tri personojn, li hodiaŭ ne havas lingvajn sekvantojn. Hodiaŭ svarmas alispecaj strangaĵoj.

Estas vero, ke en dek du el ĉi noveloj li uzas samajn lingvajn piĉismojn kiel en sia fama romano. Laŭ mia gusto, ili ĝenas ĉi tie eĉ pli ol en la romano, ĉu pro plia ofteco de la strangaĵoj, ĉu pro plia mallongeco de la tekstoj. Ĉiupaĝe, en ĉiu paragrafo, svarmas ab, ak, ed, erst, ĝa, ĝus, hik, im, nam, nok, ob, om, par, ples, pre, sik, ste, tras, tum, tunk, ud ktp. Plej tipa trajto de Piĉ - kaj same ĝena kiel la supraj dolorĝemoj - estas la retroderivaĵoj, per kiuj li mise imitas iajn latinaĵojn: "kunkludi" (p. 44, 83, = konkludi), "elkludi" (p. 73, = ekskludi, ekskluzivi), "preveni" (p. 81, = preventi, antaŭmalhelpi), "sincido" (p. 81, =suicido, sinmortigo), "altrahi" (p. 102, = altiri, allogi). Plue oni fojfoje trovas strange uzatajn vortojn, kiel "perpleksa" (p. 65 k.a.) en senco freneza kaj "cikatro" (p. 105) en senco freŝa vundo. Ankaŭ la proprajn kreaĵojn li ne ĉiam mastras. Ekzemple aperas unufoje "erst" (p. 13) en la senco ne pli malfrue ol, kvankam ĝi devus signifi (kaj plej ofte ja signifas) la malon, ne pli frue ol. Kaj en la glosaro legeblas: "graŭ - la malo de malgraŭ. ĝuste tial, maltamen." (p. 153). Nu, malgraŭ ja estas prepozicio, do iom surprizas, ke ĝia malo estas adverbo, ĉu ne?

Malgraŭ la obstinaj baroj de lingvaj strangaĵoj, kelkaj eroj el La Bermuda triangulo povus servi kiel enkondukon en la spiritan mondon de Karolo Piĉ. La leganto tamen apenaŭ povas eviti ambiguajn sentojn pri tiu Piĉa mondo, eble similan ambiguon, kiun sentis Piĉ pri la piĉa mondo...?

 

Via opinio pri Bermuda triangulo, La