Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Silka kuseno
Titolo Silka kuseno
 
Aŭtoro Johan Hammond Rosbach 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 8.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroHyvinkää, 1991 
EldonintoOy Mendoservo 
KlarigojMallongaj rakontoj kun trankvila humura observado de la homaj rolantoj.
ISBN/ISSN9519607684 
Formato 64 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Silka kuseno" ne estas havebla!


Recenzo de Antonio Valén

Kvardek jarojn poste

Fonto: Literatura Foiro, n-ro 141 / februaro 1993
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/silkkusenrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Jen malgranda libro kun tamen multaj rakontoj. Kutime ĉiu el ili longas apenaŭ du-tri pagojn: entute 18 rakontoj laŭlonge de 52 paĝoj. Simile al Bagatelaro, samtipa libro de la sama aŭtoro eldonita en 1951, la norvega verkisto tre ofte rolas (kaj esprimas siajn opiniojn) en la noveletoj, kvazaŭ temus pri propraj anekdotoj kaj viveroj. Ili tamen ne ĉiam kredeblas: preskaŭ ĉiuj rakontoj aksas ĉirkaŭ argumente tre neverŝajnaj koincid(ig)oj, kaj ege abundas agnicioj. Ja temas pri tute ordinaraj verkistaj artifikoj.

La lingvaĵo estas meza, nek elstara, nek riproĉinda. Ĝi plene normalas, kvankam sen plati, kaj tute oportunas por tia minora ĝenro. Tre verŝajne, la nura pretendo de Silka kuseno estas taŭgi kiel legajo por komencantoj. Tion ĝi sukcese atingas, ĉar la space-tempe limigitaj rakontoj-anekdotoj certe kapablas veki la atenton de niaj komencantoj kaj progresintoj. Aldone ĝi prezentas belan aspekton dank' al eleganta kaj zorga eldono preskaŭ sen preseraroj. Entute, plaĉa libro por viaj gelernantoj.

 

Via opinio pri Silka kuseno